Keyword: politiko
-
ARGO ... kaj tiel plu
Hodiaŭ iu samlandano diris al mi: ĉu vi scias ke oni premiis al la filmo ARGO ? mi: ne! Li: jes, ĝi estas premiita kaj pli malbona estas tio ke Michele Obama transdonis la premion al la reĝisoro de la filmo. Kioma da politikaĵo kaj politika manovrado. Oni faris mensogojn en la filmo ... mi: ĉu vere oni faris mensogojn? Li: hmmm ... fakte ne! sed mi hontas ke oni premiis tiun filmon! estas hontindaĵo al ni ... mi: jes! mi konsentas ke kiel ĉiuj Holivud aĵoj en la…
-
fajrego sub cindro
La rilatoj inter irano kaj respubliko de Azerbajĝano dum lastaj tagoj pli kaj pli malboniĝis. En irano de antaŭ monatoj oni lanĉis kampanion kontraŭ Azerbajĝana registaro kaj ĉiu semajnan demonstracion kontraŭ Azerbajĝana ambasadejo protestante okazigon de Eroŭ-vision kiu ĉi jare okazos en Bako ĉefurbo de Azerbajĝano. Reciproke antaŭ tagoj la azeroj en Bako faris demonstarcion kontraŭ irana ambasadejo kaj tiel pli ardiĝis la konfliktoj ... Irana registaro sin pravigas fari ĉion kontraŭ ĉiuj…
-
simpla studenta protesto!
tri fotoj por esti konvinkita ke la atako je la 29-a de novembro en Tehrano estis ne organizita evento! La policanoj vigle defendas la Britan ambasadejon kontraŭ la atakantoj! Ĉiuj atakantoj estis "studentoj"! Tiu persono ne estas "Komandanto" (de iu armea grupo) sed simpla studento! Espereble jam oni estos konvinkitaj. Tiel estu!
-
tago kiel hodiaŭ antaŭ 14 jaroj
La unuan fojon mi partoprenis en la elektado antaŭ 14 jaroj. Tio signifas ke 13 jarojn malgraŭ mia rajto, mi ne partoprenis ajnan balotadon kaj mian civitanan rajton mi uzis ĝuste antaŭ 14 jaroj. Poste montriĝis ke almenaŭ 16 miliono da irananoj kiel mi samon faris kaj voĉdonis intence unuan fojon .... La 23-a de majo 1997 * irana popolo montris sian profundan emon al ŝanĝado civilizacie kaj tre paceme: La plejmulto voĉdonis al s-ro Ĥatami kaj neis la kandidaton de la regantoj. Estis…
-
unio de malamikoj
Mezoriento maltrankvilas. Preskaŭ ĉiuj mezorientaj landoj travivas politikajn krizojn ĉu fortajn ĉu malfortajn. Sirio estas fenomeno: neniu volas siria diktatoro disfalu! Israelo, Irano, Usono, Turkio, Irako, Libanano kaj ... diversmaniere subtenas la sirian diktatoron por trapasi la krizon kaj eviti disfalon. Do, malamikaj (?) ŝtatoj fojfoje faras amikecan kompanion je la malprofito de la nacioj. Sirio estas brila ekzemplo ...
-
Lando de kredantoj, ĉu?
La ĉi-jara censo en Germanio ankaŭ enhavas demandojn pri aparteno al eklezioj kaj pri religiaj kredoj. Respondi per "nekredanto" aŭ "ateisto" tamen ne eblas. ...
-
kleptokratio
K iel nomi registaron kies baza rimedo estas ostaĝado, mensogadas, subtenas kaj subvencias krimulojn, organizas banditojn, ĉiam solidaras teroristojn, ribelas rekonitajn principojn, fajfas kaj mokas pri homaj rajtoj, baras ajnan eblon por aktivado de partioj, kontraŭas liberecon, malpermesas liberan merkaton, kontrolas frenezgrade siajn civitanoj kaj sentas en si mem ĉielan mision kaj perforte volas gvidi la popolon al la paradizo? Hodiaŭ mi hazarde trovis la ĝustan vorton konvenan al tiu p…
-
La Monarka Anarkia Fronto de la Hedonista Internacio
... estas satiro grupeto de malortodoksaj goŝistoj. Ĵus ili kaperis demonstraciojn de subtenantoj de la iama germana ministro de defendo - kaj ŝanĝis ilin al amuza karnevalaĵo ....
-
mezoriento en kiu ni loĝas
spektante la raportojn de la demonstracioj, oni devas skribi kaj meti subtitolojn ĉu rilatas pri Irano, Egiptio, Tunizio, Jemeno aŭ Libio por ke la spektantoj estu atentitaj pri kie temas! El blogero en la persa
-
politika tertremo en mezoriento
politika tertremo en mezoriento: la granda ludo jam komenciĝis ... https://www.test.ipernity.com/doc/23187/album/222771
-
intergeneracia diferenco
La jena foto montras parton de ĉiusemajnan okazintaĵon "vendred-preĝo", kiun la registaro okazigas tra la lando. La foto estas tre interesa: je la supra parto junuloj vestitaj en T-ĉemizoj de tri koloroj (de la irana flago) ĉiuj estas soldatoj kiujn devige oni portis al la ceremonio. Je la malsupra parto estas "profesiaj" preĝantoj. Oni sloganas (eble diras morto al Usono aŭ almenaŭ morto al Israelo!) ne gravas pri kio, kontraŭ kiu, tio kio gravas estas reago de la juna generacio kontraŭ la m…
-
Kie estas la Palestina Mandela?
