Mi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto. Tamen li ne estas idioto. Li havas "malsaman vidpunkton". El lia "vidpunkto" videblas neniu vero. Ĉio blanka nigras, kaj ĉio ruĝa... helas, lumas kaj adorindas.

Por li mi estas bagatela kritikaĉanto de komunismo. La ĝisĉielan montegon da kadavroj li ne vidas el sia "vidpunkto".

Per argumentoj tio ne respondeblas. Nur per provoko.

Kaj denove:

Ambaŭ scipovis doni merititan respondon al la ruĝpuguloj.