(Raporto de Taeko OSIOKA)
La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo ricevis sume 271 solidarecajn mesaĝojn el 69 landoj el la tuta mondo.
Dum unu semajno antaŭ la tago oni havis ĉe urba Centro de Virina Edukado ekspozicion de la mesaĝoj, kaj la 8an en la kunveno de la Virina Tago ĉe urba Kultura Centro saman ekspozicion.
En malfermo de la kunveno de la Virina Tago, antaŭ 200 virinaj aktivuloj el 20 organizojn s-ino Taeko OSIOKA raportis pri la internacia interŝanĝo de la mesaĝoj per Esperanto, voĉlegis mesaĝojn el Tel-Avivo, Vladivostoko, Santa Fe, ktp.
Pri la evento du gravaj ĵurnaloj informis, aparte menciis pri la mesaĝoj : interŝanĝitaj per Esperanto. Iuj el la aktivulinoj aplaŭdis -as laboron de ni Esperantistoj.
Jen, danke al vi karaj:
Azio : Barato 2/ Ĉinio 6/ Israelo 4/ Irano 1/ Koreio 4/ Nepalo 2/ Pakistano 2/ Taĝikio 1/ Uzbekio 1/ Vjetnamio 2.
Afriko : Benino 1/ Konga Respubliko 2/ Malio 1/ Madagaskaro 1/ Niĝerio 1/ Sudafriko 1/ Tanzanio 2/ Togolando 1.
Oceanio : Aŭstralio 3/ Novzelando 1.
Latinameriko : Argentino 1/ Brazilo 10/ Ĉilio 1/ Ekvadoro 1/ Gvatemalo 2/ Kolombio 1/ Kostariko 1/ Kubo 3/ Meksiko 2/ Paragvajo 1/ Salvadoro 1/ Urugvajo 1/ Venezuelo 1.
Nordameriko : Usono 5/ Kanado 3.
Eŭropo : Albanio 2/ Armenio 2/ Aŭstrio 3/ Belgio 17/ Britio 3/ Bulgario 5/ Ĉeĥio 4/ Danio 1/ Estonio 2/ Finnlando 4/ Francio 62/ Germanio 14/ Grekio 1/ Hispanio 6/ Hungario 10/ Irlando 1/ Islando 2/ Italio 15/ Kroatio 1/ Latvio 1/ Litovio 1/ Luksemburgio 1/ Malto 1/ Nederlando 5/ Norvegio 1/ Pollando 6/ Portugalio 1/ Rumanio 2/ Rusio 7/ Serbio 3/ Slovenio 2/ Svedio 5/ Svisio 4/ Ukrainio 3.
Sign-in to write a comment.