La politikaj postuloj de Die PARTEI estas unu granda provokaĵo. Sur tutgermana nivelo ĝi volas malkonstruigi la ĵus renovigitan Kirkon de nia Kara Sinjorino en Dresdeno kaj per la ŝtonoj rekonstrui la Muron inter okcidenta Germanio kaj iama GDR. Sur regiona nivelo en Nordrejn-Vestfalio ĝi postulas la "tujan cedon de la regionoj maldekstre de la Rejno kaj la enfermon de la urboj Kolonjo kaj Duseldorfo malantaŭ muroj".

Ĝia junulara organizo nomiĝas "Hintner-Junularo" laŭ la nomo de Titanic-redaktoro (jes, li fakte laŭ naskiĝ-atesto hazarde nomiĝas iom simila kiel la konata germana eks-kanceliero). Dum la "Parteitag" (partia asembleo, kiun la leĝo pri partioj preskribas) en Nurembergo (!) fondiĝis "kontrau-konstitucia platformo" laŭ la termino uzata por la "komunista platformo" en la maldekstrema socialisma partio, posteulo de la iama SED de GDR. La platformo postulas i.a. aboli la malpermeson de ataka milito en la konstitucio, por ke oni povu invadi kaj aneksi Liĥtenŝtejnon, liberigi ties loĝantojn "el la lasta feŭdala tiraneco en Eŭropo" kaj "hejmensendi" la impost-monon kaŝitan de germanaj riĉuloj tie. La partiestro Martin Sonneborn tuj petis la enlandan sekretan servon estonte observi la "kontraŭ-konstitucian platformon" kaj per tio alludis al la praktiko aplikata de la ŝtato ĉe partioj je la rando de la politika spektro, precipe je dekstremaj partioj. La sekreta servo tamen kun rideto rifuzis ... Die PARTEI ne estus serioza, temus nur pri satiro.

Ĉu serioza aŭ ne, tiel staras nun la demand'. La problemo estas, ke la modere maldekstrema Die PARTEI tiel virtuoze miksas la formojn kaj stereotipojn de la "seriozaj" partioj nuntempaj (la plej grandaj estas la kristdemokratoj CDU/CSU, la socialdemokratoj SPD, verduloj kaj liberaluloj F.D.P.) kaj iamaj (SED el GDR kaj nazioj), ke oni neniam scias, kio estas realo, kio satiro. Multaj opinias tion tute sengusta, ofenda, naŭza. Aliaj diras, ke tiu metodo montras la dekadencon de la germana politiko, malvualigus ĝin al rekoneblo. Ankoraŭ aliaj pensas, ke tio estus simple amuza kaj bona satiro. Malmulte surprize, ke la "oficiala organo" de DIE PARTEI "Titanic" eble estas la germana periodaĵo plej ofte atakata antaŭ la tribunaloj.

Fakuloj pri konstitucia juro intertempe atentigis, ke "serioza" en la senco de paragrafo 2 de la leĝo pri partioj signifus "daŭra", "kun sufiĉa organizo" por partopreni en la politika proceso. Estus do tute formala, ne enhava kriterio. Alikaze la balot-komisiono, do fakte la establitaj, "seriozaj" partioj povus decidi, kiujn rivalojn ili allasas. Subite tio tuta ŝercego fariĝis tre baza demando pri demokratio. Jam Die PARTEI protestas per T-ĉemizoj kontraŭ la decido, ke ĝi ne aperu sur la listo de elekteblaj partioj. Allude al la slogano post la ĵusaj balotoj en Irano (kaj kiel kutime maldece kaj senguste) la surskribo tekstas: "Where is my vote, Wahlleiter?" ("kien malaperis mia voĉo, balot-komisionestro?"). La akompana varb-teksto diras: "Irana situacio en Germanio? Ne kun Die PARTEI! Montru al la balot-komisionestro, kion vi pensas pri li kaj la ŝtelita balotado. ... La granda skribo estas bone legebla eĉ sur malklaraj protest-videofilmoj sur Youtube. ...". Die PARTEI ne estus Die PARTEI, se daŭrigo ne estus certigita.