Kiom bone priskribis George Bisharat en The Washington Post , levante la demandon: Kie estas la Palestina Mandela ? Estas interesaj kaj justaj proponoj por solvi la problemon en la regiono, sed ĉu ekzistas oreloj aŭskulti la proponojn? PS; Tra www.traduku.net eblas ankaŭ legi Esperantan tradukon sed ne en bona lingvaĵo :( tamen estas pli bona ol nenio! La persa traduko: ماندلای فلسطین کجاست؟
-
alproksimiĝas la datreveno de la verda movado de irano
Baldaŭ la verda movado en irano unujariĝos. Nekredeble ... La foto diras ĉion kion oni povus priskribi ... Mi havis revon kaj tiun mi akiros!
-
reago el israelo
venis al mi reago de Josef Shemer responde al mia noteto kaj la komentoj kiujn oni faris sub la noto. Mi aperigis la tutan respondon sen ajna ŝanĝo. --------------------------------------------------------------------------- Kara Reza, Ĉu vi bonvolos aperigi tion en via blogo? Indas ke viaj amikoj legu ankaŭ la sintenon de Israelano. Amike salutas, Josef Shemer Israelo ******************************************************************** Vortoj de…
-
Israelo - ĝis kiam senpuna?
kopiita de: " Le Mode Diplomatigue " Israelo - ĝis kiam senpuna ? de Alain GRESH Lundon, la 31-an de majo 2010 La atako, kiun la israela armeo faris dum la matena krepusko la 31-an de majo kontraŭ la ŝiparo transportanta internacian helpon al Gazo , kaŭzis dudekon da mortintoj. Tiu atako okazis en internaciaj akvoj. Ĝi vekis multnombrajn kondamnojn, inkluzive de eŭropaj landoj kaj de la franca registaro. Bernard Kouchner deklaris ke „nenio povas pravigi la u…
-
fihonoro al Israela registaro
Fihonoro al Israela registaro kiu murdis pacamajn simplajn homojn kiuj volis helpi al Gazaa popolo portante necesajn bezonaĵojn. Ĝis kiu gardo Israelo intencas freneziĝi kaj detruante ĉiujn moralojn la cetera mondo toleri ties fiaĵojn? ======== israela armeo atakis packaravanon sur la maro proksime de Gaza kaj israelanoj murdis multajn senarmilajn pacamajn homojn kiuj volis portante bezonaĵojn al Gaza popolo rompi la maljustan bojkotadon de la israelo kontraŭ tiu popolo
-
... ŝatus iu vekigi min de la koŝmaro ...
La persa BBC , antaŭ hieraŭ unuan fojon prezentis dokumentitan filmo n pri la atako de la Tehrana polico al la studenta dormejo de la Tehrana universitato je la 14a de junio 2009. La filmo estis tiom ĉagreniga kaj plenkruela ke mi ne sukcesis dormi ... . Kio okazas al ni? De kie venas tiom da krueleco kaj sovaĝeco? Ki... Ne, mi ne sukcesis trovi konvinkigajn respondojn al mi ... Ĉio komenciĝas de ni mem ... i(o)uj devas ŝanĝiĝi ... multon ni devas lerni ... multon ni devas studi, eble, eb…
-
11-a de februaro: Amo kaj Morto en Irano
Je la 11-a de februaro de 1979 disfalis Ŝaha reĝimo kaj aperis revolucia reĝimo islama. Jam pasis 31 jaroj kaj nur restas granda sopiro de forvaporitaj deziroj kaj revoj pri "egaleco, frateco kaj regado de bonuloj" kiujn revis la revoluciantoj ... MORGAŬ - La 11-a de februaro - la protesta movado kiu havas verdan koloron enpaŝos sian 8-an monaton. Ok monatoj jam pasis, dekoj da civitanoj estis murditaj, centoj vunditaj kaj miloj arestitaj. Okazis ne imageblaj fiagadoj sed oni ne sukcesis silent…
-
atestanto!
Irana proverbo: "Oni demandis de vulpo kiu estas via atestanto, respondis: mia vosto". Nun estas rakonto de irana kaj ĉina registaro. Laŭ la raporto ĉina ĵurnalo "La popolo" -organo de la ĉina komunista partio- aperigis artikolon en kiu oni komentas ke Usono planas kaj subtenas "anarkiojn kaj manifestaciojn" en irano. Pura diktatoreca kaj kontraŭ demokratia komunista registaro subtenas sian islaman version. Vere tiaj subtenoj nur povas allogi publikan abomenon de irananoj kontraŭ la ĉina…
-
verda silento
malŝaltis mian porteblan telefonon mi. ne plu respondas al mia telefono hodiaŭ mi. hodiaŭ estas "VERDA SILENTO" tra irano. Mi aliĝis al verda silento hodiaŭ ... ajna uzado de telefonoj hodiaŭ estas bojkotita de verduloj ...
