Ĵaŭde la 30a de julio omaĝe al Neda Aga Soltan, estis popola ceremonio en la Tehrana tombejo ĉe ŝia tombo kiun partoprenis miloj da civitanoj. La registaro eĉ ne toleris popolan cerenomion kaj la policanoj sovaĝe atakis la partoprenantojn kaj centoj da ili estis batitaj kaj kaptitaj.
Alireza Tavassoli -12 jara knabo- kune kun sia patro ankaŭ estis partoprenita en la ceremonio. la polico intervenas kaj klopodas malebligi la ceremonion, dum la tumulto la malgranda Alireza perdas la patron ... post tri taga serĉado la familio trovas lian kadavron ĉe la leĝa medicinejo de Tehrano.
Alireza estis mortigita pro la forta frapo al la kapo, la polico mortbatis lian malgrandan kapon. Li estas la unua -ĝis nun - konata infano kiu estis mortigita dum la manifestacioj pro la fraŭdo de la prezidentbalotado en irano.



Pliaj rilataj informoj en la persa: BBC , Verda ondo(موج سبز)