Milokula Kato's most read articles
-
Io rezultita de libera elekto
- 3 311 visitsAnkoraŭ hieraŭ mi konfesis mian neklerecon kaj nekleriĝeblecon. Kaj jen hodiaŭ venis al mi penso: Io rezultita de libera elekto naskas nek rajton, nek devon. Ekzemploj el la vivo. a. Sinjoro X estas samseksemulo. Li decidis havi rilatojn kun viroj. Tiu decido povas havigi al s-ro X nenian ajn apartan rajton, ekz. nomiĝi "familio" rajtanta adopti infanon. b. Sinjoro Y lernis la internacian lingvon de d-ro Zamenhof. Tiu decido ne povas devigi s-ron Y agi en certa maniero atendata de…
-
Naciismo
- 2 996 visitsĈi tiu vorto sonas plejparte malaprobe. En okcidenteŭropa vivscenejo oni kunligas ĝin kun la fumantaj tuboj de la amasmurdejoj kaj skuas admone la fingron: jen kien forgvidas la naciismo. Tamen unue oni atentu ke la vorto nacio signifas malsamon en diversaj lingvoj kaj kulturpolitikaj kontekstoj. Por okcidenteŭropanoj nacio estas la ŝtato . Por pli orientaj popoloj nacio estas gento . Ekzemplo: en Francujo diversdevenaj pra loĝantoj estas taksataj (ne ĉiam libervole) anoj de la…
-
LERNU LA MAVAN LINGVON!
- 2 619 visitsJorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo. Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo. Danke al Camacho ni havas vortojn luno , ĉielo , nokto , vespero kaj blanka . Sen Camacho ni devus diri malsuno , maltero , maltago , malmateno kaj malnigra , ĉar la bjalystokbulonja pionira lingv…
-
Forta voko
- 2 568 visitsLa ideoj ŝajne elĉerpiĝis. La movadon katenligis la fruvintra frosto. Ekstaru por dece festi la tagon de la Saknta Ludoviko, patrono de la kielvifartistoj.
-
LA MONDO PAROLAS ANGLE
- 2 510 visitsJen artikolo por tiuj, kiuj emas plendi pri la troo da angla kaj ĝia populareco en la mondo: www.voanews.com/learningenglish/home/world/The-World-Speaks-English-for-Science-Business-and-Culture.html La subaj komentoj (el kiu nur unu estas atentiga) estas atestoj de la "desuba" disvastiĝo de la angla. Proponu samtiom da necesaĵoj, utilaĵoj kaj amuzaĵoj en iu ajn alia lingvo, ĝi tuj atingos la popularecon de la angla.
-
La sankta urbo revizitita...
- 2 429 visitsĈiu veturado tien estas grava okazaĵo en mia vivo. Jerusalemo estas tute aparta urbo, komparebla kun neniu alia. Unuflanke, ĝi estas orienta malpura, malfacile trairebla kaj traveturebla brua urbaĉo. Aliflanke estas la trono de la Eternulo, kaj Lia gloro senteblas ĉie ĉirkaŭe.
-
Tutmonda orgasmo
- 2 388 visitsĜi jam lacigas. Baldaŭ la veziko de la ĝojego kreviĝos, ĉar la malamo al ĉio usona ĉirkaŭvolvos ankaŭ la novelektitulon. Oni seniluziiĝos kaj diros: ni atendis de li tiom multan, tamen jen... Eĉ liaj penoj detrui sian landon restos nerimarkitaj deekstere, ĉar ili estos nesufiĉaj por tiuj kiuj Usonon malamas. We contend that for a nation to try to tax itself into prosperity is like a man standing in a bucket and trying to lift himself up by the handle. Winston Churchill (K…
-
(Kial) mi ne voĉdonos favore al Esperanto-Partio (E-D-E)
- 2 314 visitsKiel multaj jam scias, ke E-D-E estas elektebla por Eŭropa parlamento. La celaro de la partio sonas bone, kvankam nesufiĉe forte por politika partio. Mi kontaktis la organizintojn de la partio kun demando, kion ili opinias pri la eventuala aliĝo de Turkujo al EU. Unu el la estraranoj respondis, ke "iomete favore". Do punktofino. Mi voĉdonos favore al alia partio.
-
KOMPARE KUN ARKOPAFADO...
- 2 235 visitsNajbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto de la pakaĵoj klare videblas, ke la ilaro estas sufiĉe altkosta. Tia estas lia hobio. Mi ne scias en kiu klubo li membras, tamen konjektas ke ĝi enspezas per la membroj kiel mia najbaro, kiuj kotizas kaj eble pagas por aliaj kromservoj.…
-
La provokema Kato scivolas...
- 2 091 visitsMi loĝas en la lando X kiu eble eĉ membras en EU, sed eble ne membras. Mi estas la ĉefgentano de mia lando. Laŭmetie mi estas gazeteldonisto. Mia gazeto nomiĝas Libereco . Sub la titolo de la gazeto videblas malgranda portreto de la iama landestro. Kaj sube legeblas unu el liaj famaj diroj: "X-lando apartenu al la X-gento". Kiel nomiĝas mia lando? Kia ĝi estas? Kia estas mi?
