Al amiko-orgenisto okaze de lia naskiĝtago.

Simile fascina kiel orgenoj mem ankaŭ estas ilia kultur-historio. Plej sobre rigardate, ili simple estas "grandaj muzikaj blovinstrumentoj kun tuboj, klavaroj kaj pedalaro ...", kiel informas nia kara PIV. Kiel tiaj ili estas teknikaĵoj, kies konstruo kaŭzas teknikajn problemojn, pri kiuj oni parolas per teknikaj, ekzemple mekanikaj, terminoj. Ĉar ili faru muzikon, aldoniĝas muzika terminaro pri sonoj, modulado ktp. Ĉar ili kutime estas fiksita en granda halo, ili estas parto de interna arkitekturo. Ĉar tiu halo plej ofte estas preĝejo, necesas plie fakvortoj pri kristanismo. Ĉar ilia konstru-stilo kaj ornamaĵoj historie evoluiĝis, fine helpas terminoj el historio de arto por priskribi ilin. Sume: vasta gamo de diversaj orgenaj subfakoj, sen ke ni eĉ nur menciis la homojn, kiuj dediĉis sin al orgenoj: konstruistoj, restaŭristoj, agordistoj, tembristoj, komponistoj, orgen-ludantoj, orgenistoj, orgen-historiistoj, orgenologoj.

La 11-lingva Orgena Vortaro de Wilfried Praet (1989) baziĝas sur lia universitata tezo pri la orgena terminaro en nuntempaj francaj vortaroj. Evidentiĝis, li skribas (p. 29), „ke la plejparto de terminoj pri la orgeno [tie] aŭ mankis aŭ havis neadekvatajn aŭ neĝustajn difinojn; iuj el la terminoj trovitaj [en la francaj vortaroj] vere ne ekzistis [!]. ... Simplaj eraroj okazas en tradukaj vortaroj; eĉ fakaj libroj kiel la ‚Terminorum Musicae Index Septem Linguis Redactus’ [Seplingva Indekso de Musikaj Terminoj] de Bärenreiter kaj la ilustritaj vortaroj de Duden estas tre nekompletaj kaj ofte neĝustaj [!].“ Bone notu, ke Praet parolas ne pri Esperanto, sed pri lingvoj kiel la franca, angla aŭ germana. Kaj li daŭrigas: „Principe ni inkluzivis nur nuntempan lingvaĵon. Tamen, ne ĉiam eblas klare distingi inter modernaj kaj ne plu aktualaj terminoj: orgenkonstruistoj kaj orgenologoj, kies verkon inspiris malnovaj instrumentoj kaj libroj, tendencas enspiri novan vivon en malnovajn terminojn, rekondukantaj ilin en la kurantan terminaron. Tiel ili reeniras modernan lingvaĵon.“ Denove Praet parolas pri orgena terminaro de nederlanda, franca k.a. lingvoj.

Sekvas priskribo pri la ekesto de la terminaro per la kutima plurjara trakribro de eldonaĵoj, verkado de la unua malneto kaj posta reviziado fare de minimume kvar orgen-konstruistoj kaj / aŭ ‑ekspertoj en ĉiu nacia lingvo: „Iliaj opinoj iam grande variis: ne malofte termino, kiun unu persono konsideris la plej taŭga, trovis rifuzon kiel neĝusta aŭ eĉ neekzistanta [!] de alia.“ Lastan fojon: Praet parolas pri dek naciaj eŭropaj lingvoj, ne pri Esperanto!

