Krei lingvon estas malfacila tasko, despli, se iu entreprenas tion sole. Ne mirinde, ke Zamenhof sen kunlaborantoj ne sukcesis tute finverki Esperanton. Restis en Eo "blankaj makuloj", kaj ni heredis la taskon klarigi/finlabori ilin.

Sed oni povus demandi: kiel daurigi ies verkaĵon respektante ĝian gvidlinion?
La solvo kaze de Esperanto estas evidenta: sekvi la plej gravajn direktivojn por ĝi. Unu el ili estas la logika maniero kompili la lingvon.

Eble pro la influo de sia propra patrinlingvo Zamenhof ne sukcesis krei regulon pri la difina artikolo "la", kaj tial li donis nur ĝeneralan konsilon pri ĝia uzo:
"Uzu la artikolon [difinan] tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu".

Sed kial spertuloj ne sukcesas difini unusencajn, logikajn regulojn pri ĝia uzo? - t.e. en direktodonaj verkaĵoj oni povas trovi nur aron da modelfrazoj pri variaj, ofte kontraŭdiraj proponoj pri ĝia uzo. Ili konformas al tiuj kapricaj uzoj de la difina artikolo "la" en Ekzercaro.
Sed mankas unusenca, logika difino. La kialo de tiu fiasko ŝajnas kuŝi en ĝenerala timo abstrakti disde la laŭvorta interpretado de Ezercaro, en timo formuli ion, kio pro sia logiko ne tute konformas al Fundamentaj modelfrazoj. Kvankam se oni sekvas logikon, certe ne kontraŭagos al Zamenhof.

Do, ni ja provu sekvi nian logikon!

Ankaŭ en la angla lingvo la uzo de la difina artikolo "the" estas sufiĉe klare priskribita, malgrau tio, ke ekzistas ankaŭ multaj deklaritaj esceptoj, kiel en ĉiuj etnaj lingvoj. Same, en la plimulto de etnaj lingvoj difinaj artikoloj servas precipe kiel "ornamaĵoj", plibonigiloj por sonado. Domaĝe, ĉar difina artikolo povas tre utili por pli klara vortumado.

"Difina artikolo" jam enhavas en sia nomo ĝian rolon: marki difinitaĵon. Ĝia manko en Eo markas ne-difinitaĵon (ĝeneralaĵon). Ĝuste tiu gramatika solvo, ke manko de difina artikolo esprimu nedifinitaĵon, estas la fonto de multaj duboj, kontraŭdiraj uzoj. Se Zamenhof enkondukintus ian nedifinan artikolon (ekz. on "una" au alian), tiukaze oni uzus signife pli memfide artikolojn. Same, multe helpus, se Zamenhof almenaŭ insistintus pri la uzo de (parte) anstataŭantoj de nedifina artikolo: "iu", "ia". 

En la kazo, ke oni jam ne intencas private "plibonigi" lingvouzon (eĉ sen tuŝi Fundamenton), por eviti ies akutajn alergiojn pri ajna ŝanĝo en lingvouzo, necesas formuli klarajn, logikajn regulojn por la uzo de la difina artikolo "la". Mi ofte miregas pri tio, ke oniajn orelojn, okulojn ne ĝenas tiu disa-misa uzo de nia lingvo fare de malcertaj Eo-uzantoj. Lingvo au parto el lingvo ne klare regulita ĉiam konfuzigas siajn uzantojn.

Jen, admono de Heinrich Seppik (1905-1990), autoro de "La tuta Esperanto":
www.luigigarlaschelli.it/Ape/seppik.pdf

"Antaŭparolo, - la fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj.
La netuŝebleco de la Fundamento signifas kompreneble tion, ke neniu rajtas en ĝi mem fari ian korekton au plibonigon, sed ĝi devas por ĉiam resti senŝanĝa kiel aŭtentika dokumento. Sed tiu netuŝebleco tute ne signifas, ke ĉiu esperantisto devas laŭlitere imiti eĉ la erarojn de la Fundamento kaj ke oni ne rajtas uzi vorton au formon, kiu ne troviĝas en ĝi. Bedaurinde ekzistas personoj, kiuj miskomprenas tion, kaj estante *pli papaj ol la papo mem*, evitas kaj malpermesas la uzadon de ĉiu vorto kaj formo, kiu ne troviĝas en la Fundamento. La obeo de tiu postulo signifus, ke ĉia evoluo de la lingvo ĉesus, kaj ĝi ŝtoniĝus simile al la mortinta latina lingvo."