-
Sendanĝera Lingvo (aŭ tute nePIVe : Bulŝito)
- 2 071 visitsMi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio. Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne? Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?…
-
Nova UK en Vietnamo
- 1 960 visitsIstván Ertl privatmesaĝe rimarkigis, ke la venontjara kunflugo de la verdsektanoj (alivorte Universala Kongreso) okazos en Vietnamo. Ĉu hazarde, aldonis li, kelkaj sinsekvaj UK-oj okazas en memdifinite komunismaj landoj. Antaŭ kelke da tempo mi reagus verŝajne same malaprobe. Nun mi opinias ke tiaj kunflugoj okazu prefere en tiaspecaj landoj, por ne polui la liberan mondon. Do ek al Kubao (Kubo?), Vietnamo (Vietnamio?), kamaradoj!
-
Nova PIV... elŝuteblas
- 1 930 visitsJes, ankaŭ mi komence ne kredis, tamen... Do iu skanis la tuton... Aŭ eĉ rabakiris la porpresejan dosieron kaj jen dishavigas. Jes ja, la aŭtora rajto kaj tiel plu. Ĉu regata de anarkiistoj SAT procesos? Legu plu: bit.ly/9dj78g
-
Morgaŭ
- 1 927 visitsMorgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.
-
(Kun)verku plu !
- 1 898 visitsBovolu daŭrigi la rakonteton. Ni kunverku ope por iomete forskui la someran dormon de Ipernity. Jam elirante el la veturilo M_son rimarkis vizaĝon de viro en la fenestro. La tria fenestro ekde la ponto, en la tria etaĝo. Ekstere pluvetis, tamen li lasis la jakon deŝultre pendi sur la aŭtomobilseĝo. Kiam poste oni estos demandinta lin, kial li pensis agi tiel, li respondos per necerta mangesto. Li iris trans la griza korteto al la malantaŭa domenirejo. Lia nazo, senerare distinganta ĉi…
-
TRO ELSPEZIGA BLOGADO
- 1 883 visits25-jaraĝa samurbano mia decidis blogi pri la urba vivo. Li havigis al si retan angulon, kiun nomis per iomete dialekta formo de la vorto signifanta "loĝanto de nia urbo". Poste li subite konsciiĝis ke en la lando, kie ĉio ajn estas malpermesita, oni petu permeson uzi tiun URL-on. Do li alskribis la urbestraron. Oni respondis al li malpermese, dirante ke neniu rajtas uzi la urbonomon por siaj propraj celoj. Kun la malpermeso estis kunmetita fakturo je preskaŭ 2 mil eŭroj. Fakte en Germanujo…
-
Respondo
- 1 881 visitsMi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto. Tamen li ne estas idioto. Li havas "malsaman vidpunkton". El lia "vidpunkto" videblas neniu vero. Ĉio blanka nigras, kaj ĉio ruĝa... helas, lumas kaj adorindas. Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo. La ĝisĉielan montegon da kadavroj li ne vidas el sia "vidpunkto". Per argumentoj tio ne respondeblas. Nur per provoko. Kaj denove: Ambaŭ scipovis doni merititan respondon al la ruĝpuguloj.
-
ĉies intereso
- 1 814 visitsJapana samideano demandas, kial la verbo toleri ne ĉiam taŭgas por esprimi la sencon de el-teni. www.ipernity.com/blog/29598/152521 Li plendas pri la vortuzaj preferoj de la eŭropaj esperantistoj. Do vere el-teni estas traduko de la germana aushalten kaj de la rusa выдержать (vyderĵatj) kaj la angla hold out . Ĉu oni ne uzu ĝin nur pro tio, ke iuj ne komprenas ĝian logikon? Do ni trovu aliajn vortojn anstataŭ eldoni kaj aldoni, ĉar ili havas preskaŭ nenioman kunligon kun la verbo…
-
La centjara naskiĝdatreveno de Ronald Reagan
- 1 770 visitsDomaĝe ke nur okaze de la jubileo oni rememoris lin. La homo ne forgeseblas. Liajn meritojn oni disdonis al la ĉiaspecaj senmerituloj kiel Helmut Kohl kaj Miĥajil Gorbaĉov. Tamen la mondo ŝanĝiĝis nur ĉar Ronald Reagan volis tion. Usono kapablas naski grandajn homojn kiel li, ne nur Dhimmy Carteron kaj Obamenulon. (Ĉi-lastan Usono tamen ne naskis ;-) )
-
Latina Lingvo (Kiu lernis kaj scipovas ĝin?)
- 1 734 visitsLydia, dic, per omnis te deos oro, Sybarin cur properes amando perdere, cur apricum oderit campum patiens pulveris atque solis cur neque militaris inter aequales equitet, Gallica nec lupatis temperet ora frenis?
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter