Analizante la esprimklarecon ĉe lingvouzantoj, mi konstatis tion, ke ĉefe tiuj uzas nebule (fakte nekorekte) la lingvon Eo, kiuj praktikis ĝin intense kun sam-patrinlingvanoj, au kun parolantoj, kiuj ne regas ceterajn fremdajn lingvojn, krom Eo.
Mia analizo traktas hugarlingvanojn, sed verŝajne tiu fenomeno sperteblas ankaŭ ĉe aliaj etnolingvanoj, kiuj praktikas iun fremdan lingvon ene de sam-patrinlingva medio.
Sekve, mia analizo celas tiujn hungarojn, kiuj ofte ne regas ceterajn fremdajn lingvojn krom Eo, kaj tial ili ne havas referencon pri alispecaj lingvouzoj. Kiel konsekvenco, ili subkonscie pensas tiel, kvazau ĉiuj lingvoj funkcius same kiel la propra patrinlingvo (au, kiel iu momente plej bone regata lingvo).
Plej ofte ili forlasas subjekton (kutime pronomon), objekton, kaj ne malofte eĉ verbon! Hungaroj kutimas forlasi ankaŭ aliajn gravajn vortojn, sed ĉefe la forlaso de subjekto kaj objekto estas la plej karakterizaj. Kompreneble, mi ne aludas al la dialoga stilo, sed al mesaĝa, letera kaj prelega. Tia erara lingvouzo fontas el uzo de Esperantaj verboj same kiel oni uzas tiujn hungarajn.
Sed, dume la hungaraj verboj kunportas ĉe fino ankaŭ informon pri pronomo (do, forlasante pronomon, hungara frazo ne nepre iĝos malklara), la Eaj verboj, same kiel tiuj anglaj, donas neniun pluan informon krom ago/stato kaj verbotempo.
Por helpi tiujn, kiuj ne povas abstrakti disde la propra patrinlingvo (au disde la plej bone regata lingvo), mi proponas por ili alkutimiĝi meti pronomon alpost verbo, ĉar tiel ili kompilos frazojn iom simile al la propra patrinlingvo (niakaze: al la hungara):
Jen la proponata modelo:
hungare Esperante
…………………………………….
mentem mi iris => iris mi
mentél vi iris => iris vi
ment ŝli iris => iris ŝli
Tiel la lingvaĵo iĝos iom strangeta (nuance iomete alia) sed tamen gramatike ne erara, ĉar principe la vortordo estas libera, escepte ĉe kelkaj vortoj.
Iom alispeca eraro estas la tro ofta uzo de "tio" kaj "tiu", pro kiu uzmaniero ŝuldas eble la ne sufiĉe detale regulita gramatiko de Eo. La tro abunda uzo de montra pronomo (sen esti sekvata de montrata vorto kaze de "tiu") ofte igas frazojn esti nebulaj, lacigaj por legantoj.
Eble same, pro la ne sufiĉe regulita gramatiko iuj uzas la prepozicion "de" tro universale, eĉ tiam, kiam necesus uzi ekz.: "fare de" au "pri":
"Dum la Stalina despotismo okazis persekutoj de Esperantistoj." – bv. diveni, kiun prepozicion estas plej saĝe uzi anstataŭ "de" (au kiel necesas kompleti la frazon por, ke ĝi iĝu klara, unusenca, por forigi la ŝajnon, ke eventuale Esperantistoj persekutis iun ajn.)
Alia eraro fontas same el patringvaj influoj. Tiatipa eraro, pri kiu mi pli malsupre skribos, bedaurinde sperteblas tre abunde ankaŭ ĉe gravuloj, kiel ekz. Detlev Blanke, kaj foje ankaŭ ĉe aliaj gespertuloj. Temas pri prepozicioj, kiuj ĉiam devas stari antau la koncerna vorto ("ankaŭ", "nur", "eĉ"), ĉar nerespekto de tia postulata vortordo donas alian mesaĝon por frazo:
"Semajnfine li ankaŭ laboris." (li ne nur ripozis, sed ankaŭ laboris)
"Semajnfine ankaŭ li laboris." (ne nur aliaj laboris, sed ankaŭ li)
"Ŝi nur vokis lin." (ŝi ne faris alion)
"Ŝi vokis nur lin." (ŝi ne vokis aliulon, sed nur lin)
"Eĉ li ne laboris." (nekutime, sed ankaŭ li ne laboris)
"Li eĉ ne laboris." (nekutime, sed li eĉ tion ne faris)
Do, neniu asertu plu tion, ke ĉe tiaj prepozicioj ŝanĝi vortordon estas simpla temo pri stilo, au servas emfazigon!
