1- Ekde la 15a oni okazigas "silentan manifestacion" sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj tra la lando. Tiuj manifestacioj estas sen ajna slogano, oni silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar" (Allaho estas la plej granda). Oni povas konsideri la la registaro jam pli kaj pli perdas sin memfidon. Dum la pasintaj 30 jaroj (post la revolucio) neniam tiom da popoloj protestis kontraŭ la registaro. Tio kio estas tre studinda estas konduto de la protestantoj. Oni nenion kontraŭleĝon faras, simple silente sur stratoj proteste marŝas kaj malgraŭ policoj kiuj perforte kaj intence minacas la homojn oni ridas al ili kaj neniel reagas atakeme al ili kaj ĝuste pro tia konduto jam la polico ne plu aperas sur la stratoj (mi parolas pri Tehrano kaj pri la aliaj urboj mi ne havas konkretan informon). Je la 15a la polico komence intenci kontraŭi ajnan manifestacion ĉar oni ne havis "permesilo"n manifestacii sed rimarkante la oceanon de la homaro polico malaperis de la publiko.
Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko
-
1- Vendredo la 18a de junio Ajatollaho Ĥamenei prelegis al la publiko kaj denove aprobis la balotado…
-
21 Jun 2009
Irano en protestado, manifestacio, atako de la polico al la universitatoj, sango, fumo, doloro, morto, espero ...
-
Jen specialj fotoj de la Libera Rdio
http://www.flickr.com/photos/fhashemi/sets/72157619758530748…
-
17 Jun 2009
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
3 389 visits
Aktualaj novaĵoj el Irano: 2
2- Je la fino de la 15a manifestacio en "Azadi placo" en la stacio de duonmilita organizaĵo "Basiĝ" (branĉo de la Revolucio Gardanta Armeno-RGA) iuj pafis al la manifestaciantoj kaj laŭ la oficialaj raportoj 7 homoj estis mortigitaj kaj 29 vunditaj.
3- En la balotato konkurencis 4 kandidatoj nun 3 el tiuj protestas la rezultojn kaj nur Ahmadineĵad estas kontenta! ŝajnas ke tiu afero mem estas signifoplena kio okazis!
4-Antaŭ horoj La Revolucio Gardanta Armeno (RGA)oficialae deklaris ke oni ne rajtas blogi kaj surretigi ajnan informon pri la kurantaj aferoj en Irano (imagu pri la afero kaj profundeco de la cenzurado).
5- Mehdi Karrubi kaj Mir Hosejn Musavi (2 kandidatoj kiuj forte plendas al la fraŭdoj okazintaj dum la balotado) deklaris ke la popolo ne timu kaj kuraĝe aperu sur la stratoj ĝis tiam kiam la ŝtato akceptu nuligon de la hontiga balotado.
6- Ahmadineĵad antaŭ horoj en la kunsido de la ministraro dankesprimis de la irana popolo pro ili partopreno en la balotado (!?) li nenion diris pri miliono da homoj kiuj protestas al li kaj konsideras lin kiel mensogisto kaj fraŭdanto.
7- Morgaŭ okazos funebrceremonioj okaze la jam mortintoj dum la pasintagaj silentmanifestacioj. Oni intencas nigre vesti sin kaj en la moskeoj funebri. Je la 16a horo denove okazos silenta marŝado ekde Englab placo ĝis Azadi placo.
8- Vendrede Ajatollaho Ĥamenei (La gvidanto de islama revolucio) estos imamo de vendredpreĝo, Mahdi Karrbi intencas fari grandan manifestacion kaj kun sian akompanantoj partopreni en la preĝado. Tiu ago se okazos estos unika tia speca protesto. Oni intencas "aŭdigi siajn protestoj al la okuloj de la altmoŝta gvidanto" ĉu ili sukcesos? mi ne povas respondi.
9- Feliĉe hodiaŭ ne okazis ajna malbona novaĵo pri mortigo de iu aŭ vundiĝo, ĉu la registaro jam komprenas kio okazas tra la lando? ĉu la polico pli saĝiĝis? mi esperas esti tiele.
MIKELO (Michel Dereyger), have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.