Pro la mankhavo de Fundamento, nek gravuloj kiel Detlev Blanke, Spomenka Ŝtimec, Trevor Steele kaj aliaj eminentuloj sukcesis apliki konvenan solvon por marki rektan objekton ĉe propraj nomoj. Fine, ili rezignis je la Fundamenta akuzativo, kaj uzis la bone elprovitan, subkonscie funkciantan, sed ne-Fundamentan "rektobjekt-markilon", la vortordan metodon, kiu funkcias bonege en la angla lingvo.

Malsupre mi prezentas kelkajn specimenojn pri lingvaj malcertecoj ĉe eminentuloj. Kompreneble, mia konscienco devigis min, unue konvinkiĝi pri tio, ĉu temas aŭ ne temas pri simplaj tajp- aŭ preseraroj, ĉar mi ne emas fari rimarkojn pri neintencaĵoj. Analizante la koncernajn tekstojn mi konsciiĝis pri tio, ke tiaj strangaĵoj abundas *nur* ĉe propraj nomoj, do ne povas temi pri tajp- aŭ preseraroj.

"Socialismo kaj Esperanto" de Detlev Blanke:
"… kiuj personkulteme troglorigas Ivo Lapenna kaj ne vere servas …"  - p.54
"Eĉ se la komitatanoj volintus "faligi Lapenna", ili ne sukcesintus."  - p.55

"Hodler en Mostar" de Spomenka Ŝtimec:
"La paliĝinta tapiŝo travivis Jeanne kaj Mehon." p.95

"Jeanne vidis Hodler sur ponto." p.91  (strangaĵoj trovitaj fare de Eugeno de Zilah, kaj menciitaj en L.G.131 p.28)

"Sed nur fragmento" de Trevor Steele:
"Kiel li veku ĝustatempe Maklin kaj Knabon?" p.37  –  ĉi-loke mi trovis vere strangan frazon: "Maklin" estas propra nomo, kies lasta litero ne estas akuzativo, dume "Knabon" (skribite per majusklo, ĉar ĝi en teksto estas karesnomo) havas akuzativan finaĵon!!! – evidenta malkonsekvenco.
"Ĉu vespo pikegis Santamaria?" p.40 – feliĉe, ke temas pri vespo, ĉar Santamaria malverŝajne povus pikegi vespon (vortodro en Eo ja estas libera, ĉu ne?)

Sed en la angla lingvo la glata funkciado de tiu vortorda metodo marki rektan objekton havas kiel antaŭkondiĉon respekti striktan/fiksan vortordon.
En Esperanto tamen ne ekzistas tia fiksa vortordo (escepte ĉe kelkaj vortoj), kaj tial apliki ene de Eo la anglan metodon kunportas riskon damaĝi la klaran komprenon.

Jen dilemoj, kiujn tamen eblas efike forigi uzante pluan akuzativon krom tiu finaĵa, nome la prepozician akuzativon. Estas konate, ke laŭ Fundamento ĉiuj finiĝoj povas funkcii ankaŭ memstare, do ankaŭ la finiĝo de akuzativo kaj tiu de substantivo. Sekve, uzi la kreitan prepozician akuzativon "on" estas laŭFundamente. Ĝia uzo helpas konservi la originajn formojn de propraj nomoj, kaj simpligas marki rektan objekton kiam al ĝi apartenas pluraj adjektivoj:

1.)
"Petro vizitis on Kanton."  -  "Kanton" estas la kompleta propra nomo, ĝia lasta litero ne estas akuzativo!

Sed se oni aplikus en ĉi tiu frazo la metodon spertitan ĉe kelkaj eminentuloj, tiukaze ŝajnus, ke la propra nomo estas Kanto, kaj ĝia lasta litero estas akuzativa finaĵo.

"Petro priskribis on Rimini." 
En la sama frazo, en kiu la propra nomo havas finaĵan akzativon "-n" (Petro priskribis Riminin), oni jam ne plu estas certaj (post tiuj spertoj ĉe kelkaj eminentuloj), ĉu tiu propra nomo estas Riminin (same kiel la nomo Kalinin) skribite laŭ "angla akuzativo", aŭ estas Rimini kun akuzativa finaĵo. Oni ja ne pretendu de ĉiuj legantoj perfektajn konojn pri geografio kaj pri ĉiuj homaj nomoj! :-)

2.)
"Mi vidis on la fama, bela Mona Lisa."

Sed por ceteraj kazoj estas pli praktike uzi la finiĝan akuzativon.
Uzante laŭnecese, kaj prepozician, kaj finiĝan akuzativon, Eo iĝos multe pli fleksebla, facila por pli vasta uzantaro, kiu parolas diversajn lingvojn kun diversaj gramatikoj.