Kvankam principe Esperanto estas libervortorda lingvo, tamen, ĉe kelkaj vortoj necesas respekti fiksan vortordon, por ne aliigi la mesaĝon de la koncerna frazo.
”Dimanĉe ankaŭ Petro laboris.” – Ne nur aliaj laboris, sed ankaŭ Petro.
”Dimanĉe Petro ankaŭ laboris.” – Dimanĉe Petro ne nur ripozis, sed ankaŭ laboris.
”Ankaŭ dimanĉe Petro laboris.” – Petro laboris ne nur dum aliaj semajntagoj, sed ankaŭ dimanĉe.
.................
”Petro havas ankoraŭ du tiajn librojn.” – Petro havas pluse du tiajn librojn.
”Petro ankoraŭ havas du tiajn librojn.” – Petro ankoraŭ ne forvendis/fordonacis/perdis tiujn du librojn.
.................
”Eĉ Petro havas tiajn libroj.” – Mirinde, sed ankaŭ Petro havas tiajn librojn.
”Petro eĉ havas tiajn librojn.” – Mirinde, sed Petro ne nur ekz. konas tiujn librojn, sed ankaŭ posedas ilin.
”Petro havas eĉ tiajn librojn.” – Mirinde, sed Petro havas ne nur aliajn, sed ankaŭ tiajn librojn.
Kaze de negacio:
"Eĉ Petro ne havas tiajn librojn."
"Petro eĉ ne havas tiajn librojn."
"Petro eĉ tiajn librojn ne havas."
................
”Petro ekvidis tiun ŝipon nur vespere.” – Petro ne ekvidis tiun ŝipon pli frue, ol vespere.
”Petro ekvidis nur tiun ŝipon vespere.” – Petro ekvidis vespere nenion alion, krom tiu ŝipo.
”Petro nur ekvidis tiun ŝipon vespere.” – Petro faris nenion alion krom tio, ke li ekvidis tiun ŝipon vespere.
...............
”Petro tre ŝatas rapide stiri aŭton.” – Petro ŝatas multe stiri aŭton kutime rapide.
”Petro ŝatas tre rapide stiri aŭton.” – Petro ŝatas stiri aŭton pli rapide, ol kutime.
..............
Bedaŭrinde Fundamento donas misajn modelfrazojn rilate al tiuj vortoj, kiuj postulas fiksan sinsekvon. En tiuj modelfrazoj, por esprimi emfazon, bedaŭrinde legeblas misa vortordo, anstataŭ uzi la prepozicion ”ja”. Tiu misa instruo fare de Fundamento generas sennombrajn malcertecojn ĉe lingvouzantoj. Eĉ eminentulo, kiel Detlev Blanke ellernis erare uzi tiujn vortojn.
Jen, nur kelkaj specimenoj el la libro ”Socialismo kaj Esperanto” de Detlev Blanke:
"… supozante ke tio ankaŭ validas por recenzantoj," – p.7
"… organizita movado nur eblis post 1989." - p.31
"… ankaŭ necesas rigardi la kvanton de membroj …" – p.34
" Liaj libroj nur aperis en 1988." - p.52
Korekte:
"… supozante ke tio validas ankaŭ por recenzantoj,"
"… organizita movado eblis nur post 1989."
"… necesas rigardi ankaŭ la kvanton de membroj …"
" Liaj libroj aperis nur en 1988."
laszlo i. toth
Articles by Laszlo Istvan TOTH
Gvido por uzi la rolvortetojn "dum" kaj "dume", kaj akuzativon ĉe substantivo post ”kiel”
-
Mi ofte rimarkis eĉ ĉe eminentuloj pri la lingvo, ke uzas mise la rolvorteton "dum", ofte anstataŭ l…
-
20 Feb 2008
Kial oni estas tiom facile trompeblaj per falsaj promesoj?
