Alvoko por la Internacia Virina Tago 2014


Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hiroŝimo, Japanio.

Ni Hiroŝima Esperanto-Centro, kiel unu el 23 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2014 Hiroŝima sendas al vi mesaĝon.

Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj geamikoj, viaj asocioj.

Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hiroŝimo, kaj prezentos en la kunveno de la Tago.

Limdato estas la 10-a de februaro 2014, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj ekde la 20-a de februaro.

Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko



Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2014, Hiroŝimo

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2014 Hiroŝimo, konsistanta el 23 organizoj kaj la municipo Hiroŝimo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.

En la 2-a de marto, 2014, por la Internacia Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.

Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hiroŝimo organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio.

Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.

Pasis tri jaroj ekde la katastrofo de la unua atomcentralo de Fukuŝimo administrata de Tokia Elektropova Kompanio (TEPCO).

En kia situacio la infanoj en Fukuŝimo vivas post la katastrofo...?” estas la ĉefa temo de la Tago 2014, kaj ni pripensas pri nutraĵo kaj estonteco por la infanoj.


La registaro diris ke “La malpurigo pro radioaktivaj substancoj ellasitaj de la akcidento de atomcentralo kaŭzis la plej seriozajn kaj malbonajn problemojn el ĉiuj malpurigoj de la medio”. Kaj ankoraŭ nun la infanoj en Fukuŝimo ne povas ludi libere eksterdome.

Ili vivas kun timo pri kio estas tuŝebla, manĝebla, kaj eĉ spirebla…. Kaj pli granda timo estas interna alradiado.

Ni respondecas certigi riĉan kaj sekuran estontecon por la infanoj. Okaze de la Virina Tago ni pripensas kiel agadi por estonteco de niaj infanoj.

Bonvolu doni vian opinion, kian estontecon ni transdonu al la infanoj, ni petas. Vian mesaĝon ni ekspozicios en du kunvenejoj de la urbo.

S-ino YOSIDA Mariko

Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2014, Hiroŝimo


La hiroŝima municipo

kun virinaj organizoj:

  1. Arko de Hiroŝimo
  2. Konsilio Yui-porto
  3. Kina karavano
  4. Novjapana virina asocio
  5. Ligo de vartistoj
  6. Hiroŝima Esperanto-Centro
  7. Ligo de medicinaj sindikatoj
  8. Sindikato de emeritoj
  9. Instruista laborsindikato
  10. Ligo de solaj patrino k infano(urba)
  11. Laborsindikato de municipaj oficistoj
  12. Laborsindikato de urbaj oficistoj
  13. Ligo de patrinoj de la urbo
  14. Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo
  15. Ligo de virinaj asocioj WENET /
  16. Ligo de Komercistoj
  17. Virina demokrata klubo
  18. YWCA
  19. Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio
  20. Ligo de Patrinoj de la gubernio
  21. Koruso Paĉe/
  22. Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hiroŝimo
  23. Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.


Limdato kaj aliaj: la 10-a, februaro 2014.
Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko(urbonomo), lando.
Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio


Versions linguistiques / Lingvaj versioj :