Jorge Camacho— homo konate afabla, mildkora, modesta kaj humila— servas al la uzantaro de Esperanto kun imitinda sinoferemo.

Li ne nur protektas nin kontraŭ ĉiaj insidoj de la ĉieĉeesta Civito, sed ankaŭ havigas al ni verajn gemojn, kiujn li elfosas promenante en Litomiŝla tombejo.

Danke al Camacho ni havas vortojn luno, ĉielo, nokto, vespero kaj blanka. Sen Camacho ni devus diri malsuno, maltero, maltago, malmateno kaj malnigra, ĉar la bjalystokbulonja pionira lingvo estis rakita kaj taŭga nur por diri "saluton, kara amiko!".

El sia olimpa hermitejo, for de ĉiaj tentoj de singlorigo Camacho sendas al ni altvalorajn donacojn tiom necesajn por iĝi kulturoplenaj kaj modernaj.

Antaŭ apenaŭa deko da jaroj Camacho glosis unun el siaj geniaj rakontoj per la vorto diĝitala.

Poste la olimpano tamen ŝanĝis la opinion kaj nun arde advokatas la vorton bita, ekzemple bita librobita bildo. Tute malfavore al la nun uzata vorto cifereca, kiu estas praaĉa kaj malmoderna.

Eble laŭ lia intenco la internacia lingvo senĉese evoluu por resti moderna ĉiutage kaj ne aspekti oldulece.

Tamen la olimpano ne klarigis, kial la beta-versia vorto devis esti diĝitala sed ne digitala, same kial la novaprobinda vorto estu bita kaj ne bajta.

La E-Angla vortaro de M.Butler havas ja la vorton bito, kvankam tute alisignife: bitt, mooring-pin on ship.

La sama malmoderne aveca vortaro "esperantigas" aliloke la vorton pitch kiel ... piĉo!

Tio pensigas min pri jeno: eble ankaŭ Camacho devenigas la vorton bita de la franca samsonaĵo?

Eble oni demandu la opinion de la kuŝanta en Litomiŝla tombejo Karolo Piĉ? Aŭ la olimpano mem alkonsilu, kio tamen preferindas: bita piĉo (t.e. digital pitch) aŭ piĉa bito?