Ĝi jam lacigas. Baldaŭ la veziko de la ĝojego kreviĝos, ĉar la malamo al ĉio usona ĉirkaŭvolvos ankaŭ la novelektitulon. Oni seniluziiĝos kaj diros: ni atendis de li tiom multan, tamen jen...

Eĉ liaj penoj detrui sian landon restos nerimarkitaj deekstere, ĉar ili estos nesufiĉaj por tiuj kiuj Usonon malamas.

We contend that for a nation to try to tax itself into prosperity is like a man standing in a bucket and trying to lift himself up by the handle.

Winston Churchill

(Kaduka traduko: Niaopinie nacio kiu penas impostomelkante atingi prosperon similas al ulo staranta en sitelo kaj penanta levi sin per la tenilo).



P.S. Al tiuj, kiuj juĝas superaĵe, al tiuj, por kiu lia haŭtkoloro signifas pli multon ol simple haŭtkoloro mi diru: en Usono sendube troveblas multaj nigrahaŭtuloj pli taŭgaj al la posteno kaj senaj de la aĉaj ecoj de la nova heroo.