Ĉiu veturado tien estas grava okazaĵo en mia vivo. Jerusalemo estas tute aparta urbo, komparebla kun neniu alia. Unuflanke, ĝi estas orienta malpura, malfacile trairebla kaj traveturebla brua urbaĉo. Aliflanke estas la trono de la Eternulo, kaj Lia gloro senteblas ĉie ĉirkaŭe.