Ni havos kunvenon por la Internacia Virina Tago la 8-an, marto, 2011 kun la temo "Paco kaj Virinaj vivoj".
Ni aŭskultos prelegon, kantojn, kaj spektos filmon, interŝanĝos pri niaj agadoj porpacaj. Krome ni ekspozicios mesaĝojn porpacajn kaj fotojn de virinaj vivoj ĉe publika ekspoziciejo kaj kunvenejo de la Virina Tago.
Historio de la Virina Tago originis en 1907 okaze de manifestacio de virinoj en Novjorko, Usono, postuli panon kaj egalrajton. Virinoj dezirante pli bonan vivon kaj postenon disvastigis agadon por Paco, Egaleco, Disvolviĝo kaj Evoluo. En paco realiĝos plibonaj postenoj de virinoj.
La historio de Internacia Virina Tago samas al historio de virinoj de Hiroŝimo, kiuj agadas neniigi nuklearmilojn.
La urboestro de Hiroŝimo en 2010 apelis "Perspektivon 2020" cele al neniigo de nuklearmiloj ĝis 2020, kaj ni el Hiroŝimo luktas por ĝi levi ondojn de internaciaj voĉoj realigi nuligon de nuklearmiloj sur la tero.
Ni petas vin doni al ni vian mesaĝon porpacan, kaj informon pri eventoj aŭ agadoj porpacaj en via lando, regiono, municipo aŭ de vi mem. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publika ekspoziciejo kaj en la kunveno de la Virina Tago.
S-ino NOBUMASA Ĉieko, Prez. de la plenuma komitato
Plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2011, Hiroŝimo
Municipo Hiroŝimo
Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:
Arko de Hiroŝimo / Ligo de WE-palaco / Kina karavano / Novjapana Virina asocio / Tutlanda ligo de vartistoj / Hiroŝima Esperanto-Centro / Ligo de medicinaj sindikatoj / Emerita sindikatoj / Instruista laborsindikato / Ligo de solaj patrino k infano (urba) / Laborsindikato de municipaj oficistoj / Laborsindikato de urbaj oficistoj / Ligo de patrinoj /
Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo / Ligo de virinaj asocio WENET / Ligo de komercistoj / Virina demokrata klubo/ YWCA / Hiroŝima Eduka-Centro por Virinoj.
Limdato kaj aliaj: ĝis la 20a, feb. 2011. Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni. Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando. Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hiroŝima, 734-0041 Japanio
---
Sugestoj HM : Por ne fali en rutinon kaj banalecon, por atingi laŭeble plej grandan efikecon, por ke niaj mesaĝoj estu stimulaj, estus bone se, el ĉiuj landoj, mesaĝoj enhavus portretojn de virinoj, kiuj aktivis por virina emancipado. Estus eĉ ankoraŭ pli bone se tiuj mesaĝoj povus konsistigi bazan materialon por enmeti en Vikipedion sen tro da modifoj. Tiel, tiu ĉi Internacia Tago de la Virinoj 2011 estus utila kaj profitodona ne nur por Hiroŝimaj virinoj, sed ankaŭ por Esperanto mem, por Vikipedio, por ĉiuj virinoj de la mondo kaj finfine por la tuta homaro. Ekzemple, konataj estas la nomoj de Louise Michel, Simone de Beauvoir, Nelly Roussel en Francio, Eva Moberg en Svedio, Vilma Hugonnai en Hungario, Kazimiera Bujwid en Pollando (edzino de fama bakteriologo Odo Bujwid, ambaŭ esperantistoj), Mukhtaran Mai (Bibi) en Pakistano, Waris Dirie en Somalio (nun vivanta en Aŭstrio), ktp. Eblas ankaŭ aldoni Nobelpremiitinojn kiel Ŝirin Ebadi en Irano, Wangari Muta Maathai (Kenio) Aung San Suu Kyi en Mjanmao (Birmo), Bertha von Suttner en Aŭstrio. Ekzistas artikoloj pri ili en Vikipedio, sed mankas ankoraŭ multaj nomoj.
Informoj pri parto el ili estas troveblaj ankaŭ en Wikitrans, sed nepre necesa estas reviziado kaj korektado. Gvidantoj de kluboj kaj kursoj povas instigi siajn anojn al redaktado de mesaĝoj.
Estas dezirinde ke partoprenu en tiu agado ankaŭ porpacaj organizoj kiel la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco de Samarkando, la Pacoazo Neve Shalom/Wahat al-Salam en Israelo, kaj laŭeble plej multe da aliaj. Se vi havas kontaktojn kun tiaj organizaĵoj, ne hezitu transsendi la proponon al ili, kaj eventuale proponi al ili Esperantotradukon de mesaĝo sendota al Hiroŝimo.
Ni povas doni apartan reliefon al tiu Internacia Virina Tago 2011.
Ni ne forgesu, ke la urbo Hiroŝimo estas forte simbola en la tuta mondo.
Bonvolu vidi antaŭajn raportojn :
Hiroŝimo 2010 : Internacia Virina Tago
La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo
Sign-in to write a comment.