popularscienco.blogspot.de/2013/08/cinio-unuaklasulino-volas-farigi.html
Ĉinio: Unuaklasulino volas fariĝi "korupta oficisto"
Tv-istoj demandis ĉinajn lernantojn, kion ili volas fariĝi iam: por ekzemplo fajrobrigadisto, pentristino aŭ aviadilisto. Knabino perpleksigas per precipa profesia deziro - la sesjarulino jam divenas, ke la kariero kiel oficisto povas esti prosperiga.
En la sudĉina milionurbo Guangzhou tv-teamo la unuan de septembro vizitis lernejon kaj demandis je la unua lerneja tago malgrandajn ĉinajn novlernantojn pri la deziroj rilate al profesio. Bonkondute sidante ĉe tabloj, en blankaj ĉemizoj, kun nigrablankaj epoletoj la unuaklasuloj respondis: Unu el ili gratis sin senhelpe je la kapo, li ankoraŭ ne sciis tion tiel konkrete. Aliaj diris: "pentristino", "aviadilistino" aŭ "muzikinstruistino", unu el ili volas fariĝi fotografo, kaj alia fajrobrigadisto.
Kaj jen tiu knabineto kun la harplektaĵo dekstre kaj maldekstre flankiĝanta kaj kun okulvitroj je flava rubando. "Se mi fariĝas granda, mi volas fariĝi oficisto", diris la sesjara en la tv-kameraon. "Kia oficisto?", demandis la intervjuisto kaj ricevis tute klaran respondon: "Korupta oficisto, ĉar tiuj havas tre multajn aĵojn." Ĉe tio la knabineto rikanis heziteme.
La intervjuo laŭ raportoj de ŝtataj medioj en vendredo estis unue videbla nur en interreta paĝo. Sed intertempe ĝi estas jam konata en la tuta lando kaj videblas ankaŭ ĉe Youtube. En blogoj la sesjarulino estis laŭdata pro la "reala taksado de de l' vivo. "La socialismo kreis novan version de la Andersen-fabelo "La novaj vestoj de l' imperiestro", komentis alia blogisto.
jol/AFP
tradukis Donjo & Cezar laŭ gazeto "Spiegel" (Spegulo)
Sign-in to write a comment.