Japana samideano demandas, kial la verbo toleri ne ĉiam taŭgas por esprimi la sencon de el-teni.
www.ipernity.com/blog/29598/152521
Li plendas pri la vortuzaj preferoj de la eŭropaj esperantistoj.
Do vere el-teni estas traduko de la germana aushalten kaj de la rusa выдержать (vyderĵatj) kaj la angla hold out. Ĉu oni ne uzu ĝin nur pro tio, ke iuj ne komprenas ĝian logikon?
Do ni trovu aliajn vortojn anstataŭ eldoni kaj aldoni, ĉar ili havas preskaŭ nenioman kunligon kun la verbo doni ?
Kia estu Esperanto por plaĉi al anoj de ĉiu lingvo ? Ekzemple la francoj uzu "demandi" anstataŭ "peti", "meti kvestionon" anstataŭ "demandi" kaj "peti" anstataŭ "furzi" ? Ĉu la azianoj liberu uzi ion ajn en la senco de io ajn alia ?
Al K.G. : dankon pro pensigo. Oni ne forgesu, ke Eon oni kreis ĝuste por internacia komunikado.
Ekz. mi mem ofte diras "helpu al mi", kvankam devus diri "helpu min". Mia lingvo estas hindeŭropa (mezvoje inter la antikva greka kaj la prapersa), tamen membras en t.n. "balkana lingvounio" kun malsimilaj inter si aliaj lingvoj.
Ĝi ne elĉerpebas : ĉu Eo estas nur-eŭropa lingvo ?
Kion do se jes?
Aŭ kion do se ne?
Sign-in to write a comment.