DESINFEKTISTOJ PRO INVADO DE MUSOJ EN BATALO
Musoj fuĝis pro frido en la konstruaĵon de la germana federacia parlamento
Berlino. Por savi sin kontraŭ frido, glacio kaj neĝo musoj enpenetris la germanan federacian parlamentejon. La administrado komisiis laŭ Bild-Zeitung desinfektiston, por ke tiu batalu kontraŭ la ronĝuloj en parlamentejo, en kiu kunsidas la konstantaj parlamentaj komisionoj. "En la pasintaj tagoj oni starigis en la Paul-Löbe-domo pere de desinfektisto dekduon da muskaptiloj, kaj tie oni ankaŭ kaptis kelkajn musojn" diris gazetara parolistino. La kaŭzo de la musoplago verŝajne estas la longe daŭranta frostperiodo." (apd)
PS: Ne nur senhejmuloj, sed ankaŭ musoj evidente ne volonte frostotremas aŭ eĉ mortas pro frido. Tiel kiel la sovaĝporkoj kun siaj idoj, kiuj komencas inundi la ĉefurbon de Germanio (Donjo & Cezar, 15.10.2010)
Sign-in to write a comment.