-
Dankon, Ĉinio!
La 10-a de februaro alproksimiĝas kaj tiu estas nun koŝmaro al la registaro.La irana registaro ĵus atingis "donacojn" (memkompreneble kontraŭpage!) de "la frata kaj a mika lando" Ĉinio (ne miru en la politika mondo de ideologistoj, komunistoj kaj puraj i slamistoj eblas fariĝi gefratoj kaj geamikoj dum la komunistojn kaj purajn islamistojn oni "buĉas" en ambaŭ landoj reciproke!): Kontraŭtumultaj aŭtoj kiuj kapablas ĵeti varman kaj malvarman akvon, ploriga n gason, kemiajn flu…
-
memore al kaptitoj de "aŝura" tago ...
De antaŭ tri semajnoj la puĉista registaro kaptadis aron da civitanoj (almenaŭ 2000 homoj) kaj ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto. Kelkaj de la arestitoj iele estas konataj kaj proksimaj homoj de mi ... kvazaŭ mi mem estas kaptita kaj arestita ... oni intencas krei timegan etoson. kia vana agado ... oni timegas la 10-an de februaro kaj pro tio freneze, stulte kaj kruele faras ĉion por ke la popolo restu kaj sidu en siaj propraj hejmoj kaj ne aperu protestante sur la stratoj ... tamen, tamen l…
-
Berlino. Musoj fuĝas pro frido en konstruaĵon de la germana federacia parlamento
http://popularscienco.blogspot.de/2013/08/musoj-fugis-pro-frido-en-la-konstruajon.html DESINFEKTISTOJ PRO INVADO DE MUSOJ EN BATALO Musoj fuĝis pro frido en la konstruaĵon de la germana federacia parlamento Berlino. Por savi sin kontraŭ frido, glacio kaj neĝo musoj enpenetris la germanan federacian parlamentejon. La administrado komisiis laŭ Bild-Zeitung desinfektiston, por ke tiu batalu kontraŭ la ronĝuloj en parlamentejo, en kiu kunsidas la konstantaj parla…
-
Al kiu(j) eksplodas la bomboj?
Hodiaŭ matene eksplodis bombo en Tehrano kaj pro tiu mortis profesoro de Tehrana universitato kiu estis apoganto de Mir Hosejn Musavi . la registara amaskomunikiloj vaste informadis pri la afero (tre suspektinda reago). Neniu grupo (ĝis nun) akceptis la respondecon pri la eksplodo. Ĉu la eksplodo povas esti enkonduko por malebligi ceremonion de la 10-a de februaro (la nacia tago dum kiu la protestantoj intencas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la registaro)? Estonteco malkovros la ve…
-
historio kiu ripetiĝas ...
Dum 1978 (tima kiam tra la lando estis fortaj konfliktoj) iu ĵurnalisto (se mi ne erarus de la ĵurnalo " le figaro ") demandis de s-ro Mehdi Bazargan (la post revolucia ĉefministro): Kiu estas la gvidanto de la revolucio? S-ro Bazargan respondas: La altmoŝta Ŝaho . La ĵurnalisto pensas ke s-ro Bazargan ne bone komprenis la demandon kaj denove li ripetas sian demandon. S-ro Bazargan klarigas ke fakte la plej granda gvidanto de la revolucio kontraŭ la reĝa…
-
kurantaj okazintaĵoj en irano
1. laŭ la lastaj informoj nombro de la jam murditaj en la dimanĉo estas 37 personoj tra la lando. 2. Ekde la vespero de la dimanĉo aro da sociaj aktivuloj (studentoj, universitataj profesoroj, ĵurnalistoj, anoj de la virina egalrajta movado, aktivuloj pri la homaj rajtoj en irano, anoj de la sociaj organizaĵoj ktp) estas arestitaj. 3. Kelkaj (malmultaj) ajatollahoj -kiuj subtenas aŭ favoras al la protestanta movado- estas forte subpremataj kaj minacataj flanke de la registare dependataj premgr…
-
ĉu terorisma ondo komenciĝos en irano?
La bankrotita registaro ege bezonas radikalismon por ataki la protestantojn. De diversaj fontoj aperas informoj pri danĝera plano. La subperemema regantaro bezonegas novajn krizojn por regi plu. Tamen ĉu ili sukceson realigi siajn revojn? Mi dubas. Morgaŭa la registaro okazigos teatraĵon tra la lando por ŝajnigi ke la subtenas ilin kaj oni diras ke eble profitante tiun skandalan teatraĵon okazu kelkaj eksplodoj aŭ intencaj teroraĵoj ...
-
Tehrano en sango kaj pafado
Ekde la mateno okaze "aŝura" la protestantoj profitinte tiun religian ceremonion demonstradas tra la stratoj. Laŭ la informoj kelkaj jam estas mortigitaj, multaj vunditoj kaj batitaj. Pafado aŭskultiĝas de diversaj flankoj. Bruo, pafado, sango, krio ...
