La vortaro Esperanto-korea jam aperis en 1969, do estas antaŭ-PIV-a, la korea-esperanta erst en 1991. La eldonejo kunbindis ilin en poŝ-formato nur iom pli granda ol mil-vona mon-bileto. 344 kaj 478 paĝoj sur tre maldika biblia papero kaj tre malgranda skribo (probable eĉ ne petito) tamen ebligas riĉan enhavon. Por miaj maljunaj okuloj la pdf-dosieroj estas pli facile kaj senĝene legeblaj, ĉar ne necesas lupeo.

Mi hazarde abelumis al la komenco de litero Z kaj post la 28-a litero, la mallongigo por Zamenhof kaj la Z-forma fero jam la unuan fojon haltis je zako, genro de orient-aziaj fiŝoj, kiuj mankas en ĉiuj eldonoj de PIV, eĉ ne troveblas en la Esperanto-Germana de Krause (1999), multe pli riĉa ol PIV. Zakusko estas iu orient-eŭropa almanĝaĵo, sandviĉetoj kun kaviaro ktp., same bone konata el PIV kiel la miksrasulo zambo. Ĉe Zamenhof krome zamenhofeca kaj zamenhofismo kaj tuj poste jam plia halto: zamindaro. Nek en PIV, nek en Krause troveblas la grand-bienula impost-oficisto de feŭda Hindio. La afrika insulo Zanzibaro denove estas bone konata kaj trovebla pli malpli ĉie. Dek artikoletoj nur kaj du ne-PIV-aj vortoj. Interesa vortaro, facilege uzebla nun por ĉiu post triminuta elŝuto!

Alia testeto ankoraŭ: Kion ofertas Li Hajpin pri hundoj? Nu, rigardu mem. La majuskla Hundo probable estas stel-konstelacio (?), sekvas hundino, hundviro (probable pli trafe virhundo, vira aŭ maskla hundo) kaj hunda. Poste la diversaj hundo-specoj aŭ -rasoj: ĉas~o, kur~o, lepor~o, la hundejo aŭ hundodometo, cerv~o, fos~o, gard~o, halt~o (ne termino de raso, sed funkcio-vorto, vd. la bildon), kaŭrhundo (? tiel!), rat~o, sang~o, ŝaf~o. Nun la kunmetaĵoj kun hund- en la unua pozicio: hundherbo, ~dento, ~lango, ~vosto. Kaj fine la kremo, la referencoj al sence similaj vortoj: buldog', dog', mops', vertag'.

Ne malbone, ĉu? El la klasika kanono mankas nur la hundo-raso ŝpico. Kompreneble oni povus preskaŭ senfine daŭrigi per teriero, rotvejlo, barzojo, biglo, boksero ktp., vd. la liston tie ĉi. Sed Li Hajpin ja estas ĝenerala, eĉ poŝformata vortaro de difinita grando, do laŭ mi tute en ordo, tiel kiel ĝi estas.

Nu, mi esperas, ke mi sukcesis iom tikli vian scivolemon. Eble vi ŝatas elŝuti la vortarojn kaj mem iom trarigardi, testeti ilin. Se vi - malsame kiel mi - komprenas la korean, vi nepre ekzamenu verbon, ĉar verboj kun siaj multaj sencoj estas la reĝa disciplino de leksikografio. Ĉu Li Hajpin ekzemple notas la metaforan uzon de "tikli ies scivolemon, interesigi iun"? Pro mia nula kompreno de la korea mi estas vort-blinda, suferas je disleksio kaj nur vidas tikli, tiklo, tiklado, tikla kaj tikliĝema.

-----

Pli pri hundo-vortoj de antaŭ 90 jaroj vi povas legi en "Maljunaj hundoj". La enigmon pri "Nia plej enigma hundo: laniario" mi malkaŝas tie ĉi.