Laszlo Istvan TOTH's most read articles

  • Kio estas salamandri?

    - 7 209 visits
    Dum mia komenca periodo de mia lingvolernado (ĉar oni dum la tuta vivo havas ion por lerni), mi multe penadis kompreni tekstojn skribitajn fare de Esperantistoj (eĉ tekstojn skribitajn fare de iuj eminentuloj). Komence mi ne miris pri tiuj malfacilaĵoj, ĉar mi kvitancis ilin kiel konsekvencon de mia mankhava lingvokono. Komencantoj ja ne deziru ĉion tuj! Post forpaso de jaroj mi daŭre nur tre pene povis kompreni (pli ekzakte: diveni) mesaĝojn el tekstoj skribitaj fare de iuj, kiuj jam estis pro…

  • Profesia planlingvo por Eŭropo

    - 5 620 visits
    Profesia planlingvo por Eŭropo Eŭropo Unio bezonas komunan lingvon, sed tiu lingvo devas esti multflanke taŭga por la nunaj pretendoj de la membroŝtatoj. Ekzistas tre multaj planlingvo-projektoj, iuj pli disvastiĝintaj, aliaj malpli. La grado de disvastiĝeco dependas ne nur de la kvalito de la koncerna planlingvo (facileco en prononco, en skribo, en ellerno, kaj kontentiga esprimkapablo), sed ankaŭ de ĝia apogiteco. En la kazo ke EU decidos enkonduki por komuna uzo iun planlingvon (kiel i…

  • Kiom da eŭropanoj povas efektive uzi Esperanton?

    - 4 386 visits
    Foje aperas kampanjoj por popularigi Esperanton, kaj ĉe la fino oni faras trompajn statistikojn. Nu, bone, reklamoj estas preskaŭ ĉiam mensogoj, tion ni scias, sed almenaŭ tiuj, kiuj faras reklamon estas konsciaj pri la trompa valoro de tiu rezulto. Sed ŝajnas, ke Esperantistoj eĉ kredas tion, kion ili reklamas. Imagu la sekvan kampanjon: Iuj Esperantistoj kreas interretan anglalingvan enketilon por kolekti opiniojn pri kiu lingvo iĝu estonte monda pontlingvo. La kreintoj de tiu enketilo rap…

  • Laŭ iuj, Esperanto regresas en disvastiĝo pro manko de diskonigo (reklamo)

    - 3 927 visits
    Laŭ miaj esploroj pri Esperantistaj opinioj, mi povis konkludi, ke ĝuste tiu plimulto el movadanoj atribuas la regreson al nesufiĉa diskonigo, kiu plimulto pigras ellerni la lingvon, dume fervore proponas ĝin al ĉiuj… La situacio similas al tiuj malbone lernantaj gelernantoj, kiuj argumentas siajn lernejajn fiaskojn per malfavorigo fare de instruistoj. Nun mi invitas vin fari iometan kalkuladon pri la vera grado de koniteco pri Esperanto en Hungario: En Hungario ĉiujare faras ekzamenon pri…

  • Uzi la difinan artikolon ne nur kiel simplan ornamaĵon au plibonigilon de sonado

    - 3 119 visits
    Krei lingvon estas malfacila tasko, despli, se iu entreprenas tion sole. Ne mirinde, ke Zamenhof sen kunlaborantoj ne sukcesis tute finverki Esperanton. Restis en Eo "blankaj makuloj", kaj ni heredis la taskon klarigi/finlabori ilin. Sed oni povus demandi: kiel daurigi ies verkaĵon respektante ĝian gvidlinion? La solvo kaze de Esperanto estas evidenta: sekvi la plej gravajn direktivojn por ĝi. Unu el ili estas la logika maniero kompili la lingvon. Eble pro la influo de sia propra…

  • Misuzo pri informalireblaj sistemoj

    - 3 055 visits
    Kiam iu inform-registra/kolekta sistemo sufiĉe disvastiĝis, la potenc-instancoj tuj prenas ĝin je siaj protektadoj. Komence la poŝtelefona (mobiltelefona) sistemo iĝis utila ilo por inform-akiremaj sekretaj servoj. Aperis eĉ leĝo, kiu devigas la mobiltelefonajn kompaniojn registri kaj gardi komunikaĵojn, tekstajn mesaĝojn dum kvin jaroj. Eĉ pli, mobiltelefonaj kompanioj estas nuntempe rekte kontrolitaj fare de sekret-servaj instancoj. Ĝis kiam temas nur pri agado eviti terorismon, la afe…

  • Gvido por uzi la rolvortetojn "dum" kaj "dume", kaj akuzativon ĉe substantivo post ”kiel”