-
Forpasis ajatollaho Montazeri
Forpasis hodiaŭ ajatollaho Montazeri . Li estis posteulo de ajatollaho Ĥomejni sed li demisis pro multaj kialoj kaj ĉefo pro ekzekutado de la reĝima kontraŭuloj dum 1988. Pri li eblas kaj indas skribi multe sed mallonge mi diru ke laŭ mi li estis respektinda homo kiu kuraĝe sin recenzis kaj ĉiam defendis la rajton de la popolo antaŭ la registaro. Li estis animpatro de la verda movado en irano kaj la plej granda subtenanto de la movado. Respekton ...
-
Kaj "La strato" atingis min ...
Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban ( La strato ). La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon. Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalo…
-
Ĉinio: Unuaklasulino volas fariĝi "korupta oficisto" / China: Erstklässlerin will "korrupter Beamter" werden
popularscienco.blogspot.de/2013/08/cinio-unuaklasulino-volas-farigi.html Ĉinio: Unuaklasulino volas fariĝi "korupta oficisto" Tv-istoj demandis ĉinajn lernantojn, kion ili volas fariĝi iam: por ekzemplo fajrobrigadisto, pentristino aŭ aviadilisto. Knabino perpleksigas per precipa profesia deziro - la sesjarulino jam divenas, ke la kariero kiel oficisto povas esti prosperiga. En la sudĉina milionurbo Guangzhou tv-teamo la unuan de septembro viziti…
-
policstato en Tehrano, popola demonstrado, studenta tago!
Ekde la mateno policanoj ĉirkaŭis la Tehranan universitaton (hodiaŭ estas studenta tago en irano!). Malgraŭ tio la studentoj antaŭe anoncis ke ili komencos la ceremoniojn je la 16-a horo la ĉirkaŭaj stratoj de Tehrano plenplenas da civitanoj kiuj intencas aliĝi al la studentaro sed la polico faris firman zonon inter la popolo kaj la universitato. Al homgrupoj la policanoj pafas gasojn kaj aere timig-intence pafadas kuglojn. Pli kruele la policanoj batas virinojn. Ekde hi…
-
koŝmaro ...
Kia koŝmaro por tiuj kiuj kruele batas la homojn surstrate kaj en sia propra hejmo eĉ ilia bebo ...
-
Traktado ktp
Mi ŝatus iom skribi pri la traktado kiun oni faris pasintsemajne en la kadro de Irano kaj 5+1. La ĉefa evento estis traktado inter irano kaj usono. Mana Nejestani tre bone verkis pri la afero. Mi ŝatus scii kion oni komprenas de la verko mem sen klarigi la aferon.
-
Li meritas la pacan Nobel premion ...
Mehdi Karubi dum pasintaj monatoj faris grandajn servojn al la demokratiema movado en Irano. Demokratio en Irano influos al regiono kie oni suferegas ĝian mankon: "mezoriento". Karubi bravege kontraŭstaris la neobservantojn de la la homaj rajtoj en Irano. Li estas kuraĝa homo al kiu multaj viktimoj turniĝas pro lia apogo al viktimoj. Li estas tiu kuraĝa homo kiu malkovris atencadon en la prizonoj iranaj ... Fiere mi subtenas lian kandidatiĝon al la paca premio de Nobel. Ni bezonas k…
-
Verda Vendredo Por IRANO: Morgaŭ ...
La lastan vendredon de Ramadan monato en Irano, ekde antaŭ tridek jaroj oni okazigas demonstracion kontraŭ "okupintiĝo de Palestino " kaj la tagon la registaro nomas: Gods Tago Estas unua fojo ke la registaro elkore deziras la popolo ne partoprenu en la demonstracio, ĉar la protestantoj al la malbonaj okazintaĵoj dum la pasintaj tri monatoj jam decidis verdkostume aperi surstratoj de la urboj tra la lando. La registaro ne kapablas nuligi la demonstracion kaj nek ka…
-
Unu foto, milo da vortoj ...
Ekzistas fotoj kiuj milojn da vortoj enhavas en si mem. Unu el tiaj fotoj laŭ mi estas jena foto kiun oni fotis je la 23a de junio 2009 en Tehrano, tri tagojn post la mortigo de Neda. En la foto Mir Hosejn Musavi - la prezidenta kandidato - straras inter la popolo kiuj memore al Neda - kaj ceteraj mortigintoj- kaj proteste al la fraŭdo manifestaciis en Tehrano. Multajn aferojn oni povas studi de la foto kaj jen kelkajn mi mencias: 1- Ĉiuj estas junaj 2- Viroj kaj v…
-
La katastrofo estas pli granda ol antaŭaj supozoj
Kiam Mehdi Karubi iomete tuŝis la aferon pri la atencadoj en la prizonoj, la registaraj amaskomunikiloj bombardis lin minacante ke li mensogas kaj volas "malbonigi la brilantan vizaĝon de islama respubliko"(?). Ekde antaŭ du semajnoj irana socio emas malkovri tabuan temon pri kiu neniam oni publike diskutis kaj nun estas vaste diskutata: SEKSATENCADO en la prizonoj. La ŝtatuloj forte rezignas la akuzon kaj diras ke "la malamikoj" faras tiajn akuzojn dum pli kaj pli da atestantoj vik…
-
Ĉu seksatenco en iranaj prizonoj kaj arestejoj?
