Tempo rilatas al ŝanĝatiĝoj. Kiam tempo haltas (ne pasas), nenio iĝas ŝanĝata (absolute nenio!). Se iu objekto veturas (rilate al observanto) je rapideco 'c' (mallongigo de latina 'celeritas' = rapideco, kiu rapideco en vakuo estas proksimume 300 000 km/s), ne restas tempo por okazi (ŝanĝitiĝi) io ajn, ĉar tempo haltas.

Noto: ankaǔ en ne-vakuo (ekz.: gaso, akvo, ktp.) fotono (partiklo de lumo) veturas je rapideco 'c', sed pro multegaj kurbiĝoj preter masoj de atomoj, ĝia rapideco (se konsideri rektan distancon inter ekvetur- kaj alvenpunktoj) ŝajnas esti malplia, ol 'c', ĉar lumo ja devis veturi laǔ pli longa itinero, ol se ĝi veturintus rektlinie, ne kurbigante sian itineron apud atomoj.

Iu objekto, kiu veturas je rapideco 'c', restas senŝanĝite dume ĝi gardas tiun rapidecon rilate al iu alia, referenca objekto. Veturante je rapideco proksima al 'c', tempo pasas malpli rapide, do ŝanĝitiĝoj simile malkreskas. Tial astronaǔtoj iĝas malpli aĝaj rilate al siaj referencaj (ne kunveturintaj) teraj kunuloj. Kaze de astronaǔtoj tempo ne pasis tiom rapide, kiel por tiuj kunuloj, kiuj ne veturis tiom rapide.

Se rapideco de iu objekto kreskas, ankaǔ ĝia energio kreskas, kaj tiu energio iĝas stokita en objekto forme de diferenco de maso. Rapideco de iu objekto ju pli iĝas proksima al 'c', des pli kreskas ĝia maso, ĉar kreskas ankaǔ ĝia energio. Kompreneble, kaze de ne troege grandaj rapidecoj (do ne proksimaj al 'c'), tiun diferencon de maso (devenintan el kresko de energio) ne eblas mezuri per ordinaraj mezuriloj, ĉar nur multega energio povas pliigi percepteble mason: E=m*c2. Do treege multa, mense apenaǔ imagebla, granda kvanto de energio iĝas stokita en unu unuo de maso (gramo). Maso komencas kreski signife, por ni jam percepteble, nur proksime al rapideco 'c'.

Kiam ni parolas pri potenciala energio de iu objekto (ekz.: pezaĵo de 1kg. levita ĝis 1m. distanco disde Tero), fakte temas pri pezaĵo, kies maso iĝis pli multa (pezaĵo ricevis plusan energion fome de diferenco de maso), kaj tial gravito efikas al ĝi pli longe. Tiu fenomeno kompreneble validas reciproke por ĉiuj gravite interrilatantaj objektoj. Sed mi nun analizas nur tiun levitan objekton.

Ju pli alte ni levas iun pezaĵon disde Tero, des pli multe kreskos ĝia potenciala energio, tamen ne lineare, ĉar gravito ne efikas laǔdistance lineare. Post certa distanco disde Tero, potenciala energio de tiu pezaĵo rilate al Tero jam ne plu kreskos signife rilate al kresko de distanco.

Tio estas alia afero, ke por homaj, kaj ĝenerale por vivaĵaj sensiloj, tiu malgrandeta kresko de maso (do kresko de potenciala energio => kresko de gravita efiko) ŝajnas esti multa kiam ili spertas tiesan gravitan efikon. Tio estas, ĉar vivaĵoj vivas en medio, en kiu inter limoj de teperaturo, gravito, ktp. ekzistas malgrandeta intervalo: vivaĵoj spertas efikon de temperaturo nur inter minus kelkdekaj, kaj plus kelkdekaj celsiaj gradoj, spertas efikon de gravito inter kelkaj gramoj, kaj kelkcent kilogramoj (foje kelkaj tunoj), dume en universo intervalo de teperaturo kaj intervalo de gravito estas multeg-magnitude pli grandaj.

En universo ekzistas intervaloj ĝis ĉ. okcent milionoj celsiaj gradoj, kaj gravito generita de maso, kiu povas esti kelcent-foje pli multa, ol tiu de nia Suno (1989·1027 kg).

Rilate al rapideco, neniu objekto, kies maso en relativa, ripozanta stato estas pli granda, ol nulo, povas atingi rapidecon 'c', ĉar tiam ĝia maso atingus infiniton (pro iom post ioma aldono de energio forme de plusa maso), kaj ja ne eblas ”enpumpi” al en objekto infinitan energion.

Fotono (luma partiklo) ja povas veturi je rapideco 'c', ĉar ĝia maso en relativa ripozanta stato estas nula.