-
Malklaris por mi tiuj sintenoj, kiuj staras kontraŭ la sana, racia konsiderado/pritakso, kaj mi rest…
-
09 Feb 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 744 visits
Instruo pri kiel uzi certajn vortojn, kiuj postulas fiksan vortordon
Katalin Kovats has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Krom certaj vere fiksitaj reguloj, akute mankas amaso da pluaj samfiksitaj reguloj. Tiuj modelfrazoj pro iliaj "problemoj" (ni povas nomi ilin ankaŭ "Zamenhofaĵoj"), ne estas taŭgaj por profesia lingvoinstruado. T.e. oni ne povas konformi al kontraŭdiraj, malkonsekvencaj, indulge dirite: "problemaj" modelfrazoj. Tio klare sperteblas ĉe tiuj eminentuloj, kiuj jam de jardekoj uzas la lingvon, kaj eĉ nun ne sukcesis iĝi memfidaj pri ĝia uzo.
Kompreneble, kaze de etnaj lingvoj oni ne rajtas formuli obĵetojn, ĉar tiuj lingvoj ne pretendas esti logikaj, konsekvencaj. Tial estas vane diskuti pri ne-planlingvoj.
Se Akademio deklarus, ke Esperanton jam ne indas rigardi kiel logikan, konsekvencan lingvon, tiukaze neniu plu farus obĵetojn.
Pli poste japanoj paf-faligis kelkajn usonajn aviadilojn super japana regiono, kaj ili elprenis la motoron el iu el tiuj aviadiloj , kaj sendis ĝin al fabriko. Tie inĝenieroj faris perfektan kopion pri ĝi, kaj komencis fabriki ĝin serie por siaj aviadiloj. Sed ili ne kapablis distingi eraron disde neeraro, kaj fabrikis tiujn motorojn kun tiu superflua boraĵo ŝtopita per ŝraŭbo.
Poste, dum aerbataloj usonanoj paf-faligis kelkajn japanajn aviadilojn, kaj mire konstatis, ke ene de ili troviĝas motoroj kopiitaj disde tiuj propraj. Kaj okazis granda ridego, kiam inĝenieroj rekonis tiun superfluan boraĵon sur ĉiu japana aviadil-motoro!!! :-)
Iom simile mi amuziĝas, kiam mi malkovras en PMEG erarojn de Zamenhof forme de ”reguloj”, kvazaŭ ili sonadus jene: ”apliku boraĵon al sur malĝusta loko, kaj ŝtopu ĝin per ŝraŭbo”!!! :-)
"Multo da hundoj mordas multon da katoj."
"Multaj hundoj mordas multajn katojn."
"Kelko da hundoj mordas kelkon da katoj."
"Kelkaj hundoj mordas kelkajn katojn."
"Pluro da hundoj mordas pluron da katoj."
"Pluraj hundoj mordas plurajn katojn."
"Deko da hundoj mordas centon da katoj."
"Dek hundoj mordas cent katojn."
"Iomo da hundoj mordas iomon da katoj."
"Iomaj hundoj mordas iomajn katojn."
Do, vi havas eĉ du eblojn! Vi povas elekti tiun formon, kiu estas por vi la plej simpatia! :-)
...................
Alia afero:
Logika, regula, konsekvenca lingvo signifas tion, ke ekz. se la baza regularo akceptas la vortordan (SVO) metodon por marki la rektan objekton, tiukaze oni povas uzi ĝin en ĉiuj kazoj. Se ne, tiukaze oni neniam povas apliki ĝin, escepte, se la baza regularo (niakaze Fundamento) dispozicias aparte pri tiuj metodoj.
Tiuj, kiuj trastudis Fundamenton, scias tion, ke ne ekzistas absolvo disde la devigo uzi akuzativon por rekta objekto. Tiu postulo necesas ĝuste pro la libervortorda karaktero de la lingvo, difinita en Fundamento. Enkonduki striktan vortordon signifus ŝanĝi Fundamenton.
Estas rimarkinde, ke plej ofte ĝuste tiuj protestas plej vigle kontraŭ ajna laŭFundamenta novigo, kiuj ne konas bone Fundamenton.
Sign-in to write a comment.