Mehdi Karubi skribinte leteron al Ali Akbar Haŝemi Rafanĝani (la prezidanto de la Konsilio de ekspertizistoj) malkovris tabuan aferon: Seksatenco kontraŭ la arestitoj. Nun la irana socio ŝokiĝinte atendas rezulton de tiu malkaŝigo. Dum la protestado kontraŭ la fraŭdita prezidentbalotado jam aperis multaj raportoj de la arestitoj ke en la arestejon kaj prizonoj la gardistoj seksatencadis kaj bedaŭrinde tiaj raportoj pli kaj pli iĝis, pro tio Mehdi Karubi publikigis sian leteron en kiu li avert…
-
12 jara infano mortigita dum la manifestacio
Ĵaŭde la 30a de julio omaĝe al Neda Aga Soltan , estis popola ceremonio en la Tehrana tombejo ĉe ŝia tombo kiun partoprenis miloj da civitanoj. La registaro eĉ ne toleris popolan cerenomion kaj la policanoj sovaĝe atakis la partoprenantojn kaj centoj da ili estis batitaj kaj kaptitaj. Alireza Tavassoli -12 jara knabo- kune kun sia patro ankaŭ estis partoprenita en la ceremonio. la polico intervenas kaj klopodas malebligi la ceremonion, dum la tumulto la malgranda Alireza perdas la pa…
-
Kanto por NEDA
Ŝi vekiĝis matene el la dormo kaj vidis sin en la spegulo / ŝi vidis homon, kiu similis al ŝi mem. صبح بلند شد از خواب و تو آینه خودشو دید که شده بود عینه Kvazaŭ kadavro, kiu delonge estis morta / ŝi ne ĝuis la vivon, nur vivaĉis.. یه جنازه که خیلی وقته مرده بود اون زندگی نکرد فقط زنده بود La televidilon ŝi ŝaltis kaj vidis / straton plenan de neimagebla amaso da popolo تلویزیون و روشن کرد و دید خیابون پر از مردم بعید Ĉiuj tiuj ĉi viroj, virinoj, junuloj, maljunuloj / eliĝis, ĉar jam…
-
Alia krimo ...
La novaĵo estis nekredebla: 28 jaran junulinon kies nomo estis Taraneh Musavi , oni arestis pro manifestacio je la 28a de junio kaj post 3 semajnj "iu" telefonis al ŝia familio kaj adresis iun hospitalon en apud Tehrana urbo Karaĝ kie ŝi estis litmalsnita pro "disŝiriĝo de vagino kaj anuso". La familio tuj turniĝas al la menciita hospitalo sed ne sukcesas trovi ŝin. La respondeculoj de la hospitalo jesis ke iu estis litmalsanita pro la menciita kialo sed ne je la menciita nomo kaj ke ili n…
-
malbonŝancoj kiujn ne pripensis la puĉistoj en irano
la puĉistoj fraŭdante la prezident-balotadon en irano ne pripensis jenajn problemojn: 1- spito de la popolo: Oni ne imagis tian insiston de la voĉdonantoj. Oni ne kapablis antaŭvidi la profundan furiozon de la popolo kiuj ŝajnis silentaj sed fakte estis fajro sub cindro. 2- senkapeco de la verda movado : la puĉistoj samtempe anoncante la (falsan)venkon de Ahmadineĵad arestis milojn da diversaj organizaĵoj soci-politikaj kaj parianoj por ĉesigi ajnan organizadon de protestado kaj mirinde…
-
Verda ondo ne trankviliĝas
La verda ondo ne trankviliĝas en irano. Ĝi daŭras kaj daŭras, ŝajnas ke ĝis ĝia celo -demokratio sen ajna perfikso kaj infikso- en irano oni ne plu trankviliĝos. Nombro de la jam mortigitoj ĉiu tage pli kaj pli altiĝas sed mi ne konsideras timon inter la popolo. Tiu ĉi popolo jam preterpasis timon ... Ŝajnas ke oni jam findecidis ... Verda ondo kunprenas kaj ĉirkaŭbrakas ĉiujn ...
-
konfeso
Mi konfesas* Mi konfesas ke: la floro estas bela Vivo estas plezura libereco estas rajto Mi konfesas ke fojfoje arde defendis demokration Mi konfesas ke mi rekonas la rajtojn de aliaj kaj arde defendas tion ... Mi konfesas ke homoj estas egalrajtaj kaj ĉies vivo estas respektinda. Mi konfesas ke mi konfesas. Pri la konfesado en irano ankaŭ bv legi jenan noton: https://www.test.ipernity.com/blog/23187/67178 * jam komenciĝis "konfesado"de la arestitaj civitanoj…
-
Dankon Nokia kaj Siemens ...
Dankon* pro tio ke vi helpis miaj gepetroj estu portitaj al malliberejon .. * Oni malkovris ke kompanioj Nokia kaj Simens vendis kontrolilojn al faŝista irana registaro por kontroli la telekomunikadon de ĉiuj porteblaj telefonoj tra irano ...
