Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2013, Hiroŝimo


Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2013 Hiroŝimo, konsistas el 23 organizoj kaj la municipo Hiroŝimo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 3-a de marto, 2013, por la Internacia Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per per aldono de saĝoj kaj fortoj, kaj por antaŭenpuŝi konstruon de la socio kun komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hiroŝimo organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

Post publikigo de la “Listo pri Egaleco inter Viro kaj Virino” de la Monda Ekonomia Forumo, en oktobro 2012, ni denove pripensis pri nuna situacio de la japanaj virinoj. Laŭ vidpunkto pri ŝanco de dungiĝo, salajro, edukiteco, sano, vivkondiĉo, partopreno en politiko, entute la japanaj virinoj lokiĝas en 101a pozicio en la listo!

Longe daŭras malprospera ekonomio aldone al la katastrofo kaj de naturo kaj de la atomcentralo, kiu aparte atakas gejunulojn kaj virinojn.

“Ni pripensu pri feliĉo de la virinoj” estas la ĉefa temo de la Tago, 2013, kaj ni lernas pri hodiaŭa situacio de virinaj vivo, malriĉeco, kaj ties influo al kresko de infanoj, en Hiroŝimo, kaj en Japanio. Ni konsiliĝos pri niaj taskoj, kaj antaŭen puŝos komunan partoprenon de geviroj en la socio.

Bonvolu informi nin pri situacio de virinaj vivo kaj laboro ĉirkaŭ vi, ni petas. Vian mesaĝon ni ekspozicios en tri kunvenejoj de la urbo.

S-ino YOSIDA Mariko

Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2013, Hiroŝimo

La
Hiroŝima municipo

Kun virinaj organizoj:
  1. Arko de Hiroŝimo
  2. Konsilio Yui-porto
  3. Kina karavano
  4. Novjapana virina asocio
  5. Ligo de vartistoj
  6. Hiroŝima Esperanto-Centro
  7. Ligo de medicinaj sindikatoj
  8. Sindikato de emeritoj
  9. Instruista laborsindikato
  10. Ligo de solaj patrino k infano(urba)
  11. Laborsindikato de municipaj oficistoj
  12. Laborsindikato de urbaj oficistoj
  13. Ligo de patrinoj de la urbo
  14. Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo
  15. Ligo de virinaj asocioj WENET (Reto de Virinaj Grupoj )
  16. Ligo de Komercistoj
  17. Virina demokrata klubo
  18. YWCA (Young Men's Christian Association = Kristana Asocio de Junaj Viroj)
  19. Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio
  20. Ligo de Patrinoj de la gubernio
  21. Koruso Paĉe (laŭ prononco de la itala nomo de "paco" : "pace")
  22. Sekcio de komuna partopreno de geviroj de la Hiroŝima municipo
  23. Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.

Limdato kaj aliaj:

ĝis la 10-an de februaro 2013.

Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.

Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando.

Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka @ mua.biglobe.ne.jp (forigu la blankajn spacojn ambaŭflanke de "@")

Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio