Bernardo's articles with the keyword: satiro

  • Misaŭdite: Git hadi git

    - 04 May 2013
    La nuntempa numero 1 de la germana sceno pri misaŭditaj kant-tekstoj estas la turka am-balado " Git hadi git ", kiun germanaj junuloj probable konas kiel " keks', olda keks '" ...

  • Turka film-refarado

    - 29 Apr 2012
    Dum la 1980-aj kaj 70-aj jaroj oni refaris internacie konatajn filmojn por la turka merkato, senhonte kopiinta la temon. Ĉar mankis mono, la rezulto estas ... rimarkinda. Malfacilas decidi, kiu estas la plej malbona filmo inter tiom da aĉaj, sed ja amuzaj, kvazaŭ-parodiaj ...

  • Sobpelado de brutaro (Almabtrieb)

    - 23 Sep 2012
    St. Anton am Arlberg, Tirolo
    Mia plej ŝatata ret-filmeto de la semajno venas el Tirolo en Aŭstrio ...

  • Reĝo Futbalo revenis: Doolywood

    - 09 Jun 2012
    La freneza tempo denovas: sur ĉiuj balkonoj, sur taksioj kaj busoj flirtas nigra-ruĝa-ora. Ĝustatempe Ŝland' havas novan maĉan himnon: Doolywood - taŭga por kun- -eh - -"kanti" eĉ post rezulto de 5:3 (kvin bieroj : tri brandoj) ...

  • Snuf', plor' - BER malfruos - ha ha!

    - 08 May 2012
    Post kelkaj jaroj en Berlino fariĝos raraj la aferoj, kiuj vere ŝokas aŭ surprizas vin. La " plej moderna flug-haveno de Eŭropo " do ne malfermos la 3-an de junio kiel planite, sed (eble) iam fine de aŭgusto - kia neatendita evoluo ... ha ha! ...

  • Ne fidu la brasikon en via legomujo ...

    - 03 Jul 2011
    ... ĝi povus ataki kaj ekmordi vin. Se vi ne kredas, rigardu la filmeton en la spaco de Philip David - ĉarma, bela stultaĵo ie inter "Spac-ŝipo Entrepreno" kaj "Angoroj" - aaahhhhh !!

  • La ponto de Abdero

    - 07 May 2011
    Schilda en la germana literaturo kaj kulturo estas fikcia urbo, kie okazas plej strangaj burokrataĵo, frenezaĵoj de la administracio. En Esperanto tia loko nomiĝas Abdero . Ĵus ĝi ricevis "novan" ponton. ...

  • Demokratio kaj satiro

    - 01 Aug 2009
    La redaktoroj de la plej konata germana satira magazino " Titanic " en 2004 fondis politikan partion, nomitan " Die PARTEI " ("La Partio"). Ĝi partoprenis en la balotoj por la tutgermana parlamento en 2005 kaj en diversaj regionaj balotoj en federaciaj landoj, ekzemple en Nordrejn-Vestfalio, Hamburgo kaj Berlino. Nun la estro de la federacia balot-komisio ne allasis ĝin por la vetkurado al la Federacia Dieto la 27-an de septembro ĉi-jare pro "mankanta seriozeco". Tre probable, ke la konstitucia kortumo devos decidi ...

  • Subskribu por la malpermeso de zurika germana ...

    - 17 Apr 2011
    ... por ke ni germanoj povas pli bone kompreni vin, se ni baldaŭ ekregos en Zuriko". Jen la postulo de tri akurate vestitaj viroj ĉe centra tram-haltejo en la svisa metropolo. Provoko, kiu kaŭzis pli ol 350 reagoj en la retaj eldonoj de konataj svisaj gazetoj en eĉ ne du tagoj ...

  • La Monarka Anarkia Fronto de la Hedonista Internacio

    - 07 Mar 2011
    ... estas satiro grupeto de malortodoksaj goŝistoj. Ĵus ili kaperis demonstraciojn de subtenantoj de la iama germana ministro de defendo - kaj ŝanĝis ilin al amuza karnevalaĵo ....

  • Vancouver? Aĥ ne, Braunlage!

    - 21 Feb 2010
    Pri la simpla vero, ke la okazaĵoj en la kazaĥa ĉefurbo Vancouver estas same egalaj kiel la renversiĝo de sako da rizo en okcidenta Ĉinio, ĉiuj gvidaj esperantistoj - do vi, jes precize vi, karaj legantoj - konsentas. Feliĉe ekzistas konkurenca evento en Braunlage ...

  • Kiel mojosa estas via kono de l' germana?

    - 22 Dec 2010
    Mi bone konscias, ke multaj Ipernity-amikoj pli bone komprenas kaj parolas la germanan ol ili publike elmontras. Jen testeto: Ĉu vi komprenas dekkvinjarulojn el heslanda Frankfurt apud Majno?

  • Berlino laŭ la Diboĉado-rivero ...

    - 12 Nov 2010
    Unu el la belaj aspektoj de maŝin-tradukado estas, ke ĝi redonas al ni simplaj homoj iom da memfido: Fine io, kion ni kapablas pli bone ol komputiloj. Tamen kelkfoje oni povas heziti pro tiom da neintencita saĝeco kaj ... ja profunda filozofiado ...

  • Manĝi, feki, ..., kaj skribi pri tio en Facebook

    - 27 Aug 2010
    Sengustaj ili estas, duraj, ŝokaj, ofendaj, rektaj, senkompataj ... jes ja, klare, sed ankaŭ amuzaj, ridigaj, jesigaj, "jes-tiel"-igaj - se vi ŝatas bizaran, absurdan, strangan humuron. Alikaze vi distriĝos protesti amase pri la desegnaĵoj en la spaco de Alf el Svedio ...

  • Futbalo estas ...

    - 28 Jun 2010
    Mia scio pri piedpilkado estas simile - nu, ja - "profunda" kiel pri matematiko . Intertempe mi almenaŭ lernis, kio estas " ofsajdo " (fakte nia filo klarigis al mi). Mi tamen ŝatas la poeziajn kaj filozofiajn momentojn de futbalo. Jen kelkaj el miaj plej ŝatataj.

  • Kio atendos nin en la verda infero?

    - 14 Mar 2010
    Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?

  • Mojosa: Mojose

    - 06 Mar 2010
    " Mojose , novaĵoj por m oderna, j un s tila generacio, estas blogo pri ideoj kaj produktoj en la krucvojo inter arto, fasonado, kulturo kaj teknologio ...". Kaj sendube ekzistas cent aliaj eblecoj, malpli agrable forludeti sian junecon. Eble viaregione ankoraŭ fivintraĉe ŝtormhurlas ...

  • Limerikoj de Lariko kaj la bela olda epoko Graca

    - 22 Feb 2010
    En la spaco de Lariko vi trovas kelkajn amuzajn limerikojn memverkitajn kaj povas ekzerci vin per lango-tordaĵo ("Tiuj barbaj arbaraj barbaroj"). Ĉar mi bedaŭrinde ne estas same talenta mi nur povas citi historian limerikon pri la junulara Esperanto-Movado de aŭtoro nekonata al mi. Kiel vi prave atendas en tiu spaco, ĝi estas iom maldeca, do gepatroj, unue sendu viajn infanojn en la litojn antaŭ plulegado. ...

21 articles in total