Eble iom konsolas, ke la tro ofte tro akraj priterminaj diskutoj inter Esperanto-parolantoj neniel estas specifaĵo de tiu lingvo-komunumo. Ili estas simile troveblaj ankaŭ inter parolantoj de aliaj –laŭnombre multe pli grandaj – lingvo-komunumoj. Ne tro mirinde: La fako „orgeno“ estas tiel speciala, ke eĉ en la „grandaj“ lingvoj la terminoj ne estas uzataj tiom ofte, ke ekestas daŭra tradicio, stabila konvencio. Kiel konsekvenco restas spaco por (spontanea) kreo de bezonataj terminoj. Tio estas pli facila kaj pli rapida ol longa serĉado en iuj vortaroj aŭ terminaretoj – kaj ŝajne montras la geniecon de la vorto-kreanto, kiu povas opinii sin duon-dio, ĉar – kiel ni ĉiuj scias – „en la komenco estis la vorto“. Kial discipline kaj eble pene lerni, ke la figuro, kiu moviĝas diagonale sur la ŝak-tabulo, nomiĝas „kuriero“ kaj nur „kuriero“, se oni same bone povus nomi ĝin ankaŭ „episkopo“ aŭ iel alie laŭ tio, kio tiumomente fulmas tra la cerb’? La diferenco inter la (pli grandaj) etnaj lingvoj kaj Esperanto estas, ke la malstabila segmento sen klara tradicio estas multe pli granda en la Internacia Lingvo ol en la etnaj. Krome en tiuj lingvoj neniu serioze argumentus, ke – ni supozu - radiko kiel „orgeno“ estas „superflua“ kaj malfacila por la „korea lernanto“, ĉar „preĝeja tub-fajfilo“ tute sufiĉus – dum en Esperantujo tiaj homoj havas seĝon kaj (tro laŭtan) voĉon en la Akademio.

La Orgena Vortaro enhavas pli ol 800 terminoj, ordigitaj laŭteme en 18 ĉapitroj: De „personoj kaj administrado“, „iloj“ (premogaŭĝo, risortilo, agordkonuso ktp.), „specoj de orgenoj“ (serineto, bird-orgeno, gurdo ktp.), „lokigo de la orgeno; sekcioj“ (jubea orgeno ktp.), „orgenmeblaĵo“ (la meblo en kiu la orgeno sidas kaj kies antaŭa parto videbla de la rigardanto nomiĝas fasado, germane Prospekt), „ventlivero“, „konzolo“, „mekanismo“, „ventkesto“ ktp. ĝis „tubaro“, „specoj de vicoj“ kaj „materialoj“. Difinoj bedaŭrinde mankas, sed estas multaj desegnaĵoj, kiuj klarigas kaj bilde difinas la nociojn. La dekunu lingvoj estas la nederlanda (ja temas pri flandra ĉefverkinto), angla, germana, dana, sveda, norvega, franca, hispana, kataluna, itala kaj Esperanto. La esperantan parton verkis David G. Hill el Anglio, lingve reviziis E. Symoens el Flandrio.

Ekserĉante informojn pri la terminaro de Praet en interreto, mi iom miris, ke ĝi nek estas havebla de la libro-servo de UEA, nek eĉ registrita en la kolekto de la Esperanto-Muzeo en Vieno (Trovanto)! Ĝi ŝajne estas iom forgesita aŭ neniam ekkonita, tamen almenaŭ iu fidulo ja konas ĝin kaj uzis ĝin por Vikipedio. Antaŭ 20 jaroj ĝi kostis BEF 1000 aŭ DEM 48 aŭ ITL 33.400 (jes olda amiko, nur ni maljunuloj ankoraŭ memoras tiajn ekzotajn tempojn antaŭ EUR, kiam oni en Britio ankoraŭ pagis per pundoj kaj ne per iaj pesoj!) ĉe CEOS VZW, Suikerdijkstraat 40, B-2730 Zwijndrecht, Belgio kaj la eldonejo (samtempe la privata adreso de Praet) eĉ nek indikis retejon, nek e-postan adreson (sed nur ĉar ili tiam ankoraŭ ne estis inventitaj aŭ almenaŭ ne ĉiutagaj).

Samtempe kun tiaj linioj ankaŭ finiĝas la koncerto por orgeno de Johann Sebastian Bach (BWV 564, bedaŭrinde nur de kompakt-disko el Waltershausen, Turingio, "Konsola Orgeno" - Trostorgel - en la urba preĝejo "Dia Helpo" - Zur Gotteshilfe) kaj mi devas adiaŭi. Mi esperas, ke vi digne festis vian festtagon. Restu vigla kaj sana kaj ne skribu tro da stultaĵoj (mi scias, tion vi neniam farus ... krom tamen - fojete). Ĝuu kajpirinjon, la muzikon kaj la vivon kaj lasu Lin ankoraŭ iom atendi!

Ad multos annos ...