Karaj gesamideanoj en la mondo,
La 7an, marto, ni havis kunvenon de la Internacia Virina Tago en Hiroŝimo 2010 kune kun 150 aktivulinoj.
Akceptitaj mesaĝoj, portotaj al la Kunveno de Reekzameno de Ne-disvastiĝo de Nuklearmiloj, Novjorko, Usono en majo estas 344 el 67 landoj.
En la kunveno en Hiroŝima la partoprenantoj havis presitan la mesaĝaron.
Ekspozicio de la mesaĝoj okazis ĉe Placo por la Urbana Interŝanĝo unu semajnon, kaj ĉe Virina Eduka Halo de Hirosima unu semajnon antaŭ la Virina Tago. Kaj pli ol 1000 civitanoj venis al ĝi. Ĉe la kunveno, s-ino Abe Kyoko, prez. de la plenuma komitato, esprimis dankon al esp-istoj, kiuj sendis la mesaĝojn al ni virinoj de Hiroŝimo.
Sekve kvin reprezentantoj el la komitato raportis siajn agadojn por paco.
Ankaŭ OSIOKA Taeko raportis ke multaj esperantistoj kunlaboris kun ni, ne nur doni solidarecajn mesaĝojn, sed disvastigis la alvokon el Hiroŝimo tradukinte en sian lingvon, per radiodissendo, ĵurnale k.t.p.
En Slovenio kaj Svisio, esperantistoj bele organizis ekspozicion pri Hiroŝimo-Nagasako! Do, partoprenantoj vere admiris kaj sentis ke multaj esperantistoj plene laboras por paco.
Atombombita virino, s-ino Ikeda, prelegis pri sia sperto sub atombombado, alvokis kune lukti por nuligo de nuklearmiloj sur la tero.
Post la kunveno ni manifestaciis kantante, tenante florojn,
vokante pacon sur strato al Paca Parko.
Ni certe portos viajn mesaĝojn al la Kunveno de reekzameno de NPT en Novjorko en majo.
Ni kore dankas vin ĉiujn!
----------------------------------------------------
344 mesaĝoj el 67 landoj kaj teritorioj por la Virina Tago 2010
Azio 42 : Barato 1 / Ĉinio 10 + 4 / Irano 2 / Israelo 3 / Kazaĥio 2 / Koreio 9 / Nepalo 3 / Pakistano 3 / Uzbekio 1 / Vjetnamio 4.
Afriko 14 : Alĝerio 1/ Benino 1/ Burkinio 1/ Kongo DR 6 / Malio 1 / Senegalo 1 / Tanzanio 1/ Togolando 2.
Oceanio 7 : Aŭstralio 6 / Nov-Zelando 1.
Sudameriko 34 : Argentino 5 / Brazilo 19 / Ĉilio 1 / Ekvadoro 1 / Honduro 1 / Kolombio 1 / Kostariko 1 / Kubo 2 / Meksikio 2 / Venezuelo 1.
Nordameriko 11 : Kanado 4 / Usono 7.
Eŭropo 236 : Albanio 2 / Armenio 1 / Estonio 1 / Aŭstrio 4 / Belgio 10 / Britio 3 / Bulgario 6 / Ĉeĥio 7 / Danio 1 / Finnlando 9 / Francio 80 / Germanio 15 / Grekio 3 / Hispanio 7 / Hungario 10 / Irlando 2 / Islando 3 / Italio 19 / Kroatio 2 / Latvio 1 / Litovio 1 / Luksemburgio 2 / Malto 1 / Nederlando 7 / Pollando 6 / Portugalio 1 / Rumanio 2 / Rusio 7 / Serbio 4 / Slovenio 4 / Slovakio 1 / Svedio 8 / Svislando 4 / Ukrainio 2.
OSIOKA Taeko, Hiroŝima Esperanto-Centro
osioka @ mua.biglobe.ne.jp
osioka @ mail.goo.ne.jp
Pri la fotoj, eblas pligrandigi ilin per klako.
Se oni volas en pli granda formato, tiam oni iru al la originalo en la Galerio. Oni klaku sur la elektitan foton kaj poste sur la lupeon kiu aperas super ĝi : "rigardi ĉiujn grandecojn". Tio ebligas vidi ĉiujn eblajn formatojn. La plej granda estas la originala, kiun vi povas elŝuti.
Sign-in to write a comment.