Aperis mondvaste nova tendenco fare de posedantoj de gigantaj kapitaloj. Ĝis nun eblis gajni signifan profiton el fabrikado kaj vendado de industriaj varoj. Sed, post la aliĝo fare de Ĉinio, Barato al la monda ekonomio, la prezoj de industriaj varoj malkreskis, kaj dumpingo de varoj superŝutis nian mondon. La moderna teknologio permesas amase kaj rapide produkti la plej utilajn varojn. Konsumantoj plenŝtopiĝis per bezonataj kaj nebezonataj varoj, kaj emo aĉeti varojn ĉiam pli kaj pli malkreskas ankaŭ pro la limigita dimensio de loĝejoj. Parte funkcias ankaŭ la fenomeno de tro rapida ŝanĝo de varoj, sed ĝenerale fabrikoj produktas multe pli multajn varojn, ol kiom estas la reala bezono. Jam delonge okazas superproduktado, kaj profitoj malkreskas.
Niaj mondregantoj (la disponantoj pri gigantaj kapitaloj) ekhavis novan ideon kiel pliigi siajn profitojn.
Ili jam ne tiom multe interesiĝas pri la industria merkato, sed ili nun klopodas akapari de ŝtatoj la san-asekuran merkaton.
Konsumantoj se necese, ja povas rezigni aĉeti industriajn varojn, sed ne povas rezigni je resanigaj servoj. Tiu merkato laŭ privata sistemo estas ege profitdona kaj longdaŭre stabila.
Akaparante la resanigajn servojn, niaj mondregantoj povos facile ĉantaĝi loĝantarojn. Antaŭpensante pri la efiko de tiu fenomeno, eblas konkludi, ke en la kazo, ke registaroj forvendos la tutajn naciajn san-asekurajn sistemojn, ties loĝantaroj devos pagi eĉ duonon el averaĝa salajro, nur por resanigaj servoj. Mortalitato kreskos.
Jen, kial necesas gardi la resanigajn servojn kiel naciajn havaĵojn.
Articles by Laszlo Istvan TOTH
Kial oni estas tiom facile trompeblaj per falsaj promesoj?
-
Malklaris por mi tiuj sintenoj, kiuj staras kontraŭ la sana, racia konsiderado/pritakso, kaj mi rest…
-
09 Feb 2008
Prepozicia akuzativo
-
Pro la mankhavo de Fundamento, nek gravuloj kiel Detlev Blanke, Spomenka Ŝtimec, Trevor Steele kaj a…
-
07 Feb 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 307 visits
Ŝanĝo de profitfonto
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
www.jobsletter.org.nz/jbl11310.htm
Roland Platteau has replied to Laszlo Istvan TOTH“Veras, ke se ni akceptas la ekziston kaj ties pejzaĝojn tiaj, kiaj ili prezentiĝas, aŭ ni ilin prezentas al ni, se ni aliĝas al la konsilitaj, por ne diri aŭtoritataj, vidpunktoj, al la aŭspiciitaj tendencoj, se ni estimas, ke estu ĉiam pli favoritaj la favoritojn, kaj flankenŝovitaj la aliajn, se ni glate glitas, laŭ la aranĝita ordo laŭlonge de la irejo difinita, se ni eĉ entute aprobas tion, kion ni estas severe admonitaj lasi fari, ni perceptos nur la harmonion tiel elfaritan…..
Ni estos forŝteliĝe evitintaj ioman ajn demandadon pri la aliaj…. Ni estos obeintaj je l’malpermeseco, kiu fordeflankas nin de la stagnaj mizeregoj, samtempaj je niaj vivoj….
Juna, esti energio dekomence, kaj senĉese, kontinue, malestimata, kastrita; aŭ maljuna laceco, kiu ektrovas neniun repoz-ejon kaj, mememevidente, neniom da komforteco, nek ian ajn rigardon. Angorego, senkonsileco de tiuj « elĵetuloj », de tiuj estontaj iĝi tiaj, kaj pri kiuj oni forgesas, oni rapide forgesos, ke ili estas, ĉiu, malespere enskribita en unu nomo, ĉiu en unu konscienco, se ne ĉiam en ia loĝejo « fiksa ». Ĉiu predo de tiu korpo nutrenda, ŝirmenda, kuracenda, estigenda, kaj kiu sufere balastas. Tie ili estas kune kun sia aĝo, siaj manartikoj, siaj vejnoj, la malsimpla fajneco de sia nerv-sistemo, sia seks-organo, sia stomako. Sia tempo difektigita. Sia naskiĝo, kiu iam okazis, kaj estis al ĉiu La komenco de l’Mondo, la arbarrandlumo je la daŭro, kiu kondukis ilin tien.
