Prof. Wells skribas: „En la Universala Vortaro de la Fundamento oni legas

sardel' sardine | sardel | Sardelle | сардель, анчоусъ | sardela.

Tiun anglan vorton sardel mi ne konas; la granda OED [Oxford English Dictionary] konas ĝin nur kiel gemon.“

Mirigas la miro de sinjoro Wells pri la nur ŝajne angla, fakte en tiu lingvo neekzistanta vorto „sardel“ trovebla en UV. Ĉu li ne scias, ke pluraj vortoj en la UV simple estas malĝustaj, precipe en la angla parto? André Albault, antaŭulo de Wells kiel Prezidanto de la Akademio, skribas en sia ĝenerala enkonduko al la 10-a eldono de la Fundamento 1991, p. 25:

„Efektive, la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio decidis en 1906, ..., entrepreni la korektadon de la dubaj tradukoj en la Universala Vortaro: tiu laboro estis finita ... en 1914, sed aperis nur ... en 1922-23. ... Fakte tiuj Akademiaj Korektoj baziĝas sur la multe pli fruaj laboroj de Zamenhof kaj de De Beaufront ... Ili plej ofte nur precizigas la signifon de traduko, aŭ donas pli modernan nacian terminon anstataŭ malnoviĝinta, kelkafoje – precipe en la angla parto – ili korektas eraron. ...“.

Kaj tiel okazis pri la (ŝajn-) angla „sardel“. En la Akademiaj Korektoj ĝi fariĝis „sardine“ (samloke p. 260). Kion ajn oni pensas pri tiu traduko, „sardel“ ĉiukaze estas ekster la ludo – kaj tio jam de preskaŭ cent jaroj! Por la generacio „klak’“, kiu eble ne ŝatas legi librojn, jen la ligilo. Ĉu John Wells vere ne konas tiujn faktojn pri la historia dokumento UV? Ĉu li neniam legis la enkondukon de sia antaŭulo Albault? Ĉu oni povas alimaniere klarigi la miron de l’ nuna Ak-prez pri la (ŝajn‑) angla „sardel“? Kiel tia persono povas - se vere temus pri manko de bazaj konoj – plenumi sian taskon de Prezidanto de la Akademio kaj „konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon“ (artikolo 1 de la Akademia statuto)?

Wells daŭrigas: „Malgraŭ la franca traduko sardine, evidente ne temas pri la angla sardine, ĉar por tiu nocio Z uzis alian sed similan vorton, la neFundamentan [tiel!] sardin/o.“

La uzo de majusklo vortinterne („neFundamenta“) ne estas hazarda preteratento, sed Wells regule uzas ĝin („BonLingvisme“) – temas pri almenaŭ malmodela, se ne rekte malĝusta lingvo-uzo, ĉiukaze malinda por prezidanto de la Akademio.

Lia argumento estus sufiĉa nur, se estus garantita, ke sardel’ el la UV kaj sardino, kiun „Z uzis“, ne estas sinonimaj, sed celas diversajn fiŝojn aŭ fiŝmanĝaĵojn. Ĉar se ili ja estas sinonimoj, ili komprenble povas havi la saman tradukon al la angla, nome „sardine“, kiel tradukis ĝin angla-lingvaj membroj de la Lingva Komitato antaŭ preskaŭ cent jaroj. Denove Wells ne scias aŭ ne konsciiĝas pri la diversaj gradoj de „zamenhofeco“. Same kiel „pizango“ „sardino“ originas (nur) el la Jürgensen-vortaroj germana-Esperanto kaj Esperanto-germana (ambaŭ 1904: „Sardine sardino“) kaj la Esperanto-rusa (1909), kiel instruas la Zamenhof-radikaro de Wüster (1927). Same kiel pri pizango la Tekstaro (korpuso) de Wennergren ne montras uzon de „sardino“ en iu proza, ekstervortara teksto verkita Zamenhof. Same kiel pri pizango estas do tre probable, ke Jürgensen / Pagnier notis la vorton kaj Zamenhof (nur) kapjesis al ĝi, sed ne „uzis“ ĝin, kiel asertas Wells.

Poste la Pevaĉ’ prenas grandan vitran kukumujon, malplenigas ĝin, enverŝas akvon kaj enmetas tutan aron da fiŝetoj: sardeloj, sardinoj, anĉovoj, pilĉardoj, sprotoj, engraŭloj. Senhelpe li rigardas jen la kukumujon, jen Plenan Vortaron aŭ iun (kiun?) el la PIV-oj, jen klakas tien kaj reen en Vikipedio por fine malkovri „konfuzon“ kaj ĝemi: „Kion mi faru nun?“.

Gratulon al prof. Wells pro tiu vere pevaĉe titana malkovro. Bedaŭrinde – kaj hontinde por Wells - nur, ke la problemo estas konata de minimume duona jarcento. Jam al la 9-a libro-forma eldono de la Fundamento el 1963 (!) André Albault, tiam ankoraŭ simpla membro de la Akademio, aldonis „Lingvajn Rimarkojn“, kie ni legas sur p. 336 (samloke kaj senŝanĝe en la 10-a eld. 1991):

sardelo. Korektu f[rance]: anchois salé. – Regas granda konfuzo en la diversaj lingvoj por la nocioj: sardelo, sardino, anĉovo ... – Plej akcepteblaj difinoj ŝajne estas: a) Sardelo: komerca termino por fiŝetoj el la familio klupeedoj, precipe engraŭloj, peklitaj en ladskatoloj aŭ bareloj. b) Sardino: 1. Vulgara snn. [sinonimo] de: pilĉardo. 2. Komerca termino por specioj de klupeedoj, precipe pilĉardoj, sprotoj kaj haringetoj, konservataj en oleo, en tomatosaŭco, k.s. c) Anĉovo: spicitaj engraŭloj aŭ sprotoj.“

Mi ne emas ekdiskuti pri la detaloj de tiu klopodo de antaŭ preskaŭ 50 jaroj ordigi la enhavon de la kukumujo. Kompreneble oni povis tiam kaj povas hodiaŭ, post duona jarcento, veni al alia sistemo kaj difinoj. Gravas por mi tamen la fakto, ke John Christopher Wells evidente eĉ ne konas tiun solvo-proponon de Albault, sed infane naiv-fiere prezentas „sian“ „eltrovon“ de la demando, kvazaŭ neniu jam funde pripensadis la problemon. La solvo de Albault, bv. noti bone, ne estas kaŝita en iu artikolo en malfacile akirebla periodaĵo, sed en aldonaĵo al la oficiala eldono de la Fundamento de Esperanto. Tamen la nuna Prezidanto de la Akademio ne konas ĝin. Ĉu ni rajtas konkludi el tio, ke li ne regule uzas la libron, eble eĉ ne bone konas la Fundamenton? Sed se estus tiel, kiel, damne, li povas esti membro de tiu Akademio, kies precipa celo estas „konservi kaj protekti“ la principojn de tiu Fundamento? Kiel li povis fariĝi eĉ ties prezidanto?

El leksikologia vidpunkto: eta fiŝo nur.