Ĉi tiu vorto sonas plejparte malaprobe. En okcidenteŭropa vivscenejo oni kunligas ĝin kun la fumantaj tuboj de la amasmurdejoj kaj skuas admone la fingron: jen kien forgvidas la naciismo.

Tamen unue oni atentu ke la vorto nacio signifas malsamon en diversaj lingvoj kaj kulturpolitikaj kontekstoj. Por okcidenteŭropanoj nacio estas la ŝtato. Por pli orientaj popoloj nacio estas gento.

Ekzemplo: en Francujo diversdevenaj praloĝantoj estas taksataj (ne ĉiam libervole) anoj de la franca nacio. (Atentu: ne temas pri la enmigrintoj!)

En Aŭstra-Hungara imperio loĝis diversaj nacioj, t.e.gentoj: kroatoj, ĉeĥoj, judoj, ukrainanoj k.a. La "nacio" nomata aŭstro-hungaroj simple ne ekzistis, des malpli povis aparteni al ĝi iu slovako aŭ sloveno.

Se la nocio mem de la nacio tiom nebulas, kiel eblas sendifine kaj sendistinge kondamni ĉion nomeblan naciismo? Ĉu la klopodo de lingve kaj kulture sub- kaj dispremata gento vivi memstare estas riproĉinda?

Mi firme opinias, ke same kiel homo posedas certajn instinktojn protektantajn lian vivon kontraŭ ia ajn danĝero, la gentoj ankaŭ havas internajn kaj eble eĉ senkonsciajn fortojn por protekti sin kontraŭ la malapero aŭ malaperigo.

Balai ĉion en la saman sakon estus malsaĝe, ĉu ne?