Foje aperas kampanjoj por popularigi Esperanton, kaj ĉe la fino oni faras trompajn statistikojn. Nu, bone, reklamoj estas preskaŭ ĉiam mensogoj, tion ni scias, sed almenaŭ tiuj, kiuj faras reklamon estas konsciaj pri la trompa valoro de tiu rezulto. Sed ŝajnas, ke Esperantistoj eĉ kredas tion, kion ili reklamas.

Imagu la sekvan kampanjon:
Iuj Esperantistoj kreas interretan anglalingvan enketilon por kolekti opiniojn pri kiu lingvo iĝu estonte monda pontlingvo. La kreintoj de tiu enketilo rapide anoncas tra interreto kaj aliaj iloj tiujn, kiuj scipovas Esperante, kaj komenciĝas intensa voĉdonado. La enketilo montros sufiĉe rapide grandan plimulton favore al Esperanto, ĉar tiuj, kiuj preferus proponi ekz. siajn proprajn patrinlingvojn kiel eblan pontlingvon, ne scias pri la ekzisto tiu enketilo, do ne vizitas ĝin.
Iom simila trompado okazas eĉ nuntempe sur la portalo Vikipedio, kie helpe de aŭtomataj programoj eblas krei rapide milojn da artikol-titoloj.

Oni simile trompiĝas, kiam faras statistikon pri la vizitateco de Vikipedio.
Ekzemple, se mi bezonas ampleksan kaj fidindan informon pri io, mi ne vizitos la hungarlingvan Vikipedion, ĉar hungaroj estas entute nur ĉ. 15 milionoj (0.22%), dume anglalingvanoj estas ĉ. 1340 milionoj (20%). La ŝanco trovi pli multajn, pli detalajn, pli ampleksajn informojn estas nekompareble pli granda kaze de la angla lingvo, ol kaze de la hungara aŭ alia lingvo, kies parolantoj ne multas. Tion scias ĉiuj racie pensemaj homoj. Tial ne nur mi, sed verŝajne la plimulto de hungaroj preferas serĉi informojn sur la anglalingva paĝaro de Vikipedio. Do, lau la vizitateco de la hungarlingva Vikipedio ŝajnus, ke apenaŭ ekzistas hungaroj, dume laŭ la vizitateco de la anglalingva Vikipedio ŝajnus, ke la anglalingvanoj estas multe pli multaj, ol 20% – evidenta trompiĝo!

Kontraste al tio, Esperantistoj vizitas la Esperantlingvan Vikipedion ne nur pro bezono akiri informojn, sed ofte ankaŭ pro emociaj kialoj. Sekve, ĝia vizitateco povas sugesti eĉ pli grandan nombron de lingvouzantoj, ol. kiom parolas en realo ekz. la eŭskan lingvon.

Ekzistas ankaŭ multaj aliaj situacioj, kiam opinia publiko facile trompiĝas.
Se vi deziras ekhavi fidindajn informojn pri kiom amplekse oni uzas Esperanton, unue bv. fari esplorojn en via tuja proksimeco. Nombru tiujn, kiuj deklaras sin esti Esperantistoj, kaj kontrolu iliajn realaj lingvoscipovojn. Se vi ricevos depriman rezulton, ne kredu tion, ke aliloke la afero estas pli bona…