La Internacia Virina Tago havigas maloftan okazon por, i.a., starigi bilancon pri eventoj kaj agadoj de la pasinta jaro, ĝisdatigi esplorojn pri la historio de virinaj luktoj, fiksi novajn celojn, plani agadojn por la sekvanta jaro kaj por pli fora estonteco... Tamen, tro ofte, internacinivele, la lingva obstaklo malfaciligas aŭ eĉ malebligas rektan interŝanĝon de informoj kaj spertoj, kunordigon por tutmonda agado serve al socia progreso.
Populara franca lingvistino, Henriette Walter, diris ke “lingvo, tio estas maniero vidi la mondon“. Pro la kreskanta premo de la angla, la homaro pli kaj pli vidas la mondon tra tiu ne neŭtrala lingva filtrilo. Ĉar la principo pri neŭtrala, justa, egaliga lingvo naskiĝis en la koro kaj la cerbo de infano, Ludoviko Lazaro Zamenhof, kies patrino, Rosalia, edukis lin en spirito de paco kaj justico inter la homoj kaj la nacioj, kaj ĉar lia edzino Klara forte subtenis lin en la konkretigo de lia projekto, estas tute logike uzi tiun lingvon por kuraci la homaron, kiun blindigas absurdaj kondutoj, kutimoj, tradicioj, vivreguloj, leĝoj, antaŭjuĝoj, pro kiuj suferis kaj plue suferas ne nur virinoj, sed la tuta homaro. Feliĉo ne povas regi tutmonde se suferas grava parto el la homaro.
Ŝanco de Esperanto en la rolo de internacia lingvo estas en tio, ke ĝi ĉiam ricevis fortan virinan subtenon. Helen Keller, usona blinda kaj surda socia reformistino, diris "Mi konsideras Esperanton kiel grandan esperigon de miaj samsortanoj. La unua kaj la plej bona helpo al blindaj kaj surdaj homoj povas veni nur el niaj propraj vicoj, kaj ju pli ni kunagas trans ĉiujn landlimojn, des pli granda estos ankaŭ la helpo. Por supernacia interkompreniĝo oni bezonas supernacian lingvon por eviti maloportunecon de tradukoj. Inter la blinduloj, la rondo de esperantistoj konstante pligrandiĝas."
Bela simbolo estas en tio ke Bertha von Suttner, Nobelpacpremiitino 1905, finredaktis sian libron ”Die Waffen nieder!” (For la armiloj !) en 1887, ĝuste la jaron de publikigo de la unua lernolibro de Esperanto, kiun ŝi aprobis : "En ĉiam kreskanta internaciismo, kiu ligos la popolojn de la mondo al la paca kuniĝo, mi opinias, ke la lingvo Esperanto estas la plej grava organo. Enkonduko de tiu ĉi lingvo kiel deviga lernobjekto en ĉiuj lernejoj estas la plej proksima celo, al kiu oni devas strebi."
Kazimiera Bujwid, edzino de la fama pola bakteriologo Odo Bujwid, pioniro por la virinaj rajtoj, ankaŭ helpis lin en lia poresperanta aktivado; la filino de D-ro Zamenhof, Lydia Zamenhof, kiu pereis kun sia fratino Sofia en la nazia ekstermejo de Treblinka, instruis la lingvon tra Eŭropo; Clara Barton, fondintino de la usona Ruĝa Kruco, lernis la lingvon. Ankaŭ la franca aviadistino Marie Marvingt, kiu restis fidela al la ideo ĝis la lastaj jaroj de sia vivo. Kreskas nun iniciatoj por uzado de Esperanto por agadoj, kiuj koncernas virinojn kaj sekve la tutan homaron. La ĉiujara alvoko el Hiroŝimo pri la Internacia Virina Tago estas bona ekzemplo pri tio. La freŝdata fondo de Konga Esperanta Virina Asocio en D.R. Kongo montras ke malfermiĝas novaj perspektivoj. Nenombreblaj estas virinaj iniciatoj por instruado de Esperanto serve al socia progreso. Pliaj nomoj aperas en dokumento “Portretoj de senlandlimaj virinoj“1
Ekzistas ebleco uzi jam ekzistantan materialon, precipe nun, en la interreta erao. Ekzemple, en la franca lingvo, ekzistas tre informriĉa retejo pri la virina tago “journeedelafemme.com“2. Supozeble tio ekzistas pli malpli en multaj lingvoj. Eblas ne nur kontribui al pliriĉigo de tiuj retejoj propralingve, sed ankaŭ krei pliajn en la Internacia Lingvo, traduki de Esperanto al naciaj lingvoj, de naciaj lingvoj al Esperanto, uzi Esperanton kiel pontlingvon; krei, aktualigi, kompletigi artikolojn por la Esperanto-versio de Wikipedia3 kaj por WikiTrans, ktp.
Henri MASSON
Kunaŭtoro de "L'homme qui a défié Babel" (La homo kiu defiis Babelon)4
Sign-in to write a comment.