25-jaraĝa samurbano mia decidis blogi pri la urba vivo. Li havigis al si retan angulon, kiun nomis per iomete dialekta formo de la vorto signifanta "loĝanto de nia urbo".
Poste li subite konsciiĝis ke en la lando, kie ĉio ajn estas malpermesita, oni petu permeson uzi tiun URL-on. Do li alskribis la urbestraron.
Oni respondis al li malpermese, dirante ke neniu rajtas uzi la urbonomon por siaj propraj celoj. Kun la malpermeso estis kunmetita fakturo je preskaŭ 2 mil eŭroj.
Fakte en Germanujo oni alskribu neniun instancon, ĉar la demokratio ĉi tie estas varo, kontraŭ kiu oni postulas pagon. Vi alskribas oficistojn pagatajn el via poŝo, per via impostomono. Tamen ĉiu instanco havas juriston, same salajre pagatan, ankaŭ el via poŝo. Do lia respondo estas "fakula interveno", kiu postulas honorarion.
Feliĉe por la 25-jarulo, la urbestro aŭdis pri la afero kaj intervenis. Do la blogonto ne devos pagi du mil eŭrojn pro sia demando. La monon pagos la urbo mem. Al sia propra salajrata juristo.
Do preterpase vi kulpigas ankaŭ Usonon. Mi ankoraŭ ne konas unu personon, ĉu naskiĝintan tie, ĉu enmigrintan tien, kiu sincere kaj kap-sur-ŝultre kredus kaj deklarus ke Usono estas mallibera aŭ eĉ sklaviga lando.
Germanujo (ne Okcidento ĝenerale) estas tia, kia mi montras ŝin pro la troa obeemo kaj cedemo de la popolo, ĝia senpripensa submetiĝo al ĉiu ajn idiotaĵo venanta iomete desupre.
La Vajmara republiko, la Tria regno kaj la Orientgermana ŝtato estas sinsekvaj atestoj pri mia diro.
Sign-in to write a comment.