Lu dankinde atentigis, ke la komputila traduko de la angla Vikipedio al Esperanto per la programaro GramTrans aŭ WikiTrans intertempe jam ampleksas pli ol 2,5 milionojn da artikoloj. -

Bone, bone, mi pensis, ni iom rigardu. Kaj la unua serĉ-vorto, kiu trafulmis mian mez-noktan kapon estis "Berlino". Tie mi trovis la apudan foton de nokta panoramo, kiu montras la Orientan Havenon apud la rivero Spree kaj en la fono la televidan turon sur Aleksandra Placo. Por ne-lokuloj estas subbilda klarigo: "Berlino laŭ la Diboĉado-rivero kaj la Fernsehturm [televida turo] antaŭ nokto". -- "Diboĉado-rivero", kio estas tio? La Wells-vortlisto 2010 tradukas la anglan vorton spree per "festado, amuziĝo". Vortaro angla-germana pli drastas: orgio, diboĉado, drinkado. Ho, tiel! La programo ne "komprenis", ke ne temas pri ĝenerala angla vorto spree tradukinda, sed pri germana river-nomo Spree ne tradukinda.

- "Ha, ha, stulta komputila programo", mi mez-noktumis ... unua-momente.

Sed poste mi pensis: He, damne, la programo pravas. Orienta Haveno intertempe fariĝis la centro de radiaj kaj televidaj kompanioj, la iamajn grenujojn oni ŝanĝis al ŝikaj oficejoj por la "informa industrio". Ĉar la tie laborantaj ĝentilaj junaj netaŭguloj post malstreĉa laboro ankoraŭ estas freŝaj dumnokte, tuj apude ekestis nova "hip"-kvartalo kun (fi-)famaj diskotekoj, trinkejoj, diboĉejoj rekte apud la maljuna, digna rivero Spree - kiu pro tio iasence fakte fariĝis "Diboĉado-Rivero".

Tiupunkte mi iom ekfrostetis. Damne, damne, la komputiloj eĉ scias pri la plej last-tempaj modaj trinkejoj! Sed poste min konsolis la memoro pri sentenco de Bert Brecht: "Kara Dio, eĉ se vi ne ekzistas, ĉu vi ne tamen foje povas okazigi agrablan hazardon?".

P.S.: Se la foto montras Berlinon "antaŭ nokto" vi eble ŝatas scii, kiel la urbeto aspektas dum nokto (by night). Por diri la veron: Mi ne scias. Al ŝikaj diskotekoj oni en Berlino iras ne antaŭ la dekuna, dekdua nokte - tro malfrue por mi (la infanoj - vi scias - viglas matene ĉirkaŭ la sesa, dum bonŝancaj tagoj je la sepa).