-
Por scio kaj progreso: de Reinhard Jellen / Pri povreco kaj socia maljusteco (3)
http://popularscienco.blogspot.de/2013/08/por-scio-kaj-progreso-reinhard-jellen.html Por scio kaj progreso de Reinhard Jellen Pri povreco kaj socia maljusteco (3) "Sed kun la diferenco rilate la distribuadon ekestas la klasdiferencoj. La socio dispartiĝas en privilegiitajn kaj malprivilegiitajn, ekspluatantajn kaj ekspluatatajn, regantajn kaj regatajn klasojn kaj la ŝtato, al kiu evoluiĝis plu la nature kreskintaj grupoj de samtribaj komunumoj, kome…
-
Alia mortigito en Irano far de puĉistoj
S ohrab Arabi, 19 jara lernanto kiun oni arestis dum manifestacio surstrate je la 20a de junio, hieraŭ la Tehrana prokuroro anoncis lian familion ke ili povas ricevi lian kadavron sen ajna priskribo. Soharb estis mortigita en EVIN prizono. Ekde la 20a de junio Sohrab estas la 2a publike konata mortigito pri kiu aperas informoj. Legu pri Neda Aga Solta la unua mortigito surstrate Novaĵfontoj: Perse kaj detale: http://news.gooya.com/politics/archives/2009/07/090678…
-
Via neanto estas mi
.. Viro stulta Malamiko via ne estas mi Via neanto estas mi ... ابلها مردا عدوی تو نیستم من انکار توام De Ahmad Ŝamlu
-
Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ...
Ĉu la puĉistoj kaj la kompanio jam venkis kaj ĉio estas laŭ ilia gusto? گمان مبر که به پایان رسید کار مغان هزار باده ناخورده در رگ تاک است Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito De karmemora irana poeto Feridun Moŝiri La civila verda movado en Irano jam emas naskiĝi De irana artisto Mana Neyestani
-
Aktualaj novaĵoj el Irano: La lastaj esperoj
- Daŭre ne eblas fari SMS-on. - la poŝtelefonoj malbone funkcias - Interreto preskaŭ estas tute filtrita - Ne eblas mesaĝumi pere de interretaj mesaĝiloj - La televido 24 hore sendas tute inversajn raportojn pri la okazintaĵoj - jam ĉiuj ne registardependaj ĵurnaloj estas silentaj kaj ne plu aperas krom unu tagĵurnalo kiu malgraŭ sia apero ne kuraĝas raporti aktualaĵojn sencenzure. - 8 iranaj oficistoj de la Brita ambasadejo estas arestitaj - Nun pli ol 30 ĵurnalistoj estas arestitaj - P…
-
mensogo
Mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, mensogo, menso…
-
Kial Britujo subite gajnis la rangon de la plej granda satano en Irano?
Ĝis antaŭ semajno Usono estis "la granda satano" en irano kaj hazarde Usono ektrovis konkuranton, jes Britio! Kial tiu "maljuna vulpo" okupis la 30 jaran lokon de Usono kaj nun estas la plej fi ŝtato je la okuloj de Irana regantaro? La kialon eble oni devas serĉi pri la pasintsemajna okazintaĵo en londono. Temas pri la blokado de 1 miliardo kaj 600 milionoj da eŭroj flanke de Britio kiu apartenas al iu influhavulo en Irano. Interesiĝantoj en la reto priserĉu, oni atingos interesajn informojn…
-
Ŝia nomo estis NEDA ...
http://en.wikipedia.org/wiki/Neda_(Iranian_protester) Ŝia nomo estis Neda Plene da vivo Havis revojn Estis Irananino Voĉdonis Sed ŝia voĉo estis rabita Sur la stratoj priserĉis la perditan balotilon Kaj hazarde kuglo estis ŝia respondo ... Multaj aliaj simile al Neda nun tra Irano serĉas siajn kvotoj da vivo en teritorio kies nomo estas Irano Ĉu la lasta rigardo de Neda al Irana ĉielo pli bonan tempon anoncas?…
-
Amasa arestado en Irano
Oni arestas ĉiujn sociajn aktivulojn: la estroj de diversaj partioj, ĵurnalistoj, aktivuloj de studenta movado, aktivuloj de la virina movado, aktivuloj de la laborista movado, sendependaj sociaj aktivistoj, memstaraj profesoroj de la universitatoj kaj ... La registaro supozas ke arestante tiajn homojn kapablos kontroli "la agitantojn". La registaro supozas ke "la malamikoj" tra tiuj personoj efektivigas siajn planojn en la lando kaj ke estas plano de la malamikoj ke la balotado estas riproĉa(!…
-
Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko
1- Vendredo la 18a de junio Ajatollaho Ĥamenei prelegis al la publiko kaj denove aprobis la balotadon minacante la protestantojn. Do,la lastaj esperoj por ajna ŝanĝo je la rezultoj malaperis. Li diris ke oni devas obei la leĝaron kaj se iu kandidato protestas sin turnu al "Dieto de la konstitucio"(DdK)kiu juste(!?)la balotadon observis. menciindas ke "DdK" konsistas el 5 juristoj kiujn prezentas la estro de jurpotenco al la parlamento kaj post la aprobo de la parlamento ili aniĝas al "DdK" kaj 5…
-
Aktualaj novaĵoj el Irano: 2
