Mi estas ĉi-momente leganta fotokopie reproduktitan paĝon el Schwäbischer Schulanzeiger (1936). Temas pri la malpermeso al la membroj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio membri en iu ajn planlingva unuiĝo aŭ asocio.

Kaj tio estas ĝenerale prezentata kiel malpermeso de Esperanto mem fare de la nazioj. Iomete fortorde, ĉu ne?

Mi proponas enrigardi jenan falteton de la afero: ekzistis ja certopo da esperantistoj, kiuj membris en la Partio, ĉar se ne, kial do la malpermeso?

__________________________________
La teksto jenas: Nacisocialisma Instruista Unuiĝo, Regiono Svabio

Temo: Aparteno al planlingvaj unuiĝoj ĉiaspecaj. Ĉar la kreado de internacia mikslingvo kontraŭas la bazojn de la nacisocialismo kaj finfine servas interesojn de superŝtataj potencoj, la reprezentanto de la Gvidanto malpermesas al ĉiuj partianojn kaj membroj de ĉirkaŭpartiaj organizoj aparteni al la planlingvaj unuiĝoj ĉiaspecaj.

La supra malpermeso koncernas unuavice la sekvajn: Germana Esperanta Unuiĝo, Nova Germana Esperanta Movado kaj Germana Unuiĝo por Ido.