Ploreme-mizere la turka kantisto plendas, ke "ŝi" ne plu amas lin. En la melodrama rekantaĵo li petas ŝin foriri kaj lasi lin sola en sia kor-doloro (Giiiiit hadi giiiiiit - Istemiyorsan). Facila mesaĝo ... se vi komprenas la turkan. Se ne kaj se viaj oreloj kaj cerbo estas alkutimitaj kapti germanajn vortojn, vi aŭdas ion tute alian: "Keks, alter Keks - ist der mit Ohrsand? - schick' mir Ohrsand!" k.t.p. ("keks' malfreŝa keks', ĉu ĝi estas kun orel-sablo?, sendu al mi orel-sablon").
Jen la principo de misheard lyrics: Prenu iun kanzonon en laŭeble nekonata, "ekzota" lingvo kaj notu kaj bildigu, kion vi komprenas. La plej fola "traduko" al la germana gajnas. Ekzistas prilaboroj de kantoj en hebrea ("Harry und Cheddar"), inuita ("Tittenmann"), finna ("Tucan-Butter"[*]), turka, serba, sveda ("Schlappen"), do lingvoj, nur malofte komprenataj de germanoj. Restas nur la nudaj sonoj, tiel ke sen ia kompreno oni povas lasi galopi sian fantazion. Sed ankaŭ per en Germanio pli konataj lingvoj eblas ludi: jen la itala ("Hunde im Kaffee"), hispana ("Brathuhn-Golem") aŭ eĉ angla ("Du machst den Kakao", ĉu entute estas la angla aŭ eble la turka?) .
Al mi ŝajnas, ke por germanaj oreloj ne ĉiuj lingvoj same taŭgas por tiu ludo. La sveda ekzemple enhavas tro da sonoj, kiuj ne similas al iuj germanaj, dum la turka lasas sin miskompreni pli facile. Sed (mis-)aŭdu mem. Se la ligiloj ne funkcias aŭ se vi volas pli, serĉu je "misheard lyrics" en www.youtube.com.
[*] Vd. ĉe 2:15, kie li tre klare kaj sen iu akcento kantas "Willlst Du 'ne Weißwurst haben?" ;-))
Kial ankoraŭ Akademio de Esperanto?
-
Antaŭ nelonge konato demandis min sen iu implicita kritiko, sed evidente pro "naiva" scivolemo: "Kia…
-
05 May 2013
Zamenhofa kontinueco
-
Ni jam vidis , ke la Ekzercaro (FE 1893) de la Fundamento (1905) parte baziĝas sur la Dua Libro (…
-
22 Mar 2013
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 179 visits
Misaŭdite: Git hadi git
La nuntempa numero 1 de la germana sceno pri misaŭditaj kant-tekstoj estas la turka am-balado "Git hadi git", kiun germanaj junuloj probable konas kiel "keks', olda keks'" ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.