De tri semajnoj la ĉefa politika temo en Germanio havas aristokratan nomon: Karl-Theodor von Guttenberg, aŭ simple KT kiel nomas lin siaj amikoj. La bonaspekta junulo kun bela blonda edzino, pranepino de la imperiestra kanceliero von Bismarck, estas politika furorulo de la (iam) konservativa reganta partio de Bavario (CSU). Lerta oratoro, li scias frenezigi la amazojn en bier-tendoj kaj trinkejegoj, same kiel decajn mez-aĝajn patrinojn, por kiu li estas la ideala bofilo. Adorato de la populara amas-gazetaraĉo kun la nudaj knabinoj sur la titol-paĝo same kiel de la "fakaj" klaĉ-revuoj pri la alta aristokratio en Eŭropo, kaj la stultigaj elsendoj por la senlaboruloj, KT dum monatoj estis la plej ŝatata politikisto de Germanio, iom kiel stelulo de populara muziko. Lia populareco portis lin el la nord-bavara (frankonia) provinco en la oficon de la ministro de defendo dum apenaŭ tri jaroj. Vira, bone edukita, afabla, simpatia, honesta, fidinda, sendependa pro sia riĉeco, tute malsama kiel la aliaj grizaj politikistoj kaj ... doktoro de juro.

Ĝis antaŭ kelkaj semajnoj: Tiam profesoro, kiu volis recenzi lian 470-paĝan disertacian tezon malkorvris dekduon da laŭvortaj transprenoj el gazet-artikoloj. KT neis, tamen la recenzeto kaŭzis lavangon. Estiĝis grupo de volontuloj en vikia projekto "Gutti-Plag". Post nur kelkaj tagoj la reta komunumo pruvis, ke pli ol duono de la tezo estas ŝtelita de aliaj aŭtoroj, la tuta kaĉo nur plagiato. El la politika stelulo KT fariĝis minstro "copy and paste" (kopiu kaj enmetu). El ali-stila, "honesta" kaj "fidinda" politikisto restis senmorala trompanto kaj ŝtelisto, konstanta mensoganto, finfine frankonia kolbaseto nur.

Ne por liaj subtenantoj: "Mankantaj pied-notoj nur" ili skandas, ."la maldesktruloj volas detrui la plej ŝatatan politikan gvidanton de nia kara lando!" La limo inter por kaj kontraŭ tamen ne nur estas inter dekstruloj kaj goŝistoj. Pli vere inter inteluktuloj kaj akademiuloj unuflanke, homoj kun limigita edukado aliflanke. Inter virinoj (multaj por) kaj viroj (plimulto kontraŭ). Inter nordo kaj la sovaĝa sudo. Inter katolikoj ("eta peko nur, li ja konfesis") kaj protestantoj (kiu pli-malpli egalas al la paro "nordo/sudo"). Inter junuloj, kiuj informiĝas per la reto kaj maljunuloj, kiuj informiĝas per televido kaj gazetaro.

Post du semajnoj da politika kritikadego KT fine rezignis la oficon de ministro de defendo kaj sian seĝon en la federacia parlamento. La ŝtata prokuratoro nuntempe esploras, ĉu li ne estas simpla krimulo (lezo de aŭtoraj rajtoj). La universitato retiris la gradon de "jura doktoro".

Anonimuloj en la reto, la "ara inteligento" faligis ministron, eble la unuan fojon en Germanio. Sed ankaŭ liaj subtenantoj kolektigis sur Facebook. Laŭaserte pli ol 500.000 esprimis sian apogon, dum komputilistoj supozas, ke granda parto estas sama falsaĵo kiel la doktoriga tezo. Kiel ajn, lastan sabaton ili volis demonstracii pro KT, Gutti, Guttenberg aŭ eĉ GuttisconiGuttadfi.

Per mus-klako subteni idolon estas unu afero, elirigi homojn en la straton alia. La por-Gutti-uloj en Berlino simple malsukcesis pri la demo-burokratio kaj tro malfrue anoncis la eventon ĉe la distrikto. Male la "Monarka Anarkia Fronto de Hedonista Internacio": ili estis pli rapidaj kaj rajtis demonstracii sur Pariza Placo apud la Pordego de Brandenburgio, la franca kaj usona ambasadejo kaj la hotelo Adlon - eble la plej prestiĝa kaj konata placo de tiu maleleganta vilaĝegaĉo, kiun la provinculoj nomas "ĉef-urbo" aŭ eĉ - ho ho - "metropolo".