    - 2 862 visits
    Mi ofte rimarkis eĉ ĉe eminentuloj pri la lingvo, ke uzas mise la rolvorteton "dum", ofte anstataŭ la rolvorteto ”dume”. Tio ne estas mirinde, ĉar pluraj literaturaj verkaĵoj, kaj ankaŭ multaj lernolibroj instruas mise ĝin. En klara, pretendema lingvouzo ja necesas uzi ilin aparte, ĉiun rolvorteton kun sia aparta signifo. Jen kelkaj modelfrazoj por kompreni la diferencon inter "dum" (angle: "during") kaj "dume" (angle: "meanwhile"): Petro ekzercis Eon dum la kluba kunveno. Petro ek…

  • Instruo pri kiel uzi certajn vortojn, kiuj postulas fiksan vortordon

    - 2 744 visits
    Kvankam principe Esperanto estas libervortorda lingvo, tamen, ĉe kelkaj vortoj necesas respekti fiksan vortordon, por ne aliigi la mesaĝon de la koncerna frazo. ”Dimanĉe ankaŭ Petro laboris.” – Ne nur aliaj laboris, sed ankaŭ Petro. ”Dimanĉe Petro ankaŭ laboris.” – Dimanĉe Petro ne nur ripozis, sed ankaŭ laboris. ”Ankaŭ dimanĉe Petro laboris.” – Petro laboris ne nur dum aliaj semajntagoj, sed ankaŭ dimanĉe. ................. ”Petro havas ankoraŭ du tiajn librojn.” – Petro havas plus…

  • Kial diri "patrinlingvo", anstataŭ "gepatra lingvo"?

    - 2 684 visits
    Estas konate, ke beboj en plimulto ellernas la unuan lingvon de siaj patrinoj. Nu, tiu unua lingvo estas la patrinlingvo de bebo! Nur en ege raraj kazoj okazas tio, ke beboj ellernas la unuan lingvon disde  vartistinoj, patroj, diversaj parencoj, ktp. En la plimulto de kazoj, patroj okupiĝas pri beboj nur post la unuaj jaroj. Sed post la ellerno de la patrina lingvo, infanoj havas eblon ellerni akaŭ aliajn lingvojn, ne nur tiun de patro. Ni imagu familion de enmigrintoj, kiuj parolas dulin…

  • Metiejo por prilingva kunlaborado

    - 2 674 visits
    La celo de ĉi tiu iniciato ne estas verki iun pluan planlingvon, ĉar jam ekzistas pli, ol sufiĉaj, sed verki profesiajn regulojn por Esperanto. Memkompreneble, post kiam estiĝos la racie postulataj, unusencaj, klaraj lingvoreguloj, Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof, respektive la ĝisnuna literaturo jam ne plu restos tute validaj. Tial la regulota planlingvo jam ne plu povos porti la nomon de Esperanto, sed de ia idiomo. Pri ĝia nomo eblas decidi eĉ pli poste, ĉar ne la prinomo gravas…

  • Pri la uzo de la refleksiva pronomo "si"

    - 2 580 visits
    Kiam la alparolata persono identas al la alparolanta persono, kaze de la unua- kaj duapersona pronomoj, ne ekzistas danĝero miskompreni la frazan mesaĝon: "Mi pretigis min por vojaĝo." "Vi pretigis vin por vojaĝo." Sed kaze de la tria persono jam povas okazi miskompreno: "Petro pretigis lin por vojaĝo." - ne scii, ĉu tiu "li" estas iu konato/amiko de Petro, aŭ estas li mem, Petro. En multaj lingvoj oni devas diveni el kunteksto, ĉu temas pri la sama persono, aŭ ne. En Espera…

  • Gardi la regulecon kaj logikecon de Esperanto devas esti onia unuaranga devo antaŭ ĉio

    - 2 467 visits
    En praktiko la plej grava argumento/motivacio ellerni Esperanton rilatas al la regula kaj logika funkciado de la lingvo. Interna ideo kaj neŭtraleco ja estas belaj aferoj, sed ne ili elvokas lernemon por la plimulto de la potencialaj ontaj lingvouzantoj. Male, la plimulto el tiuj, kiuj tro insistas pri la movada flanko, malzorgas la lingvoscipovon mem. Sen bonaj lingvouzantoj ajna lingvo retro-evoluas, malriĉiĝas, kaj fine restas forlasite. Entuziasmo ne sufiĉas por vivigi Esperanton.…

  • Prepozicia akuzativo

    - 2 448 visits
    Pro la mankhavo de Fundamento, nek gravuloj kiel Detlev Blanke, Spomenka Ŝtimec, Trevor Steele kaj aliaj eminentuloj sukcesis apliki konvenan solvon por marki rektan objekton ĉe propraj nomoj. Fine, ili rezignis je la Fundamenta akuzativo, kaj uzis la bone elprovitan, subkonscie funkciantan, sed ne-Fundamentan "rektobjekt-markilon", la vortordan metodon, kiu funkcias bonege en la angla lingvo. Malsupre mi prezentas kelkajn specimenojn pri lingvaj malcertecoj ĉe eminentuloj. Kompreneble, mia…

  • Kio estas tempo?

