Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
37 results.
EO+FR : Alvoko el Hiroŝimo / Appel d'Hiroshima
Henri Masson1442 visitsPrezentiĝas nova okazo por subteni dudekon da virinaj organizoj el Hiroŝimo kaj ties prefektejo. Tiu agado konsistas el sendo de mallongaj mesaĝoj el la tuta mondo. Nepre mallongaj, tamen ne banalaj, ĉar s-ino OSIOKA Taeko kun helpantoj devos ilin traduki al la japana antaŭ ol ekspozicii ilin, do, krome, ne atendu la lastan momenton (limdato : 20a de februaro 2009). Ankaŭ viroj povas partopreni. Vi povas fari tion ankaŭ kadre de asocioj, grupoj, kluboj, kaj peti partoprenon ankaŭ de neesperantis… (read more)
Hiroŝimo 2014 : Internacia Virina Tago
Henri Masson2075 visitsLaŭ raporto de Hiroŝima Esperanto-Centro, 224 subtenmesaĝoj en Esperanto venis por la Internacia Virina Tago 2014 el 60 landoj :
(EO) — Internacia Virina Tago 2017 en Hiroŝimo
Henri Masson1546 visits1Mesaĝo deTaeko OSIOKA el Hiroŝima. pri la Internacia Virina Tago 2017. Bonvolu vaste diskonigi ĉar la baldaŭa malapero de Ipernity ne pravigas enretigon sur mia blogo. Tio estas iniciato kiu komenciĝis en 2001 : www.ipernity.com/blog/32119/654951 La limdato por sendo de mesaĝoj estas la 15-a de februaro 2017
(EO) — Alvoko el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2014
Henri Masson1220 visitsSkribas OSIOKA Taeko el la urbo Hiroŝimo, Japanio. Ni Hiroŝima Esperanto-Centro, kiel unu el 23 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2014 Hiroŝima sendas al vi mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hiroŝimo, kaj prezentos en la kunveno de la Tago. Limdato estas la 10-a de februaro 2014, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj ekde la 20-a de februaro. Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko
Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2011, Hiroŝimo
Henri Masson1 comment1526 visitsKaraj virinoj en la mondo, En la nomo de kunveno en Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2011, ni sendas al vi elkoran saluton de amikeco. Ni, plenuma komitato de la Virina Tago, konsistas el 20 organizoj, kiuj ĉiutage aktivas en diversaj medioj por egalrajtoj inter viroj kaj virinoj, altigo de virina posteno en la socio, konstruo de socio de komuna partopreno de geviroj, kaj paco.
(EO) — Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2012
Henri Masson1 comment2059 visits1Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo, Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2012 Hiroŝimo konsistanta el 23 organizoj, kaj la hiroŝima municipo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.
(EO) — Alvoko okaze de la Internacia Virina Tago 2013
Henri Masson1135 visits1Ni, Hiroŝima Esperanto-Centro, kiel unu el 23 organizoj de la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2013 Hiroŝimo lanĉas mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni la alvokon al viaj geamikoj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hiroŝimo. La limdato estas la 10-a de februaro 2013, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj ekde la 18-a de februaro. Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko
(EO) — Historia skizo pri la Internacia Virina Tago en Hiroŝimo
Henri Masson1433 visits1La Hiroŝima Esperanto-Centro ekde la jaro 2001 komencis organizi internacian solidarecon kaj agadon ĉirkaŭ la Internacia Virina Tago en la urbo Hiroŝimo. Ekde 2004, la municipo de Hiroŝimo subtenis la iniciation, kaj iom post iom aldoniĝis sociaj organizaĵoj, ne nur virinaj, ne nur el Hiroŝimo mem, sed ankaŭ el la prefektejo. La ubo Hiroŝimo havis 1 171 640 loĝantojn en februaro 2010 kaj ties prefektejo 2 840 643 en 2013. La Hiroŝima Esperanto-Centro publikigis en 2012 libreton " Pli sciu pri Hirosima " pri la urbo kun multaj koloraj fotoj :
Hiroŝimo 2010 : Internacia Virina Tago
Henri Masson1 comment1878 visitsRaporto kaj fotoj de Taeko OSIOKA
(EO+FR) # Raporto pri la Internacia Virina Tago 2011 Hiroŝimo / Rapport sur la Journée Internationale de la Femme 2011 à Hiroshima
Henri Masson1494 visitsKaraj esperantistoj, Jen, finfine 287 mesaĝoj el 68 landoj kaj teritorioj por Internacia Virina Tago 2011 Hiroŝimo estis ricevitaj ĝis la 8a de marto. La mesaĝoj kuraĝigas virinojn de Hiroŝimo kaj de la mondo lukti plu por paco kaj amo sen nuklearmiloj kaj sen ĉio malbona al la homoj kaj la terglobo. Ekde la 23a, feb. ĝis la 6a, mar. ĉe la Centroj de Civila Interŝanĝo kaj de Virina Edukado okazis ekspozicioj de la mesaĝoj. Ekde la 11a, marto, japanoj vivas en funebraj tagoj ja… (read more)
