Internacia Virina Tago 2017 en Hiroŝimo

Mesaĝo deTaeko OSIOKA el Hiroŝima. pri la Internacia Virina Tago 2017.
Bonvolu vaste diskonigi ĉar la baldaŭa malapero de Ipernity ne pravigas enretigon sur mia blogo.
Tio estas iniciato kiu komenciĝis en 2001 :
www.ipernity.com/blog/32119/654951
---

Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.

Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 21 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2017 Hirosima
sendas al vi mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj
geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publika ejo de la urbo Hirosima.
Limdato estas la 15-a de februaro 2017, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj
ek de la 25-a de februaro.

Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko

Foto pri la ekspozicio de mesaĝoj en Esperanto kun aldonita japanlingva traduko en 2013 por la Internacia Vurina Tago en Hiroŝimo.
--------------------------------------------------------------------------------------

Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2017, Hiroŝima

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2017 Hiroŝimo, konsistas el 21 organizoj kaj la municipo Hiroŝimo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi. En la 5-a de marto, 2017, por la Internacia Virina Tago de UN, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.
Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hiroŝimo organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.
La mondo pli ol ĝis nun rekte frontas kontraŭ terorismo kaj ĉeno de venĝo. En multaj landoj tre skuiĝas kaj politiko kaj ekonomio.
Oni komunikas suferon kaj malĝojon de malfortaj homoj en nuna situacio. Ĝuste nun dezirata estas la socio, en kiu ĉiuj povas vivi egalrajte.
La ĉefa temo de la Internacia Virina Tago 1917 Hiroŝimo estas “Mi vivas en Hiroŝimo, en Japanio, en la mondo.” En la kunveno de la Tago ni aprezos la filmon “Urbo de vespera kalmo, Lando de ĉerizfloro.” Kaj kiel urbano de atombombita Hiroŝimo pripensos elektadon kaj agadon al konstruo de vere paca mondo, por ke ne ripetu militan hororon plu en la mondo.
Ĉiu en ĉiutaga vivo en sia loko pripensu kaj komuniku pri paco.
Ni el Hiroŝimo elkore alvokas al vi ĉiuj en la mondo solvon de konflikto ne per milita povo.

Bonvole donu al ni vian mesaĝon por 2017,

1) Kio estas grava por paco laŭ via opinio ? (en 5 linioj)
2) Se vi sendos vian portreton, ni prezentos kun via mesaĝo.

Vian mesaĝon ni ekspozicios ĉe la Virina Centro de municipo Hiroŝimo.

S-ino MATUMURA Aiko

Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2016, Hiroŝimo
La municipo Hiroŝimo

Kun virinaj organizoj:
Arko de Hiroŝimo/ Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de vartistoj/ Hiroŝima Esperanto-Centro/ Sindikato de emeritoj/ Ligo de medicinaj sindikatoj/ Instruista laborsindikato/ Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo/ Ligo de virinaj asocioj WENET/ Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio/ Ligo de Patrinoj de la gubernio/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hiroŝimo/Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.

Limdato kaj aliaj: la 15-a, februaro 2017.
Maksimume en kvin linioj. Bonvolu kunmeti vian portreton. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko(urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka[ĉe]mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hiroshima, 734-0041 Japanio