1- Ekde la 15a oni okazigas "silentan manifestacion" sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj tra la lando. Tiuj manifestacioj estas sen ajna slogano, oni silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar" (Allaho estas la plej granda). Oni povas konsideri la la registaro jam pli kaj pli perdas sin memfidon. Dum la pasintaj 30 jaroj (post la revolucio) neniam tiom da popoloj p…
-
Aktualaj novaĵoj el Irano: 1
1- Ekde la 10an de junio ne eblas sendi kaj ricevi SMSon tra la lando. 2- Tre malbone funkcias poŝtelefono tra la lando 3- Interreto paneas kaj tre malrapide eblas retumi. 4- Ne funkcias Yahoo-mesaĝilo (pli ol 90% de iranaj retuzantoj uzas tiun retmesaĝilon) 5- Nur eblas retmesaĝi sed ne ĉiam glate tiu servo funkcias. 6- Je la nokto de la 14a Irana polico "invadis" la studentaran loĝejon de Tehran Universitato kaj laŭ la fidindaj novaĵfontoj pli ol 7 studentoj estas…
-
Renverso en Irano
Hieraŭ okazis balotado en Irano. Granda plimulto partoprenis en la balotado sed preskaŭ la plej multo de la partoprenintoj estis trompitaj. Oni anoncas ke Ahmadineĵad gajnis la plimulton (ĝis nun pli ol 67 procenton) laŭ mi tio estas vera renverso kaj fraŭdo. Kiel mi antaŭe menciis la balotado estis teatraĵo. La sekreta polico kaj "la revolucia Armeo" forte intervenis la balotadon kaj kreis la rezulton laŭ la kordeziroj de Ajatollaho Ĥamenei - la gvidanto de la islama revolucio de irano…
-
La rajto ne voĉdoni
Miaj geamikoj kontaktas min kaj deziras ekscii mian opinion pri la baldaŭa prezidentelekta balotado. Oni ofte miras kial mi ne intencas partopreni. Mi vicigas miajn kialojn sed verŝajne ili ne sufiĉas ... Voĉdoni kaj ne voĉdoni estas rajto. Respektante la opinion de tiuj kiuj volas voĉdoni, nun mi deziras uzi mian rajton ne voĉdoni ĉar: Mi ne trovas mian deziratan kandidaton inter la jam aprobitaj .
-
Balotada rakonto
La rabistoj okupas vian hejmon. Kaptas vin kaj ĉiujn viajn familianojn. Blokas ĉiujn viajn posedaĵojn. Sklavigas vin kaj tiel kredigas al vi ke tiu estas via dia destino kaj ke ili je la dia flanko mision havas rilate vi. La rabistoj por montri sian sincerecon diras al vi ke vi havas "rajto"n elekti kiu regu vin. Ili inter si mem selektas kandidatojn kaj poste diras al vi: inter tiuj 4 kandidatoj vi mem "elektu" kiu estu la estro! Jes vi rajtas nun elekti vian es…
-
Hipokritulo Donis Taŭgan Lecionon Al La Alia Hipokritulo
Hieraŭ mi babilis telefone kun amiko, do CNN montris ĉion senvoĉe. Mi vidis la ranan vizaĝon de Ŝimon Peres en plena konsterniĝo. Kaj la meleagran vizaĝon de Erdoğan. Ĉi-lasta parolis, kvankam kion - mi eksciis nur ĉi-matene el www.nzz.ch/nachrichten/international/israel_peres__1.1832445.html kaj www.nzz.ch/nachrichten/international/eklat_am_wef_1.1829056.html Mi kontentas. Ambaŭ estas hipokrituloj. Do ambaŭ akuzu unu la alian pri la hipokriteco.
-
Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj
Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - " Knowledge Society Debates : A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009" Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj: - indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj)…
-
Makiavelismo
Makiavelismo De: Irana artisto Mana Neyestani La fonto de tiu ĉi verko: http://www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/11/post_109.html
-
Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!
Jen foto de Nord-koreaj soldatinoj kiujn "islamigis" irana tagĵurnalo! Oni intencas ĉiun en la mondo montri al ni laŭ la okuloj de "islamo"!
-
5 monata batalraporto de Irana flughavena polico
Irana flughavena polico raportis: Dum pasintaj 5 monatoj 128 personoj pro ne sufiĉa hiĝabo (sin kovrado laŭ la principoj de islamo) estis malpermesitaj flugi. 171151 personoj estis avertitaj pro siaj maldecaj vestoj. 6799 personoj skribe promesis al la polico obei la leĝon pri sin vestado laŭ la reguloj ... la novaĵfonto Jes nia vigla estimata polico en la flughavenoj de la lando ĉiu tage al pli ol 1187 pasaĝeroj avertas pri ilia sin vestado kaj kostumo por ke islamo ne endanĝer…
-
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio estas titolo de artikolo en la persa kiun plumis d-ro Behruz Bajat (Behrooz Bayat). La aŭtoro priskribas kaj vicigas logikojn kial estas malprofita lanĉi tiun teknologion en irano dum kun la sumo elspezita kaj elspozota al tiu teknologio kiajn grandajn kaj utilajn agadojn rilate la energio oni povus fari en irano ... La artikolo plaĉis al mi kaj kiel kontraŭulo de la disvastiĝo de nuklea energio mi rekomendas al la ĉiuj kiuj vizitas tiun ĉi paĝ…
-
Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.