EO : Internacia Virina Tago 2008 en Hiroŝimo
Henri Masson1272 visitsRaporto de s-ino OSIOKA Taeko pri la Internacia Virina Tago 2008 en Hiroŝimo
(EO) — Alvoko por la Internacia Virina Tago 2015
Henri Masson1223 visitsSkribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio. Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 22 organizoj sub Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2015 Hirosima sendas al vi mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hirosima, prezentos en la kunveno de la Tago. Limdato estas la 15-a de februaro 2015, por ke ni ekspoziciu la mesaĝojn ekde la 24-a de februaro. Kun antaŭdankoj, (s-ino) OSIOKA Taeko
EO+FR : Mesaĝo al la virinaj organizoj de Hiroŝimo okaze de la Internacia Virina Tago 2009 / Message aux organisations féminines d'Hiroshima à l'occasion de la Journée Internationale de la Femme 2009
Henri Masson1477 visitsEstimataj pacdefendantinoj, Vi prave substrekis ke la granda deziro de virinoj estas protekti kaj flegi la vivon de la infanoj. Tio estas efektive tre forta sento, kiu, feliĉe, ekzistas ie ajn en la mondo, sen distingo de haŭtkoloro, raso, etno, nacieco. Tamen, estas utile memori ke, tra la historio, registaroj instigis virinojn al nasko de laŭeble plej multaj infanoj por ke ili mem povu siavice fari el ili estontajn militistojn aŭ "kanon-buĉaĵon" (en la franca : "chair à canons", t.e. laŭ… (read more)
La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo
Henri Masson1994 visits(Raporto de Taeko OSIOKA) La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo ricevis sume 271 solidarecajn mesaĝojn el 69 landoj el la tuta mondo. Dum unu semajno antaŭ la tago oni havis ĉe urba Centro de Virina Edukado ekspozicion de la mesaĝoj, kaj la 8an en la kunveno de la Virina Tago ĉe urba Kultura Centro saman ekspozicion. En malfermo de la kunveno de la Virina Tago, antaŭ 200 virinaj aktivuloj el 20 organizojn s-ino Taeko OSIOKA raportis pri la internac… (read more)
(EO) Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2010
Henri Masson1 comment1712 visitsPri la Internacia Virina Tago en Hiroŝimo 2009, vidu : https://www.test.ipernity.com/blog/32119/archive/2009/1/21 https://www.test.ipernity.com/blog/32119/archive/2009/1/27
(EO) Internacia Virina Tago, Hiroŝimo, 2010
Henri Masson982 visitsMesaĝo al la Plenuma Komitato por Internacia Virina Tago 2010, kaj Municipo Hiroŝima
(EO) Internacia virina Tago, Hiroŝimo 2011 — Unu memortago, sed laboro por tuta jaro
Henri Masson866 visits1La Internacia Virina Tago havigas maloftan okazon por, i.a., starigi bilancon pri eventoj kaj agadoj de la pasinta jaro, ĝisdatigi esplorojn pri la historio de virinaj luktoj, fiksi novajn celojn, plani agadojn por la sekvanta jaro kaj por pli fora estonteco... Tamen, tro ofte, internacinivele, la lingva obstaklo malfaciligas aŭ eĉ malebligas rektan interŝanĝon de informoj kaj spertoj, kunordigon por tutmonda agado serve al socia progreso. Populara franca lingvistino, Henriette Walter, d… (read more)
(EO) — Mesaĝo al Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2012
Henri Masson1004 visitsMesaĝo de Henri Masson, Francio : La japana popolo estas unu el la plej konsciaj pri la fortoj kaj danĝeroj ligitaj al la naturo — seismoj, cunamoj kaj meteologiaj fenomenoj. Kvankam ĝi estas inter la plej evoluintaj pri scienco kaj teknologio , ĝi estas la sola popolo en la mondo, kiu pro homa malsaĝo kaj frenez o suferis 1- kaj pro atombombardoj 2- kaj pro nuklea katastrofo. Ĝi estas la dua, post la ukraina, kiu suferis pro akcidenta detruo de atomcentralo.
(EO) — La longa marŝado de la virinoj
Henri Masson1089 visits1Mesaĝo al la Hiroŝima Esperanto-Centro okaze de la Internacia Virina Tago 2013 Vidu la anoncon : (EO) — Alvoko okaze de la Internacia Virina Tago 2013
(EO) — Alvoko de Hiroŝima Esperanto-Centro por la Internacia Virina Tago 2016
Henri Masson1537 visits1Alvoko de Hiroŝima Esperanto-Centro por la Internacia Virina Tago 2016 Transdonita de OSIOKA Taeko, Hiroŝima Esperanto-Centro La limdato por sendo de subtenaj kaj kuraĝigaj mesaĝoj en Esperanto estas la 10-a de februaro 2016, ĉar ekspozicio de la mesaĝoj kun japanlingva traduko okazos ekde la 16a de februaro. Plua diskonigo estos bonvena por kontribui al la sukceso de la IVT 2016 en kiu partoprenas 22 organizoj plejparte virinaj. Historia skizo de la Internacia Virina Tago de Hiroŝimo (ekde la jaro 2001).