Bovolu daŭrigi la rakonteton. Ni kunverku ope por iomete forskui la someran dormon de Ipernity.



Jam elirante el la veturilo M_son rimarkis vizaĝon de viro en la fenestro. La tria fenestro ekde la ponto, en la tria etaĝo.

Ekstere pluvetis, tamen li lasis la jakon deŝultre pendi sur la aŭtomobilseĝo. Kiam poste oni estos demandinta lin, kial li pensis agi tiel, li respondos per necerta mangesto.

Li iris trans la griza korteto al la malantaŭa domenirejo. Lia nazo, senerare distinganta ĉiujn odorojn de la homa medio: la odorojn de farboj, ŝvito, malvarma tabako, malriĉeco, ĉiaj ajn odoriloj aĉeteblaj, morto, urino kaj katoj ĉi foje staris antaŭ enigmo. En la ŝtuparo ŝvebis odoro tute stranga, nepriskribebla, tamen de ie konata.

En la tria etaĝo li alproksimiĝis al la vidalvida pordo. Tie loĝis maljunulino. La ŝlosiltruon ĉirkaŭis senhelpaj skrapaĵoj. Sur la tapiŝeto ankoraŭ legeblis "Bonvenon!"

M_son sonis ĉe la maljunulino.

Post longa pantoflumado alporda la seruro grincis. Paro da maljunaj okuloj aperis trans la pordoĉeno.

- Telegramon por vi, M_son transŝovis slipon al la virino.

- De kiu? tuse eldiris la maljunulino.

- Legu senvoĉe, susuris M_son.

La pordo malfermiĝis. La loĝantino tuj turnis la dorson kaj tiel alparolis M_sonon:

- Multaj provis antaŭ vi sen ioma ajn sukceso. Nun estas vi. Ĝis kiam vi restos?

M_son kuntiris la brovojn.

- Ĝis la morgaŭa vespero. Mi tuj pagu al vi.

- Mi ne volas pafadon ĉe mi. Se vi trapafos la spegulon ĉe la enirejo, de kie mi havigos al mi novan?

-Mi ne diris mi pafu, sed mi pagu.

-Vi ĉiuj promesas pagi kaj ne pafi, kaj poste oni forportas vin en plasta sako.