Hieraŭ subite oni reklamis ke tra la lando estas "festo"! La kialo estis tio ke laŭ la registaro "irana popolo" venkis en la nuklea energio kaj nun "la cetera mondo" rekonas nin kiel "nuklea superpotenco" kaj irano apartenas al "nuklea klubo".
...
Tiaj voroj milfoje hieraŭ aŭdiĝis tra la amaskomunikado kiu monopole apartenas al la islama registaro de irano. Oni mensogas kaj mensogegas...
Oni deklaras feston kiu estas sensenca, senbaza kaj nur por kovri la fakton, kaj bruegadi. Vere ili estas sinceraj lernatoj de Goebbels - la ministro de la propagandado kaj amaskomunikado de Hitlero- laŭ kiu oni devas tiom grande mensogi ke nekredantoj iom dubi pri tio ke eble iom enestas vero en tiu mensogo! Hieraŭ en irano estis ŝtata festo kaj popola foresto!
Kaj kiam iu parto, E-U, aŭ Rusio, ktp faras proponon, ili unue respondas, ke estas tre pozitiva propono, ke ili pristudos ĝin, kaj ke certe baldaŭ estos interkonsento, kaj poste ili anoncas, ke io en ĝi estas tute neakceptebla, ke do ni ne plu parolu pri tio; sed tamen ke ili ne rompos la pontojn, kaj tamen esperas, ke ĉio solviĝos!
Kaj plu denove, kaj plu kaj plu, de pluraj jaroj. Li pensigas min al tio, kio oni nomas france "maquignon" la malnovaj ĉevalvendistoj, kiuj havis la renomon estis tre ŝajnemaj kaj senfinaj en komercaj intertraktadoj!
Reto has replied to Roland PlatteauReto has replied to Roland PlatteauKaj ke la grandaj amskomunikiloj estas sub fasado informa, nur iaj propagandiloj, kiu "faras tie, kie oni diras al ili fari, kiel hundoj" posedataj de la grandaj financaj firmaoj, konsciiĝo pri tio komencas vastiĝi, kaj sendependaj periterretaj "amatoraj" komunikiloj kreiĝas ĉie, ili kostas preskaŭ nenion, iliaj laborantoj estas nepagitaj, tio estas malforto, sed aliflanke forto, ĉar ili ne dependas de financistoj, reklamistoj, kaj mastroj.
Sed kiom da homoj legas tiujn ret-paĝojn? mi ne scias sed konjekteble nur eta minirotato, la vasta plejmulto havas nur la predikon kaj manipuladon de la televido, nia nuna "opio de l'popolo"!
Sign-in to write a comment.