Tiu supra admono estas obeinda. Ĝi estas ankaŭ amuzeta, se konsideri la suban instruon de Seppik:
"La [difina] artikolo *ne* estas uzata:
Antaŭ propraj nomoj. Sekve neniam *la Kopenhago*, *la Europo*, *la Petro*, *la Esperanto*, sed simple: Kopenhago, Europo, Petro, Esperanto."

La kialo por amuzetiĝi estas tiu kontraŭdiro kiu sperteblas dum analizi lian pli supran admonon pri neuzo de la difina artikolo antaŭ propraj nomoj, dume li metis difinan artikolon antaŭ al la propra nomo "Fundamento" (per majusklo!).

Aliflanke, Seppik (ne nur li, sed preskau ĉiu ĝisnuna aŭtoro de lernolibro) kontraŭdiras ankaŭ sian klarigon, sed tio estas influo de certaj kapricaj modelfrazoj el Ekzercaro, kaj same ankaŭ influo de sia propra patrinlingvo:

"La difina artikolo [la] estas uzata:
- Kiam temas pri io konata, difinita, por diferencigi ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco: Mi legas libron; la libro (= tiu libro, kiun mi legas) estas interesa. En la ĝardeno (= konata, certa ĝardeno) sub mia fenestro kreskas multaj floroj; la floroj (= tiuj floroj, kiuj kreskas
sub mia fenestro) estas tre belaj. Mi sidas ĉe la tablo (= certa, difinita tablo, mia tablo) kaj skribas. Li metis la manon (= sian manon) en la poŝon (= sian poŝon). La itala lingvo (= tiu lingvo, kiu estas ĝenerale konata sub la nomo *itala*) estas bela."

Kaj nun, bv. rimarki kontraŭdiron pro la sekva instruo (temas daŭre pri la uzo de la difina artikolo "la"):

"- Kiam parolante pri io au iu oni ĝeneraligas, t.e. pensas pri ĉiuj el la sama speco: La homo (= ĉiu homo) havas du piedojn. La ŝuisto (= ĉiu ŝuisto) riparas ŝuojn kaj botojn. Oni diras, ke la vero (= ĉiu vero) ĉiam venkas. - Same en multnombro: La svedoj (= ĉiuj svedoj) vivas en Svedlando. La birdoj (= ĉiuj birdoj) havas du flugilojn."

Evidente, ĝeneralaĵo ne estas difinitaĵo. Tia uzo de difina artikolo estas neregula propraĵo de multaj etnaj lingvoj.

Por esprimi korekte ĝeneralaĵon sufiĉas forlasi la difinan artikolon "la", eventuale antaŭmeti on "ĉiu(j)", au uzi on "tuto":
"Homo klopodas esti feliĉa." - ĝenerale, kutime, homo klopodas esti feliĉa.
"Ĉiu homo deziras esti feliĉa."
"Ĉiuj homoj deziras esti feliĉaj."
"La tuto de homoj deziras esti feliĉa."

Sed "la homoj" sugestas certan aron de homoj:
"En parko estas homoj kaj hundoj. La homoj sidas sur benkoj." - (tiuj homoj en parko sidas sur benkoj)
dume:
"Homoj emas verki." - do, ĝenerale homoj emas krei, verki.

Sed la frazo "La homaro emas verki" jam malĝustas, ĉar ne ekzistas pluraj homaroj el inter kiuj oni riferu al iu certa, difinita homaro. Ekzistas nur unu homaro (kontraste al arbaroj, hararoj, ktp.) do sufiĉas: "Homaro emas verki."

Imagu bv. la sekvajn situaciojn:
a.)
- "Sur iu insulo vivas iu homo kaj iu hundo. La homo deziras esti feliĉa." - helpe de tiu difina artikolo en la dua frazo estas tute klare, ke temas pri tiu estaĵo homo, kiu kune kun iu hundo vivas sur iu insulo.

b.)
- "Sur iu insulo vivas iu homo kaj iu hundo. Homo deziras esti feliĉa. Tial tiu/la homo prizorgas tiun/la hundon. - sen difina artikolo en la dua frazo estas evidente, ke temas pri ĝenerala deziro de ajna homo esti feliĉa.
Oni povus ankaŭ jene vortumi:
"Homo ĝenerale/kutime deziras esti feliĉa."

