la puĉistoj fraŭdante la prezident-balotadon en irano ne pripensis jenajn problemojn:

1- spito de la popolo: Oni ne imagis tian insiston de la voĉdonantoj. Oni ne kapablis antaŭvidi la profundan furiozon de la popolo kiuj ŝajnis silentaj sed fakte estis fajro sub cindro.

2- senkapeco de la verda movado: la puĉistoj samtempe anoncante la (falsan)venkon de Ahmadineĵad arestis milojn da diversaj organizaĵoj soci-politikaj kaj parianoj por ĉesigi ajnan organizadon de protestado kaj mirinde sen ajna partio la popolo unuanime kaj senĉese protestadas kontraŭ la puĉistoj. Por sciencaj medioj la protestado de irananoj povas esti valora esplorelemento kiel kaj kial daŭras la protestado malgraŭ tiom da arestado, mortigado kaj premo flanke la puĉista registaro.

3- novaj amaskomunikiloj: la plej urĝa devo de la puĉistoj (ĉie tra la mondo) estas kreiĝo de terura etoso en kiu neniu havu kuraĝon protesti aŭ organiz(ig/iĝ)i kontraŭ puĉan spiton. En irano oni ne sukcesis krei teruretoson malgraŭ sovaĝegaj kontraŭ homrajtaj fiagoj ĝuste pro la novtipaj amaskomunikiloj. Ĉiu protestanto tuj fariĝis raportisto, oni filmis surstrate kaj surrete publikigis la okazintaĵojn mondskale ...