Lingvolernadon eblas klasifiki laŭ kvar gravaj kategorioj, rilate al cirkonstancoj, kiel oni alproprigas lingvojn:
1.) Subkonscie – familia(j)n lingvo(j)n; ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj)
2.) Malvolonte, sen konscia necesbezono – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n.
3.) Volonte, konscie – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n; momente(?) la anglan lingvon; cetera(j)n vaste uzata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n.
4.) Volonte, ĉefe hobicele, pro scivolemo, lernemo – ajna(j)n fremda(j)n lingvo(j)n, ĉu nevivanta(j)n, ĉu vivanta(j)n, inter ili ankaŭ Esperanton.
En tiu kazo, ke Esperanto ne apartenas al familiaj lingvoj, oni ellernos ĝin precipe hobicele, pro scivolemo, lernemo. Oni ne devas subestimi la lingvouzadon por hobia celo, ĉar tia uzmaniero montriĝas esti la plej daŭra, kaj kondukas al bona lingvoscipovo.
Sed por ellerni iun lingvon hobicele necesas ia grava interna motivacio. Eble la plej grava argumento konatiĝi kun Esperanto, eĉ ellerni ĝin, estas ĝia deklarita logikeco, reguleco, do ĝiaj nekutimaj proprecoj/kvalitoj kontraste al etnaj lingvoj. Dume ĝia neŭtraleco ne multe efikas se konsideri hobicelan motivacion.
Tiujn trajtojn oni devas ĉiapreze gardi, flegi, se oni volas akceptigi Esperanton almenaŭ por hobicela uzado.
Komence mi decidis lerni Esperanton ĝuste pro tiu famo, ke ĝi estas regula kaj logika. Poste, kiam mi ekkonis ĝin pli profunde, mi konstatis, ke ”dank’al” cerbumi ne multe emi posteuloj, Esperanto pleniĝis per neregulaĵoj, per mallogikaj gramatikaj solvoj. Parto el ili ŝuldas al neintencaj eraroj faritaj de Zamenhof, parto ŝuldas al subkonscia (salamandrado) de Zamenhof, kaj parto ŝuldas al nekapablo fare de posteuloj resumi, sintezi logikan funkciadon de la lingvo eĉ el korektaj modelfrazoj, tradukoj fare de Zamenhof.
Fine, kreiĝis planlingvo, kiun oni povas tre rapide alproprigi ĝis certa, sed malalta scipovnivelo, dume por atingi kontentigan, bonan lingvoregadon, ĝi bezonas kompareble samlongan studperiodon, kiel pluraj aliaj etnolingvoj.
Jen la paradokso pri Esperanto! Foje, laŭ ĝisnunaj spertoj ĉe eminentuloj, eĉ jardekoj da lingvouzo ne sufiĉis por ĝia korekta alproprigo!
Nun mi jam vidas tiujn aferojn multe pli klare, ol komence. Sed mi vidas ankaŭ eblon ŝanĝi tiun malkonvenan situacion. Tiu ŝanĝo ne kondiĉas modifi Fundamenton, sed nur ”eviti” erarojn el ĝi, profitigi lerte la eblojn certigitajn de ĝi pri vortokreado; eviti tiujn misaĵojn, kiujn posteuloj enkondukis alen Esperanto gramatiko ĉefe pro neemo pensi logike, kaj pro sekteca, personkultema maniero insisti senrezerve pri ĉio eĉ erara, malkonvena, sen analizi problemojn per natura prudento. Estiĝis dikega libro pri la gramatiko de Esperanto, dume sufiĉus ĉ. kvinono el ĝia amplekseco, se posteuloj insistintus pri logikeco, reguleco, kiujn Zamenhof fiksis kiel kelkajn el la ĉefaj ecoj de la lingvo.
Planlingvo por interetna komunikado havas alian destinon, mision, ol ajna etna lingvo. Ĝi devas esti libera de etnospecifaj idiomaĵoj kaj simbol-vortoj, eĉ akceptante tiun malavantaĝon, ke multajn aferojn ne eblas esprimi ”unuvorte”, kiel en multaj etnaj lingvoj.
Tro multa indulgo pri vortordo multe helpas kompilantojn de tekstoj, sed samtempe multege malhelpas ties legantojn! Tio ne estas laŭdinda atingo, se oni povas tre facile kompili tekston, kiun neniu leganto povas facile kompreni!
Necesas realigi kompromison inter faciligi la taskon por kompilanto, kaj faciligi la taskon por leganto.
Ajnan tekston oni kompilas nur unufoje, sed ĝi kutime estas legata plurfoje: sekve, estas pli saĝe iom penadi dum kompili tekston, por atingi klaran stilon, kiu poste helpos amason de legantoj facile kaj komprene legi ĝin. Pli bone penadu unu persono, ol pluraj!
Pro la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto (almenaŭ hobicele) kulpas ankaŭ tiuj, kiuj praktikas, kulturas ĝin neadekvate.
Articles by Laszlo Istvan TOTH
Pri la rolvorteto "ĉe"
-
Marĝene de iu antaŭnelonga diskuto pri la rolvorteto "ĉe" sur iu dissendo listo, mi eluzas okazon di…
-
26 Jun 2008
Kiel traduki patrinlingvan tekston al fremda lingvo?
-
La malsupra instruo validas ne nur por tradukado al Esperanto, sed ankaŭ al ajna etnolingvo.
Dum l…
-
26 Jun 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 018 visits
Komuna respondeco pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Oni "trinku akvon, kiam predikas akvon" - tio estas versio de popoldiraĵo.
Cetere, kial la logikaj reguloj en lingvo ne estas pli bonvenaj, ol tiuj kapricaj? Ĉu la kapricaj reguloj igas lingvon esti pli facila? - mi dubas pri tio. Sekvante kapricajn regulojn, la aspekto de Esperanto konverĝos al la aspekto de iu etna lingvo, kia estas ekz. la angla.
Ĉi-kaze ne temas pri ŝanĝiĝinta lingvouzo inter parolantoj, sed pri dekomenca erara instruado pri certaj lingvaj aferoj. Per la sama energioinvestado eblas la lingvon instrui ankaŭ korekte kaj logike. Povraj lingvolernantoj jam dekomence devas ellerni mallogikaĵojn, erarojn. Almenaŭ komence oni ellernu ekz. ke "hejmo" estas "hejmo", kaj "ĉe" esats "ĉe".
Ĉiu lingvo suferas nedeziratajn ŝanĝojn dum la ĉiutaga uzado, sed almenaŭ lernolibroj klopodu instrui linvon korekte. Eĉ tiel, pli poste parto el lingvouzantoj ignoros multajn regulojn de la lingvo.
Aliflanke, la plimulto el lingvouzantoj filtras nenion, sed simple kopias/transprenas unu de la alia kaj bonan, kaj eraran lingvouzon, eĉ sekundon ne cerbumi pri tio, ĉu tia lingvouzo estas korekta aŭ ne. Tiuj kapricaj, nelogikaj reguloj pli konfuzas ilin, ol forigas dubojn.
Sign-in to write a comment.