Forpasis hodiaŭ ajatollaho Montazeri. Li estis posteulo de ajatollaho Ĥomejni sed li demisis pro multaj kialoj kaj ĉefo pro ekzekutado de la reĝima kontraŭuloj dum 1988. Pri li eblas kaj indas skribi multe sed mallonge mi diru ke laŭ mi li estis respektinda homo kiu kuraĝe sin recenzis kaj ĉiam defendis la rajton de la popolo antaŭ la registaro. Li estis animpatro de la verda movado en irano kaj la plej granda subtenanto de la movado.
Respekton ...
Oni ne devas forgesi tiajn homojn ĉar ili respegulas universalecon de la penso. Homo ie ajn bona estas bona por la tuta homaro. Ni povas pluvivigi ilin en nia spirito. Tiaj homoj vekas simpation kaj respekton, tute male al la nuna reganto kiu donas pri Alaho abomenindan bildon, tiel ke homoj mense sanaj ne emas kredi je Alaho aŭ Dio.
Tutkore kun vi kaj ĉiuj irananoj, kiuj sentas lian malaperon kiel vundon.
Reto has replied to Henri Masson clubSign-in to write a comment.