Badiollah Samimy, fondo-membro de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), du jarojn pli frue, en 1981, jam publikigis alidirektan vortaron persan-esperantan kun ĉ. 40.000 kapvortoj. Okaze de la "centjara jubileo de la Internacia Lingvo [en 1987] kaj la sepdeka datreveno de Esperanto en Irano" en 1983 aperis la Esperanto-Persa kun 745 plus 5 grandformataj paĝoj. Ĉi-lastajn kovras - bedaŭrinde nur - pers-lingva enkonduko kaj prononc-tabelo Esperanto-persa (Esperanta litero, persa litero, ekzemploj).

Unupaĝa bibliografio (p. 745) notas dekkvar plus 2 referenc-verkojn, precipe PIV 1970 (sen la Suplemento, kiu aperis nur en 1987) kaj jenajn dulingvajn:

angla: Butler, Esperanto-Angla 1967, Wells ambaŭ-direkta 1969

araba: Nasif Esperanto-Araba s.j.

franca: Boirac, Plena Vortaro 1909; Grosjean-Maupin, Franca Esperanta 1947 [1-a eld. 1912]; SAT, Albault, Léger Franca-Esperanta 1961; Dictionnaire Pratique (poŝvortareto) 1974

persa: Moŝiri, Javid, traduko de lernolibro 1921; Ŝidani Esperanto-Persa (aldono al lernolibro) 1308 (okcident-stile t.e. 1929), probable ankoraŭ la propra alidirekta de 1981 (estas du pliaj verkoj registritaj nur en la persa, kiun mi ne scias legi).

rusa: Bokarev Esperanto-Rusa 1974.

La aliaj estas vortaroj franca kaj angla al persa. Jam nur tiu listo montras, ke temas pri klasikulo. Apenaŭ estis persaj antaŭlaboroj, la plej gravaj referenc-verkoj estis franc-lingvaj, inter ili du de antaŭ la unua mondmilito (Boirac kaj Grosjean-Maupin).

Kiel detale ĝi estas? Ni rigardu la ekzemplon de bati:

bati la buŝon al iu, batmiksi ovojn, bati pavimon (?), bati sin sur la brusto, batpurigi tapiŝon, batado de lakto produktas buteron, dolora bato, fulmobatita, greno batita de hajlo, interbatigi, vangobati, albatiĝi al angulo de meblo, ekbati, glavobati, hufobati, kornobati, rebati, batmortigi.

Entute do 19 bat-kombinoj, kun frazeologiaĵoj. Ne malbona, ĉu? La "vakso"-testo donas 13 trafojn, do duoble pli detala ol la angla de Wells aŭ la rusa de Bokarev, proksime al la hungara de Horvath 2006!

Kiujn iranajn, "orientajn" specifaĵojn ni trovas? Multajn lok-nomojn el la regiono, kelkajn personajn nomojn. Jen komenco de litero B:

Baalo, Babelo, Babilono, Babilonio, Bagdado, Bahrejno, Bajkalo, Baktrio, Balĥo, Balkaŝo, Banaraso, Bejruto, Bet-Leĥem ktp. ĝis Brahmaputro ...

Aparte interesa krome estas listo de "persaj, arabaj, turkaj kaj hindiaj vortoj" en la Plena (p. 741-744). Jen literoj B-D:

babuŝo, bakŝiŝo, baŝliko, bazaro, begamo, bejo, beladono, bendo, cedro, ĉibuko, ĉemizo, derviŝo, dinaro, dragomano, du.

Dum multaj aspektas "ekzotikaj" al eŭropanoj, oni ĉi-kontinente probable iom miras pri la tiel familiaraj bendo, ĉemizo kaj du.

Interesa ŝajnas al mi ankaŭ artikoloj kiel Triunuo - la jezuita Triunuo (Jesuo, Mario, Josefo) - la hinda Triunuo (Bramo, Viŝnuo, Ŝivao)

Dubindaĵojn mi je unua supraĵa rigardo trovis nur malmultajn: futbalo = piedpilko ? piedpilkado ! Dum Bramo kaj Viŝnuo havas proprajn artikolojn, Ŝivao mankas en la ĝusta alfabeta ordo.

Bela kaj interesa vortaro, en kiu oni povas facile perdiĝi. Mi nur bedaŭras, ke mi la persan eĉ ne povas legi. Tial kompreneble tiuj kelkaj linioj tute ne estas recenzo, sed ... apetit-vekilo. Ĉu iuj el la iranaj koleg(in)oj povas diri pli pri la Plena Esperanto-Persa Vortaro?