En praktiko la plej grava argumento/motivacio ellerni Esperanton rilatas al la regula kaj logika funkciado de la lingvo.
Interna ideo kaj neŭtraleco ja estas belaj aferoj, sed ne ili elvokas lernemon por la plimulto de la potencialaj ontaj lingvouzantoj.
Male, la plimulto el tiuj, kiuj tro insistas pri la movada flanko, malzorgas la lingvoscipovon mem.
Sen bonaj lingvouzantoj ajna lingvo retro-evoluas, malriĉiĝas, kaj fine restas forlasite.
Entuziasmo ne sufiĉas por vivigi Esperanton. Ĝi sufiĉas nur por vivteni movadon, kies anoj baldaŭ ne plu parolos ĝuste tiun lingvon, pri kiu temas la movado mem.

Se la komunumanoj lasas la lingvon evolui nekontrolate laŭ evolumaniero karakteriza por etnaj lingvoj, Esperanto baldaŭ iĝos neregula, nelogika, kaprica, do ĝi perdos sian avantaĝon kompare al etnaj lingvon, perdos sian plej allogan trajton: la facilecon ellerni kaj uzi ĝin. Ĉu tio estas la celo de nia komunumo?

Pro certaj malzorgemaj posteul-eminentuloj Esperanto jam ĝis nun perdis multon el sia Zamenhofa reguleco kaj logikeco. Kelkaj eminentuloj opinias tiel, ke vivanteco signifas senbridan evoluon. Tio povas esti akceptata sinteno kaze de etnaj lingvoj, ĉar ilin oni ellernas kutime jam de bebaĝo, kaj neniu lingvo estas malfacila por tiuj, kiuj regas iun lingvon kiel patrinlingvon.

Sed la fenomeno Esperanto temas pri tute alio. Esperanto por supervivi devas konservi sian plej gravan avantaĝon rilate al etnaj lingvoj. Rezigni pri tiu avantaĝo signifas mortigi la lingvon.