-
La 8a de julio de 1999 ...
La 8a julio de 1999 frumatene sekura armeo de islama respubliko irana svarmis al la studenta dormejo de la Tehrana universitato kaj fortege batadis la studentaron pro tio ke ili pasintnokte protestis al la ĉesigo de la reformema tagĵurnalo "SALAM"(Saluton). Oni batis blinde forte ĉiujn kaj tiel komenciĝis ribelo studenta kontraŭ la registaro. Eĉ multaj opinias ke la sekreta sekura armeo intence faris tiun krizon por devojigi la reformemon kiu paceme jam levis profundajn emojn por bazaj reformoj…
-
Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!
Ekde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas! Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro , nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno! Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj…
-
internacia konkurso kiel kapti leporon!
Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon. Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas. Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon. Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon. Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego. La nigra ursego a…
-
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
Oni demandas de Usonano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "problemo"? Oni demandas de Afrikano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "manĝaĵo"? Oni demandas de Iranano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kio estas "opinio"?
-
Pri parlamenta (s)elektado en irano
Mi intencis ion plumi pri senhonora parlamenta (s)elektado okazinta antaŭ hieraŭ en irano sed mia samlandano Beĉjo ĝuste skribis tion kion mi intencis skribi!
-
Falsa festo en Irano
Hieraŭ subite oni reklamis ke tra la lando estas "festo"! La kialo estis tio ke laŭ la registaro "irana popolo" venkis en la nuklea energio kaj nun "la cetera mondo" rekonas nin kiel "nuklea superpotenco" kaj irano apartenas al "nuklea klubo". ... Tiaj voroj milfoje hieraŭ aŭdiĝis tra la amaskomunikado kiu monopole apartenas al la islama registaro de irano. Oni mensogas kaj mensogegas... Oni deklaras feston kiu estas sensenca, senbaza kaj nur por kovri la fakton, kaj br…
-
Scii kaj ne scii !
Pri la revolucio en irano multaj esprimis siajn opiniojn sed la plej interesa, ĝusta kaj aktuala estas de s-ro Ezzatollah Sahabi -membro de la revolucia konsilo- kiu diris: "Dum la revolucio Oni sciis kion ne deziras SED oni ne sciis kion deziras" ... Laŭ mi estas ora frazo pri "islama revolucio de irano" kaj oni ne povas tiom klare priskribi la aferon!
-
Okaze la revolucia datreveno!
J e la 11-a de februaro 1979 disfalis la reĝa reĝimo en irano kaj "islama revolucio" venkis. Nun post 29 jaroj oni ne plu "festas" kaj nur la registaro festas la datrevenon de tiu "venko". Mi trovis jenan poemon de fama irana satiristo Hadi Ĥorsandi(Khorsandi) kiu priskribas la farton de ni irananoj (la poemo estas ne tradukebla kaj mi pardonpetas al tiuj kiuj ne scipovas la persan sed bonvolu kompreni ke al mi ne estis evitebla preterpasi la poemon!): هادی خرسندی انقلابی کردم…
-
Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?
Dum lastaj semajnoj kelkaj legantoj de tiu ĉi retnoto al mi privatmesaĝis "kial vi ne forlasas vian landon dum vi suferas malagrablajn kondiĉojn ĉirkaŭ vi tie?" Fakte mi povis pli facile fuĝi de mia lando kaj "komforte" loĝi en iu alia mondparto, sed estis kaj daŭre restas kialoj, pro kiuj mi preferis ĝuste resti en mia gepatra lando. Laŭ mi, nuna situacio de irano similas al patrino kiun oni agrese seksatencis, ĉu indas forlasi la patrinon pro tiu ke malgraŭ ŝia deziro oni malĉastigis ŝ…
-
Kelkaj politikaj insultoj iranaj
En ideologiaj politiksistemoj la regantoj por malestimi siajn kontraŭantojn kreas strangajn lingvaĵojn kaj kompreneble ridindajn. Jen insultoj politikaj kiujn faras la regantoj kaj iliaj sekvantoj en irano kaj ilin oni ĉiu tage kiel insulto povas aŭdi/legi en la amaskomunikiloj ŝtatdepandaj iranaj: Liberala! Liberalulo! Sendolora bonhavulo! Intelektulo! Humila malamiko! Plumenmana dungito! Dungito! Perfidulo! Kontraŭulo de Islama Regno! Alipensanto! Ap…
-
Cenzurado kiun ni travivas
Al eksteruloj ne imageblas kian cenzuron oni travivas en irano. Mi klopodos iom priskribi la aferon espereble oni havu senteblan imagon pri la afero. Tiam kiam oni parolas pri la cenzuro ofte oni ekpensas pri politika cenzuro sed tiu fakte estas unu el la multaj en irano. Jen kategorioj de cenzuroj kiujn mi laŭ mia scio trovis en irano: 1- seksa cenzuro: ĉia specaj aferoj rilate la sekso ĝenerale estas cenzurita en irano. Tio signifas ke en televido, amaskomunikiloj neniel eblas, montri, di…