Tiaj fenomenoj okazas pro la patrinlingva pensado dum kompili fremdlingvajn frazojn (ekz. en la hungara lingvo la koresponda vorto por "ankaŭ", ĉiam staras post la koncerna vorto!)
Manko de necesaj reguloj nur ŝajnigas tion, ke iu lingvo estas simpla, facila, sed en realo tiu manko fakte malfaciligas la korektan lingvouzon. Tio validas despli, se anstataŭ klaraj reguloj, la lingvokreinto donis modelfrazojn, tradukojn, kiuj enhavas ankaŭ idiomaĵojn, erarojn kaj kontraŭdirojn.
Helpe de iom pli da konkretaj reguloj (sed ne de tiaj, kiajn posteuloj kreis transforminte la erarojn de Zamenhof al reguloj!), Eo povus esti multe pli facile alproprigebla kaj uzebla planlingvo.
Neniu rajtas ŝanĝi Fundamenton, sed ĉiuj rajtas "ne uzi" la erarojn el Fundamento.
Laszlo I. TOTH
Articles by Laszlo Istvan TOTH
Gardi la regulecon kaj logikecon de Esperanto devas esti onia unuaranga devo antaŭ ĉio
-
En praktiko la plej grava argumento/motivacio ellerni Esperanton rilatas al la regula kaj logika fun…
-
13 Mar 2008
Kial diri "patrinlingvo", anstataŭ "gepatra lingvo"?
-
Estas konate, ke beboj en plimulto ellernas la unuan lingvon de siaj patrinoj. Nu, tiu unua lingvo e…
-
28 Feb 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 140 visits
Propono pri lingvouz-maniero
Katalin Kovats has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Infanoj, escepte kelkajn kazojn, plenkreskas preskaŭ ĉiam apud patrino, dume multaj patroj kutimas forlasi siajn familiojn. Do, patroj venas kaj foriras, dume patrino restas apud infano(j).
Laŭ la aspekto de familia lingvo, la rolo de patrino estas nekompareble pli grava, ol tiu de patro.
Do, eblas uzi ankaŭ la nocion: "familia lingvo". Sed ĝi ne nepre estas identa al tiu (plej grava!), de patrina lingvo.
Laŭ mi ekzistas du kategorioj tiurilate: la patrina lingvo, kaj la familia lingvo.
1.) Oni devas verki aliajn lernolibrojn anstataŭ tiuj, kiuj instruas la lingvon surbaze de la modelfrazoj de Zamenhof, kiuj estas tro longaj, komplikaj, torditaj, foje eraraj, plenaj per malĝustaj, etnolingv-influitaj formoj. Por klarigi efike certajn gramatikaĵojn, oni devas prezenti modelfrazojn, kiuj ne enhavu superfluajn "garnaĵojn". Lerni rapide kaj korekte lingvon kondiĉas parkerigon de mallongaj frazoj, kiuj klarigas certajn gramatikaĵojn. T.e. ĉar oni ne povas facile parkerigi longajn, komplikajn frazojn, plenajn per ne necesaj "garnaĵoj". Tiuj superfluaj "garnaĵoj" malhelpas lernantojn koncentri sin je la klarigata gramatikaĵo.
2.) Necesas forigi el gramatiko tiujn "esceptajn regulojn", kiujn posteŭloj kreis nur tial, ĉar ne estis kapablaj distingi erarojn pro neatento fare de Zamenhof, disde ĉiuj aliaj logikaj, korektaj modelfrazoj (tio povis okazi nur tial, ĉar ili ne sukcesis korekte kompreni la logikan funkciadon de la lingvo).
Sign-in to write a comment.