Komence de aŭtuno oni pelas la bovojn kaj ŝafojn de la alt-montaraj paŝtejoj malsupren en la valon. Estus tro malvarme por ili dum vintro en la montaro. Ili ne trovus manĝeblajn herbojn sub la neĝo kaj mortus. Tiu "sob-pelado" (germane Almabtrieb) kutime estas granda tradicia popol-festo: Oni ornamas la bovojn per flor-kronoj, akompanas ilin per muziko, pelas ilin tra la urbetoj kaj vilaĝoj, vespere dancas kaj amuziĝas (ĉi-lastaj kutime sen la bovoj, kiuj restas en la vintraj staloj ;-)) ... Alvenis fino de la somera sezono.

Tiun belan tradicion oni ankaŭ festis en la urbeto Sankt Anton am Arlberg. Ĉio iris laŭ la mult-jarcenta kutimo de la prapatroj: La muzikistoj muzikis, la turistoj fotis, la infanoj miris, la bovoj kaj ŝafoj gaje kaj fiere trotis direkte al la staloj trans la ĉefa strato. Ĉio iris glate, ĝis kiam gvida ŝafo preterpasis la vendejon por sport-vestoj "Intersport Arlberg" kun ties granda spegulo sur la fona muro. Ĉu ĝi spontanee enamiĝis en sia propra bildo videbla en la spegulego, ĉu ĝin fascinis la ŝaf-lanaj ŝtrumpoj jam vendo-cele elmetita por la ski-sezono, ni ne scias. Kiel ajn, ĝi eniris la vendejon kaj la ŝafaro faris, kion ŝafoj faras laŭ multjarcenta kutimo de siaj prapatroj ... sed vidu mem. ;-))

Agrablan kaj ĝojo-plenan aŭtunon al vi, karaj gelegantoj!

------

P.S. 1: La damaĝo por la vendejo estis malgranda. La posedanto nur plendis pri kelkaj detruitaj sun-okulvitroj kaj ŝafa malpuraĵo. Kion la ŝafoj volis fari per la sun-okulvitroj la lokaj aŭtoritatoj ne sukcesis eltrovi.

P.S. 2: La komentoj de la filmisto estas en bela, plena aŭstra-germana dialekto:

"Ho, mia dio!"
"Ho, feko!"
"Rigardu tion!"
"Ja, ĉu vi freneziĝas?" ("ja bist Du narrisch?")
"Oldulo! En Intersport!"
"Nekredeble! Tion oni devas sperti!" ("mei, dös muss man erleben")
"La kompatindaj ŝafoj!" ("die arme[n] Schaf[e]")
"Ho, Maria!"
"Ho, ulo!"
"Tio, ne povas esti vero!"

P.S. 3: En tiu ĉi filmeto oni vidas la finon de la eta aventuro. Ne jam estas klare, ĉu per tio oni fondis novan aŭtunan tradicion: ne sobpelado, sed elpelado el vendejoj de sportaĵoj ;-))