Laŭ la informoj, PIV estu senkoste konsultebla. Uzantoj povos prikomenti ĝin, sed ne rekte ŝanĝi. Tio restos tasko de redakta komitato. Ret-adreso estos www.vortaro.net.

El leksikografia vidpunkto la planoj estas ĝustaj. Ĉiun tagon PIV perdas terenon. Ĝiaj rivaloj estas la nefidinda, malmoderna, parte bizara, sed ja populara kaj senkoste havebla Reta Vortaro, la parte kaosa, sed ofte aktuala Vikipedio kaj granda aro de bonaj dulingvaj vortaroj, aŭ rekte rete konsulteblaj aŭ senkoste elŝuteblaj, kiuj kune formas kvaron-milionan meta-vortaron de Esperanto. Fine agrable granda aro de (nur) libro-formaj vortaroj dulingvaj por multaj lingvoj, ekzemple la ĉina de Wang, la japana, la germanaj de Krause, la kroataj de Borčić (2008) ktp.

Tereno por PIV fariĝas mallarĝa. Eble temas pri la lasta ŝanco gardi ĝian (ĉu jam iaman?) rolon de gvida, kvazaŭnorma difin-vortaro de Esperanto, uzata ne nur de specialistoj-vortaristoj, sed de iom multaj homoj. Gratulon do al la eldonejo SAT, ke finfine ĝi "saltis super la propra ombro", kiel oni diras germane.

Kiel postrestinte PIV intertempe fariĝis, montras komparo kun - ekzemple - la Esperanto-ĉeĥa de Hron (2006) aŭ la Esperanto-germana de Krause (1999). Sed eĉ la uah-aŭ-aj vort-listoj de Wells (2010) martelas la PIV-ajn mankojn: bingo, blogo, bonuso, brio - ĉaĉao, ĉaŭĉaŭo, ĉedaro - ktp. ktp.

Kundiskutu en la najbara fadeno pri "Via ideala ePIV - kiel ĝi aspektos?".

Pliajn artikolojn pri PIV vi trovos tie ĉi.