Post la atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako, aperis mallongdaŭra iluzio laŭ kiu militoj ne plu Killing Hope estos eblaj en la mondo. Tamen, multegaj militoj okazis depost aŭgusto 1945, kaj la lando, kiu plej multe kulpas pri ili estis precize tiu, kiu faligis du atombombojn sur Japanion. Tion konfirmas, inter alie, libro de William Blum pri “Murdo de la Espero : La usona armeo kaj la intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito“(1) kaj anglalingva longega Kronologio pri militaj intervenoj de Usono.

Registaroj de tiu sama lando ne hezitis krei aŭ subteni monstrajn reĝimojn por tiel ricevi helpon de ili en diversaj konfliktoj kaj eviti rektan implikiĝon, ekz. Irako kontraŭ Iranon. Ili ne hezitis, samcele, ekspluati jam ekzistantan malamon inter popoloj aŭ krei ĝin per manipulado de la publika opinio fare de siaj sekretaj servoj. Usono rikoltas fruktojn de tiu taktiko, kiu konsistis subteni totalismajn reĝimojn aŭ fanatikulojn, ekzemple, Saddam Hussein kaj la talibanojn. Kaj poste, ĝi vokis aliancanojn al militista helpo por faligi la monstrojn, kiujn ĝi mem kreis, por solvi problemojn pri kiuj ĝi rekte respondecis. Kiu semas terorismon per tiaj metodoj, tiu responde ricevas terorismon. Nuklea armilaro ne povas liberigi la homaron je militminacoj kaj terorismo sed, male, konduki ĝin al nuklea terorismo.

Granda problemo kuŝas en troa fido de popoloj al siaj regantoj. Nakazawa Keizi tre bone montris, Nudpieda Gen en sia parte membiografia mangao "Nudpieda Gen"(2), ke tro granda parto el la japana popolo blinde kaj plene fidis je la imperiestra politiko, sed tro malmulte da japanoj ekkonsciis, ke ili estis viktimoj de grandega krima trompo. La kuraĝo de la japana popolo estas evidenta, sed la reĝimo misuzis tiun kuraĝon propraprofite. Tro malmultaj estis la oficiroj, en armeoj de Japanio kaj de la tuta mondo, kiuj havis la ekzemplodonan kuraĝon de la usona generalo Smedley Butler.

Tro malmultaj havis ankaŭ tiel profundan konscion, kiel la tre kuraĝa patro de Gen, tiel, kiel ĝin priskribis Nakazawa Keizi : “La japanoj faras HORORAĴOJN en la nomo de la milito. Mi hontas esti japano... La milit-gviduloj ― tiuj KAPULOJ de Japanio ― disvastigas tian ideon, ke japanoj estus SUPERAJ, ke koreoj kaj ĉinoj estus stultaj kaj senutilaj... Ili instruas, ke la homoj de aliaj landoj estas senindaj diabloj... Ili volas kredigi, ke Japanio venkos, ĉar la malamikoj estas senfortaj“ (p. 73) “La lernejoj, ĵurnaloj, radioelsendoj, polico, korpusoj... ĉiuj estas sub la regado de la militaj diktatoroj. Ili instruas al vi mensogojn. Sed vi ne trompiĝu... Kiam la militistaro akiras la politikan potencon, la mondo eniras NIGRAN hororon.“ (p. 74) “Riproĉindaj estas tiuj, kiuj komencis la militon, sed ankaŭ ĉiuj civitanoj, kiuj VOLONTE kunlaboras, en ĉi tiaj rigoraj tagoj.“ (p. 168) “Mi demandas min ĉu la milito devas meti ĉiujn en eĉ pli malbonajn tagojn por ke ili vekiĝu... Ili turnu sian koleron al tiuj, kiuj komencis la militon.“(p. 169)

Tiuj paroloj plue validas en multaj landoj. Tro multaj popoloj estas ankoraŭ nun viktimoj de sama trompado, eĉ se ne tiel ekstrema. Pravis la patro de Gen : "La SOLA barilo kontraŭ la FRENEZA milito estas la amikeco kun la koreoj kaj ĉinoj" (p. 74). Sed, nun, la mondo multe ŝanĝiĝis. Ne plu temas nur pri afero inter japanoj, koreoj kaj ĉinoj, sed inter ĉiuj popoloj de la mondo senescepte, inkluzive usonanoj. Ĉar la lingva barilo estas grandega obstaklo, Esperanto-uzantoj disponigas al ĉiuj popoloj efikan, egalrajtigan, nehegemonian lingvan rimedon de interkompreniĝo.

La abolo de la nukleaj armiloj devas esti decida etapo en la pritraktado de pliaj urĝe solvendaj problemoj ― klimato, malsato, malsano, akvomanko, bona uzado de energio kaj resursoj, alfabetigo kaj edukado... Armeoj ne solvos ilin, escepte se ili estos uzataj sen armiloj, nur por konstruaj taskoj, por savi vivojn, sukuri viktimojn de katastrofoj sen konsidero al landlimoj, sed neniam plu por mortigi, detrui, ruinigi, ŝirmi koruptitajn reĝimojn, subpremi ribelojn kontraŭ maljusta totalisma socia ordo.

Ne povas ekzisti pli vera kaj pli glora VENKO ol tio por la tuta homaro, kaj ĝi estos ebla nur kun amasa partopreno de la virinoj el la tuta mondo.

Henri Masson

1. Killing Hope : U.S. Military and CIA Interventions Since World War II. William Blu. Monroe : Common Courage Press. 2003.

2. Nudpieda Gen. Nakazawa Keizi. Tokio : Rondo Gen. Esperanto-traduko en 1982. Japane : Hadashi non Gen. 1972.