Alia solvo estas uzi la difinan artikolon kun adjektivo:
"La tuta homaro deziras esti feliĉa." - t.e., dume ne ekzistas pluraj homaroj, tamen ekzistas pluraj partoj el homaro.

Mi jam tute ne miras pri tio, ke tiuj povraj lingvouzantoj, kiuj sekvas laŭvorte, senpripense kaj blinde Fundamenton kaj tiujn lernolibrojn, kies verkistoj transprenis ĉiujn kapricojn, erarojn el Ekzercaro, fine tute konfuzifĝas pri la uzo de la difina artikolo "la".

Sed kial oni ne metu difinan artikolon antaŭ al propraj nomoj? - ĉar propra nomo (ne *la* propra nomo, ĉar ne temas pri certa, difinita propra nomo) signifas unikaĵon, difinitaĵon.
Se oni metus antaŭ al propra nomo difinan artikolon, tiukaze ŝajnus, ke tiu propra nomo ne plu estas unika, kaj en tiu frazo oni intencas distingi tiun apartan propran nomon disde ceteraj.

Se apud propra nomo staras adjektivo, tiukaze ofte necesas uzi difinan artikolon, ĉar adjektivo povas ŝajnigi ekziston de pluraj tiaj propraj nomoj, kies sencojn modifas la koncernaj adjektivoj:
"La juna Buŝ"
"La maljuna Buŝ"
"La nuna Parizo"
"La malnova Parizo"

Alifoje eĉ kun adjektivo ne bezonatas difina artikolo, ĉar la koncerna substantivo ne estas konkretigita:
"Antaŭ domo staras (iu) granda arbo. Tiu/la granda arbo ombras nian fenestron" - en la unua frazo temas pri iu ankorau ne siufiĉe difinita granda arbo. En la dua frazo jam temas pri tiu certa, jam konata arbo el la unua frazo.

Se post la superlativo "plej", staras adjektivo, ĝi bezonas difinan artikolon:
"La plej alta monto situas en Nepalo" 

T.e. ĉar "plej" kune kun adjektivo markas unikaĵon, kaj sen difina artikolo ŝajnus, ke ekzistas pluraj plej altaj montoj (sensencaĵo), kaj tiu menciita monto estas nur unu el inter aliaj "plej altaj".

Aparte eblas mencii plurajn plejojn: “Tiu sportisto estis inter la unuaj tri plej rapidaj kurantoj.” – Ĉi-kaze ne temas pri la plej rapida sportisto, sed pri aparteno al la plej rapida grupo de kurantoj.

Ankaŭ identiga priskribo bezonas difinan artikolo, ĉar identigas certan aferon:
“Se post la superlativo “plej” staras adjektivo…”
Same ne uzu: "Ĉe tria haltejo ni devos descendi el tramo."

sed "Ĉe la tria haltejo ni devos descendi el tramo." - ĉar forlaso de la difina artikolo sugestas ekziston de pluraj "triaj" haltejoj sur la sama itinero.
Same, uzatas: "La lasta", sed ne "Lasta", pro la sama logiko.

Bv. fari distingon inter "la plej facila" kaj "plej facile" - ("plej facile" rilatas al ago.)
Malgrau la ĝenerala opinio, kompili regulojn surbaze de logiko por la difina artikolo ne estas tiom malfacila tasko, kiel tio ŝajnas je la unua vido. Gravas, ke oni obeu al logiko, kaj ne kreu esceptojn, kontraŭdirojn.

"Urbo estas loĝatejo" -- urbo (ĝenerale) estas konsiderata kiel loĝatejo.
"Mi loĝas en loĝatejo. Tiu/la loĝatejo estas urbo." -- do, en la dua frazo temas pri tiu loĝatejo en kiu mi loĝas.

"En urbo troviĝas parko." -- en [ajna] urbo (ĝenerale/kutime) ekzistas parko.

"En parko promenas homoj kun hundoj." -- en [ajna] parko [kutime] promenas homoj, hundoj.
"Homoj plezure aŭskultas pepadon de birdetoj." -- homoj [kutime] plezure aŭskultas pepadon de [ajnaj] birdetoj.