Alvenis la historia, grize malvarma sabato je la unua posttagmeze. La kutimaj grupoj de japanaj kaj aŭstraliaj turistoj frostas kaj malatentas la bonvolajn klarigojn pri la Pordego, la kaleŝistoj diskutas futbalon aŭ puŝas senkulpajn dikajn italajn patrinojn en la fiakrojn, la ĉevaloj movas la orelojn.

Kvindeko da fotistoj kaj kameraistoj atendas la por-Gutti-uloj, la polico montras severecon kaj profesiecon. Malfacile ekkoneblaj, tiuj por-uloj, ili ne portas afiŝojn. Sed jen venas afiŝuloj. Juna viro kun foto de la eksministro kaj la surskribo "Vi havas bele aranĝitajn harojn". KT estas ofte primokita pro la uzo de har-ŝmiraĵo. Sperta policisto tuj ekkonas, ke tiu estas kontraŭ-demonstracianto, primokanto kaj forsendas lin en iun angulon. La junulo protestas: "Ne, mi ne estas kontraŭ, mi volas, ke doktoro Guttenberg fariĝu nia imperiestro". La policisto hezitas, la fotistoj fotas, la televido filmas kaj la Pariza Placo ridas. Tiel la afero daŭras. "Gut, Gott, Guttenberg" ŝildas iu (bona, Dio, Guttenberg), "Solidareco kun la supera komandanto" aliaj - ruze kun ortografia miso ("Solidaritet mit dem Oberkommandierenden"), "Pli bone bele har-ŝmirite ol malbone kopiite" proklamas har-ŝmirita belulo. La tuta afero fariĝas farso.

La reporteroj malespere serĉas verajn Gutti-fanojn, dum la vere malveraj intertempe ekludas karnevalan muzikon. La vere veraj pli kaj pli retiriĝas al la japanaj frostantoj en la ĉirkaŭaj kafejoj. Post tridek minutoj la historia "Batalo de la Pariza Placo" estas decidita. Gajnis la mokantoj de trompinta kaj senhonora eksministro, retiriĝis la fanoj de bela hararo kaj ideala bofilo. "Doktortitel für alle, sonst gibt's Krawalle" ("doktor-titolojn por ĉiuj aŭ ni ribelos") eĥas malantaŭ ili, interrompita nur de ridado de la monarka anarkia fronto.

Restas konfuza kaj disigita nacio, kiu demandas sin, kiel tiom da homoj povas neracie sopiri je bela, afabla, aristokrata gvidanto ... Kiom ajn amuza la sabata posttagmezo sur la Pariza Placo - iom timiga la blinda sekvo-volo ja estas ...

-----

La fotoj montras parton de la kontraŭ-KT-aj demonstraciantoj antaŭ la plej fama berlina hotelo Adlon, kie multaj ŝtatestroj kutime tranoktas. La ŝercaj sloganoj supre diras (de maldekstre):

Wer hat Gutti verraten? - Christdemokraten!: Kiu perfidis Guttenberg? - kristdemokratoj! Temas pri aludo al la historia komunista slogano "kiu perfidis nin - socialdemokratoj". Surgluita sur la ŝildo estas kombilo por primoki la hararon de la eksministra belulo-trompulo.

Presse halt die Fresse: Gazetaro fermu la faŭkon! - Aludo al la aserto de la KT-anoj, ke ne ties propra miskonduto, sed maldekstrema gazetaro faligis lin kiel politikisto.

KTG führ uns ins Licht!: KTG gvidu nin en la lumon! - Aludo al la kvazaŭ-religia tono de la KT-subtenantoj, por kiu la trompulo estas mesio.

Du hast die Haare schön!: Viaj haroj estas bele aranĝitaj!

Malsupre krome:

Wir sind die Gutten: Ni estas la Guttenberg-subtenantoj / Ni estas la bonuloj.

Karl T. zu Guttenberg der Erlöser, durch BILD spricht er zu uns: KT la Redemptoro, per BILD li parolas al ni. Plia aludo al la kvazaŭ-religia tono de la veraj KT-amikoj, KT estas kvazaŭ Jezuo. BILD estas la plej disvastigita fisensacia gazeto kun malmulte da teksto kaj multaj fotoj de duonnudaj virinoj, kiu plej forte kampanjis por KT.