..... Rigardoj pli neelteneblaj kiam, kiel po foje okazas, ia atendo tie plu vivas. Ofte ne estas pli kruela angoro ol espero. Pli kruela tremo. Kaj nenio estas pli terura ol la fino de si okazinta longe antaŭ morto, kaj kuntrenonta dum la vivo. Tiuj paŝoj defalintaj. Tiu malĉeesto ekde nun je vojo, kaj kiu travojendas.
.....Unu el tiuj, kiujn oni ne „rigardas“ nek agnoskas, kiuj ne rajtas je la karno de vortoj sed je mallongigaj literaroj, tiuj fantomoj de vortoj : SDF (= senhejmuloj N.dT.), RMI-uloj (= kiuj ricevas Minimuman Renton de Insertado N.dT.), aŭ fojfoje ... nenio. Danĝero altiĝas ĉe sennomeco. Tiuj komencliteroj oficialigas elĵeton al sensignifeco, ili konsekvencas la fortranĉon de l’estinteco, la forkonfiskon ĉian biografion, etigita al kelkaj majuskloj, kiuj eblas komparati al la signoj, kiuj stampas la brutojn en gregoj. Komencliteroj, kiuj emas banaligi la nekonsenteblan, ordigante ĝin en konvenaj kategorioj, sub mutaj literoj, kiuj maldiras la neelteneblan kaj senbalastigas nin el la skandalo per sankciante ĝin.“
Tradukis Roland Platteau 14/8-18/10/2003
Mi aldonus nur tion al la malsupra citaĵo, ke laŭ mi ne temas nur pri simpla perdo de senso pri prioritato, fare de registaroj, sed temas pri grava subaĉetiteco. Por la potenchavaj mondregantoj subaĉeti registarojn kostas multe malpli, ol okupi landojn per milito, por akapari ties enspezo-risurcojn. Pluse, milito estas "videbla", dume okupi iun landon "per mono" restas nevideble. Enspezo-risurcoj estas ne nur gravaj mineraloj, fosiliaj energio-fontoj, sed ankaŭ la facile ekspluatebla kaj ne-kontraŭstar-kapabla laborforto.
---------
"Most countries have lost their sense of priorities. There is a greater and greater need for teachers and medical staff, but governments are increasingly aggressive towards them. These are the professions where posts are abolished and funding is cut. Yet they are indispensable to the welfare and future of humanity. This confusion between "usefulness" and "profitability" is disastrous for the future of the planet. " - tradukita citaĵo de Vivianne Forrester
En Francio nelge multaj homoj, inter kiuj mi, konsternigxis kaj (angle "wonder why") sindemandegis kial do ulo kiel Sarkosy sukcesis ricevis 53% el la vocxdonoj! cxu fancoj estas tiom "fasxistoj"? eble! aux cxu, kiel Generalo De Gaulle iam diris: "Il estas bovidoj, kiujn oni kondukas al la bucxejo!" ?
En la XXI-a jarcento, la plej terura/danĝera armilo jam ne plu estas la atoma bombo, sed la amas-stultigilo (TV). Tiuj, kiuj sukcesas akapari ĝin, iĝos posedantoj pri la plej grava armilo. Pere de amas-stultigilo, aludante al falsaj "danĝeroj" eblas misinflui grandajn, densajn, stultajn amasojn da popoloj. Pere de ĝi eblas superruzi (preteriri) ankaŭ demokration.
Ĉu vi scias, kiuj estas la plej valoraj voĉdonantoj por tiaj fiuloj? - nu, tiuj etnuloj, kiuj pro diversaj kialoj ne sukcesis konformiĝi al socio, kaj kies voĉdonojn eblas plej malmultekoste aĉeti. Por po unu botelo da biero ili ĝoje voĉdonas al tiuj fiuloj. Poste, ili suferas pro mizero dum tri jaroj kaj 11 monatoj, kaj unu monaton antaŭ la balotado ili ricevas denove po unu botelon da biero, kaj dankeme denove voĉdonas al siaj (kaj ne nur siaj) tiranoj.
Tial nome de higieno kaj sekureco ili estas nuntempe forprenintaj de ni ĉiujn niajn liberojn, kaj ĝojojn.
Ankaŭ la "danĝero" de terorismo (pri kiu oni komencas dubi ĉu ĝi entute vere ekzistas aŭ estas kreita artifike) servas por pravigi drivadon al vera diktaturo.
Mi konas multajnret-ejojn, kiuj analizas tion, sed ili estas ĉiuj en la franca lingvo.
Tre gravas, ke oni kutimiĝu ne plu kredi je iliaj cerbo-lavado, kaj rifuzu timi, kaj plej malfacile eĉ rifuzu pli obei entute.
Sed kelkaj homoj ne povos ŝanĝi tion, kaj la stultugita amaso antaŭ-televida subiĝas konvinkinte kaj voĉdonas (legu la kanzonon de la rep-gropo "La Pafklik" titolita "La Povo"
Ankaŭ tiun titolita "Katakana" pri kultura fremdigo kaj submetigo)
Mi estas maloptimista ...
Sign-in to write a comment.