"Mi loĝas en Pécs. En tiu/la urbo troviĝas iu parko. En tiu/la parko promenas homoj kun hundoj. Tiuj/la homoj plezure aŭskultas la pepadon de la birdetoj." -- temas pri la urbo Pécs, kie troviĝas iu parko, kaj en tiu certa parko promenas homoj kun hundoj. Tiuj homoj en tiu parko plezure aŭskultas tiun pepadon de la tieaj parkaj birdetoj.

Bv. rimarki en la subaj ekzemploj tion, ke ekzistas diferenco inter:
"En la urbo Pécs troviĝas parko."
kaj:
"En la urbo Pécs troviĝas iu parko kie promenigo de hundoj estas malpermesata."

Tiu unua frazo esprimas ĝeneralan (kutiman) proprecon de tiu urbo (nome, ke ĝi havas parkon), dume tiu lasta jam aludas al iu certa, tamen ankorau ne sufiĉe difinita parko, pri kiu oni ne scias konkrete kie ekzakte ĝi troviĝas, kiel ĝi nomiĝas, sed nur tion, ke en ĝi hundoj estas malpermesataj. Ĝuste tial, la nedifina pronomo *iu* ne ĉiam anstatauas sukcese iun bezonatan nedifinan artikolon. Do, forlaso de difina artikolo por esprimi ĝeneralaĵon, kaj uzo de la pronomo "iu" por esprimi nedifinitaĵon ne estas ĉiam egaluzeblaj. Jen plua argumento pri la neceso enkonduki ian nedifinan artikolon, por plifaciligi la memfidan lingvouzon.

Reliefiĝas tio, ke difina artikolo devas havi rolon marki, diferenciigi certaĵon, difinitaĵon, unikaĵon disde ĉiuj aliaj el la sama speco.

Nu, bone, sed kiel trejni, finekzerci la ĝustan (logikan) uzon de la difina artikolo "la"?
El la supraj modelfrazoj konkludeblas, ke tiukoncerne ekzistas tri ĉefaj situacioj:

1.) Kiam oni deziras aludi al absoluta ĝeneralaĵo:
"Petro vidis akvofalon." - do, Petro jam vidis, jam havas imagon pri kio estas, kiel aspektas akvofalo.

2.) Kiam oni deziras aludi al iu, tamen ne sufiĉe difinita afero:
"Petro vidis iun akvofalon." - do, Petro vidis iun akvofalon, ne scii ĝuste kiun, sed unu el pluraj ekzistantaj akvofaloj.

3.) Kiam oni deziras aludi al certa difinitaĵo:
"Petro vidis la akvofalon." - do Petro vidis tiun akvofalon, pri kiu oni jam *devas* scii. - en kontraŭa kazo la frazo estas erara, ĉar mencias difinitaĵon, pri kiu la leganto ankoraŭ  nenion scias.

Jen metodo por pli facile trovi la ĝustan uzon de la difina artikolo "la":

"Maria pripensas planon." - ĉu la mesaĝo de ĉi tiu frazo konvenas en tiu senco, ke temas pri ĝenerala, kutima agado de Maria? Au eble temas pri iu konkreta plano, sed kiun oni ankoraŭ ne sufiĉe konas, au eble temas pri iu plano, kiu jam estas konata, difinita?
Por testi la konvenan formon, oni provu anstataui la mankon de nedifina artikolo per la pronomo "iu": "Maria pripensas iun planon", kaj analizu denove la mesaĝon de tiu frazo:

- se temas pri kutima, ĝenerala agado de Maria, tiukaze  necesas nek pronomo, nek la difina artikolo: "Maria pripensas planon."

- se tiu plano ne estas sufiĉe konata, sed tamen ne temas pri ĝenerala, kutima agado de Maria, tiukaze povas resti la pronomo "iu":
"Maria pripensas iun planon."

- se la plano jam estas konata, difinita, tiukaze oni uzu la difinan artikolon "la":
"Maria pripensas la planon." - sed atentu, ĉar la legantoj de tiu mesaĝo jam vere devas scii pri kiu plano temas!

Indas mencii tion, ke difinan artikolon tre ofte eblas anstataŭi per la montra pronomo "tiu":
"Tiu/la alta arbo ombras nian fenestron."