    - 2 411 visits
    Tempo rilatas al ŝanĝ at iĝoj. Kiam tempo haltas (ne pasas), nenio iĝas ŝanĝ at a (absolute nenio!). Se iu objekto veturas (rilate al observanto) je rapideco 'c' (mallongigo de latina 'celeritas' = rapideco, kiu rapideco en vakuo estas proksimume 300 000 km/s), ne restas tempo por okazi (ŝanĝ it iĝi) io ajn, ĉar tempo haltas. Noto: ankaǔ en ne-vakuo (ekz.: gaso, akvo, ktp.) fotono (partiklo de lumo) veturas je rapideco 'c', sed pro multegaj kurbiĝoj preter masoj de atomoj, ĝia rapideco (…

  • Pri la rolvorteto "ĉe"

    - 2 356 visits
    Marĝene de iu antaŭnelonga diskuto pri la rolvorteto "ĉe" sur iu dissendo listo, mi eluzas okazon disvolvi kelkajn pensojn. La signifo de la rolvorteto "ĉe" estas transprenita elde pluraj etnaj lingvoj, en kiuj la koresponda rolvorteto/afikso plenumas pli-malpli samajn funkciojn. Ĝi helpe de kunteksto plej ofte montras tuj-proksimecon: "La statueto staras ĉe la muro." kontraste al: "La statueto staras apud la muro." Sed helpe de kunteksto ĝi povas montri ankaŭ certan lokon ne nepre…

  • Kiam uzi on ”kazo”, kaj kiam on ”okazo”?

    - 2 321 visits
    En la kazo, ke temas pri kondiĉo/cirkonstanco:      ”En la kazo (sed ne: ”okazo”!), ke tiu rompŝtelisto ne kaŝos sin, li estos arestata.”      ”Tiukaze (sed ne: ”tiuokaze”!) la ŝtelisto estos kondamnata.”      ”Neniukaze (sed ne: ”neniuokaze”!) oni lasu la loĝejon ŝlosmalfermite!”      ”Ĉiukaze (sed ne: ”ĉiuokaze”!) estas prudente kontroli la enirpordon.”      ”Ĉiukaze (sed ne: ”ĉiuokaze”!) Petro vizitas sian amikon.” En la kazo, ke temas pri fojo/okazo       ”Dum la sekva okazo…

  • Ĉu Esperanto estas aŭ ne estas fonetika lingvo?

    - 2 316 visits
    Por klarigi tion, necesas unue interkonsenti pri kion oni povas nomi "fonetika lingvo". Fonetika lingvo estas tiu lingvo, en kiu oni *devas* prononci literojn tiel, kiel ili estas skribitaj. Lingvoj en kiuj oni *devas* prononci literojn aŭ nur iujn literojn alie, ol kiel ili estas skribitaj, ne estas fonetikaj aŭ tute fonetikaj. Certe vi rimarkis mian elstarigitan vorton "devas". Ne senkiale, ĉar ĉio dependas de *reguloj*. Tiu fakto, ke ekz. iu germano ne povas prononci korekte la liter…

  • Ŝanĝo de profitfonto

    - 2 307 visits
    Aperis mondvaste nova tendenco fare de posedantoj de gigantaj kapitaloj. Ĝis nun eblis gajni signifan profiton el fabrikado kaj vendado de industriaj varoj. Sed, post la aliĝo fare de Ĉinio, Barato al la monda ekonomio, la prezoj de industriaj varoj malkreskis, kaj dumpingo de varoj superŝutis nian mondon. La moderna teknologio permesas amase kaj rapide produkti la plej utilajn varojn. Konsumantoj plenŝtopiĝis per bezonataj kaj nebezonataj varoj, kaj emo aĉeti varojn ĉiam pli kaj pli malkreskas…

  • Propono pri lingvouz-maniero

    - 2 140 visits
    Analizante la esprimklarecon ĉe lingvouzantoj, mi konstatis tion, ke ĉefe tiuj uzas nebule (fakte nekorekte) la lingvon Eo, kiuj praktikis ĝin intense kun sam-patrinlingvanoj, au kun parolantoj, kiuj ne regas ceterajn fremdajn lingvojn, krom Eo. Mia analizo traktas hugarlingvanojn, sed verŝajne tiu fenomeno sperteblas ankaŭ ĉe aliaj etnolingvanoj, kiuj praktikas iun fremdan lingvon ene de sam-patrinlingva medio. Sekve, mia analizo celas tiujn hungarojn, kiuj ofte ne regas ceterajn fr…

  • Komuna respondeco pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto

    - 2 017 visits
    Lingvolernadon eblas klasifiki laŭ kvar gravaj kategorioj, rilate al cirkonstancoj, kiel oni alproprigas lingvojn: 1.) Subkonscie – familia(j)n lingvo(j)n; ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj) 2.) Malvolonte, sen konscia necesbezono – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n. 3.) Volonte, konscie – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n; momente(?) la anglan ling…

60 articles in total