Najbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto de la pakaĵoj klare videblas, ke la ilaro estas sufiĉe altkosta. Tia estas lia hobio.

Mi ne scias en kiu klubo li membras, tamen konjektas ke ĝi enspezas per la membroj kiel mia najbaro, kiuj kotizas kaj eble pagas por aliaj kromservoj.

Nun komparu lian ŝatokupan arkopafadon kun la ĉirkaŭa esperantisteco. Kiom da "-istoj" havas pafikapablan "arkon"? Kiom da ili entute "pafas" dum la klubaj kunvenoj? Ĉu la sport-ŝatantoj iras al la klubo por ĉirkaŭsidiĝi kaj trinki limonadon?

Kio plu seriozas: io ajn ĝenerale nomata hobio (arkopafado, piedpilko, korpekzercado) aŭ la kutima verdaferemo? Ĉu Eo entute meritas la nomon de "hobieto"?