Christaller elstaras i.a. por siaj abundaj vort-kampoj, kvazaŭ-tezaŭroj, sufiĉe nekutimaj en sia epoko kaj ankoraŭ hodiaŭ impresaj. Legante lian hundo-paĝon (254) ni konstatas, kiel forte la germana dum la lastaj 90 jaroj ŝanĝiĝis. Multaj tradukitaj vortoj ne plu estas kutimaj, multajn germanajn vortojn mi spontanee ne komprenis, sed devis iom esplori. Sed ankaŭ la rilato al hundoj ŝanĝiĝis dum la jardekoj. Plej multaj hundo-vortoj ĉe Christaller rilatas al funkcioj, utilo de hundoj por la homo, precipe kiel gard- kaj ĉas-bestoj. Nur relative malmultaj estas nomoj de hundo-rasoj aŭ ras-grupoj (mopso, ŝpico - ankaŭ ili "malmodaj" nuntempe). Krome atributa (germana) hund- signifas mizera (vivo), treega (frosto), abomena (vetero), kutima, ĝenerala, ĉiutaga (Hundsrose, tre disvastigita sovaĝa rozo). Nu, vidu mem.

La fontindikojn de Christaller (alte metitajn majukslojn), mi redonas en rondaj krampoj, ekzemple (B) = Boirac 1909, (K) = Kabe, (V) = Verax, (*) = Christaller, miajn rimarkojn mi aldonas en angulaj krampoj ([..]).

Hund m (zoo.) hundo; fliegender ~ (zoo.) pteropo (B); auf den ~ kommen mizeriĝi; wie ~ und Katze leben malpacadi [laŭvorte: vivi kiel hundo kaj kato].

Hundearten hundo-specoj;

  • Bernhardiner [svis-devena hundo-raso] Bernharda hundo
  • Bulldogg [arkaa, nun Bulldogge] buldogo (B);
  • Bullenbeißer [arkaa, laŭvorte "mordantoj de virbovoj", hundoj, ofte buldogoj kaj similaj rasoj, dresitaj por ataki virbovojn, ursojn k.a. kaj faligi ilin per mordo en la nazo; ŝatata teatra spektaklo en Britio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj] dogo (V);
  • Dachshund [arkaa, hundoj dresitaj rampi en melo- aŭ vulpo-kavon kaj elpeli tiujn bestojn] mel-hundo, vertago (Z);
  • Dogge, angla dogo;
  • Eskimohund [arkaa, nun Schlittenhund, sledohundo, sled-tira hundo de diversaj rasoj] eskimo (Z) -hundo;
  • Fleischer~ [arkaa, probable sinonimo de kort-hundo, gard-hundo (?)] laniario (B)
  • Haus~ dom- od. gard-hundo;
  • Hof~ kort-, laniario (V);
  • Jagdhunde ĉashundoj; (Bluthund) sang-hundo [hundoj de diversaj rasoj, dresitaj postsekvi vunditan kaj sangantan ĉas-beston; fig. peĵ. persono, ekz. policisto aŭ detektivo, postsekvanta fuĝanton en la maniero de sang-hundo]; (Fuchs~) vulp-kapa ~ [kp. Dachshund - mel-hundo]; (Hirsch~) cerv~ [hundoj de diversaj grandaj rasoj, dresitaj por ĉasi cervojn, precipe la skota Deerhound]; (Hühner~) [arkaa, hundoj dresitaj por ĉasi grandajn, koko-formajn birdojn kiel fazanoj k.s. (Hühner estas pluralo de Huhn - kokino] spanielo (F), perdrik-hundo; (Parforce~) [hundoj de diversaj rasoj, dresitaj are peli ĉasaĵon, precipe cervojn, aprojn aŭ vulpojn, dum la ĉasistoj sekvas sur ĉevaloj, parforsa ĉasado, perhundara ĉasado] s. Hirsch~ cerv~; (Schweiß~) s. Blut~ [= sang-hundo - Schweiß, laŭvorte ŝvito, signifas sango en la ĉasista lingvaĵo]; (Vorsteh~) halt-hundo [hundo dresita indiki al ĉasisto, ke ĝi trovis ĉasaĵon, per tipa senmova pozicio, kutime levanta unu kruron]; (Wasser~) akvo~ [hundoj de diversaj rasoj, taŭgaj por enakva ĉaso, ofte uzataj de fiŝistoj aŭ ĉasistoj];
  • Mops mopso;
  • Neufundänder [hundo-raso el Kanado] teranova od. nevfundlanda (*) [!! tiel] hundo;
  • Pintscher m [arkaa, nun Pinscher, grupo de hundo-rasoj] grifo (Z) [laŭ PIV 2002 grifono, vd. la komenton de Michael kaj mian reagon; grifo ĉe Z. nur en la signifo de la fabela estaĵo Greif]
  • Pudel [hundo-raso] pudelo;
  • Rattenfänger [arkaa, hundo dresita por ĉasi ratojn (?)] rat-hundo, ter-~;
  • Schäferhund [hundo dresita por gardi ŝafojn; grupo de hundo-rasoj] ŝafista ~ laniario (V);
  • Spitz m [grupo de hundo-rasoj] ŝpico (Z)
  • Wachtelhund [raso de ĉas-hundoj] spanielo (V);
  • Windhund lepor-hundo, grajhundo (V); [vertrago (H)] ; (englischer) biglo (V), bigelo (H); (italienischer) itala grej-hundo; (schottischer) skota grej~;
  • Wolfshund [hundo-raso] lup-hundo

Hunde- hunda; (fig.) mizera (vivo); treega (frosto); abomena (vetero); ~futter n manĝaĵo por hundo; ~gebell n bojado, hund-bleko, s. Tierschrei; ~hütte f hundejo, ~budo; ~leben n mizera vivado; ~sperre f reteno pri hundoj; ~zahn m hunda dento; (bot.) cinodo (H); ~züchter m hund-bredisto (H); ~~ei f ~bredejo; ~ado

Hündin f hundino; ~isch hund(ec)a; (schamlos) cinika

Hunds-fott m [arkaa, nuntempe tre vulgara, laŭvorte hund-piĉo, hund-vulvo] kanajlo; ~gemein malnobla, malbonfama, hontinda; aĉa, fia; ~liederlich (Arbeit) [arkaa] tre fuŝa; (Pers.) malordega; ~hai m s. Hai [ŝarko]; ~kamille f (bot.) antemo (H); ~müde lacega; ~rose f (bot.) eglanterio (H), rozo sovaĝa; ~tage pl plejvarma sezono; ~wut f [arkaa, nun Tollwut] akvotim(eg)o, hidrofobio [?! Rekte malĝusta traduko! Hydrophobie estas arkaa sinonimo de HundswutTollwut, sed en Esperanto tiu virusa malsano kaŭzanta encefaliton nomiĝas rabio!]; ~zahn m (bot.) agropiro (V); ~zunge f (bot.) hundlango (B), cinogloso (K).

------

Laniario

Kiam mi finis la supran tekston, mi ne plu havis tempon esploreti ankoraŭ pri laniario, kiun mi ne komprenis. Miajn eltrovojn, kiuj eble same surprizas vin, kiel ili mirigis min, mi resumis en posta artikolo.